LeterojVerne ne ŝtelisEn la cetere ĉarma kaj plaĉa teksto „Mi ne estas bibliofilo” de Orlando E. Raola (MONATO 2022/12, p. 23-25) mi legis kun konsterno: „la ... libro de Jules Verne La 500 milionoj de la Begumo. Cetere, oni diras, ke li mem ne verkis, ke li ŝtelis de iu. Tio ne gravas.” Kompreneble, ke tia akuzo gravas! Verne tute ne ŝtelis. Reale, lia eldonisto Pierre-Jules Hetzel aĉetis sufiĉe rudimentan manuskripton aŭtoritan de Paschal Grousset kaj petis sian aŭtoron/amikon Jules Verne revizii ĝin. Verne akceptis la taskon ĉefe pro lojaleco al Hetzel, kaj lia tasko montriĝis sufiĉe ampleksa, por ke la rezulto estu rajte konsiderebla kiel verko de Verne mem. István ERTL
Luksemburgo
|