MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

VIENO

Novaj metro- kaj akvo-vojoj

Vieno kreskas, kaj sekve ankaŭ la metroa reto devas kreski. En la jaro 2005 Vieno havis 1,6 milionojn da loĝantoj, en 2023 estos 2 milionoj. Nuntempe funkcias en Vieno kvin metrolinioj: U1, U2, U3, U4 kaj U6. 1

Nun konstruiĝas la nova linio U5. Samtempe plilongiĝos la ekzistanta linio U2. Por konstrui la subteran interkruciĝon de U2 kaj U5 necesas ampleksaj laboroj. Interalie oni devas forpumpi la grundakvon, kiu daŭre fluas en la konstruejan truegon. En cent putoj ĉirkaŭ la urbodomo kolektiĝas grundakvo, kiu malebligas la konstrulaborojn en profundeco de 20 metroj. La akvo forfluas nun en provizora tubo unu kilometron longa kaj 60 centimetrojn dika. Tiu tubo troviĝas grandparte super la stratnivelo, pli alte ol la supra kontaktlineo de la tramoj. Tra la tubo fluas maksimume 350 litroj da akvo en unu sekundo 2.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno


Renate kaj Walter KLAG naskiĝis en Vieno. Ŝi studis tie la anglan lingvon, ekonomion kaj geografion. Li studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto kaj numismato. Ambaŭ laboras kiel ĵurnalistoj en Aŭstrio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-25