|
Leteroj
Dankon al Julius Hauser, sed ne nur
Mi deziras skribi al la redaktantoj de MONATO por esprimi mian kontenton: vere interesaj artikoloj. Kontribuo, kiu ne nur interesis
min, sed eĉ instruis al mi ion, estas la artikolo pri Olaf Scholz suspektata pri malhonestaj
financaj agoj. Tiun informon mi ne estis leginta en franclingva ĵurnalo. Nu, ni simplaj
civitanoj ne plu emas fidi al profesiaj politikistoj! Grava danĝero por demokrataj
sistemoj.
Per kiuj kriterioj ni povas decidi, ĉu artikolo estas interesa aŭ ne?
1/ Ĝia temo estu interesa; ĝi malkovru al ni ion nekonatan, malkovrante realaĵojn
de aliaj landoj. Tial dankon al la korespondantoj, kaj precipe al tiuj de landoj tute
ne konataj de mi: Indonezio, Japanio, Ĉinio, Ĉilio ktp.
2/ Ĝi alportu al ni informon kaj pripensadon. Por tio plej elstaras la artikoloj
de nia diplomata emerito, Julius Hauser. Ĉiuj liaj artikoloj alportas analizadon.
En la lasta (pri Kongo) li bone substrekis la katastrofan situacion de eks-Zairo,
poluita de korupto, lando pri kiu tre malofte parolas amas-informiloj, male al Ukrainio.
Sed je mia opinio li tro substrekis la etnan aspekton (ekzemple tucioj venĝas sin
kontraŭ hutuoj) kaj ne sufiĉe montris la gravecon de ercoj (koltano, kobalto ktp).
Ĝuste tiuj riĉaĵoj allogas internaciajn kompaniojn kaj iliajn registarojn.
Pierre GROLLEMUND
Francio
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-25
|
|