Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĉu unika priskribo de lesba rilato?

La libro Secesio estas originala romano en Esperanto. Ĝin verkis la konata sveda Esperanto-aŭtoro Sten Johansson. PIV mencias, ke secesio estas „apartiĝo disde socia korpo, al kiu oni apartenis, ekz. eklezio, federacio, ŝtatunuiĝo, por iĝi sendependa”. La nomo Sezession en la germana estas konata i.a. kiel indiko por konstruaĵo en Vieno, kiu tute klare montras la stilon de Novarto/Junularstilo (Jugendstil). Per tiu vorto Sezession oni indikis ankaŭ artismajn movadojn, kiuj volis apartiĝi de la ĝis tiam kutimaj artaj skoloj. Konataj nomoj en tiu kadro estas Gustav Klimt, Franz Stuck kaj Edvard Munch. En Berlino Max Liebermann fondis en la sama tempo la berlinan „secesion”.

Tial ne estas hazarde, ke sur la frontkovrilo de la libro estas bildoj el Vieno, artaĵoj de Klimt kaj Karl Marx-Hof, la loĝejkvartalo por laboristoj, kiu konstruiĝis en la fino de la dudekaj kaj komenco de la tridekaj jaroj. Sed la malsupra bildo jam montras ion alian ol artaĵo, nome soldatojn.

La ĉeftemo de la libro estas la amo inter du virinoj: dana virino, kiu nomiĝas Willi Singer, kaj aŭstra virino, Louise Gerber. Ili renkontiĝas dum ekspozicio de nova arto en la Secesio en Vieno. Willi estas ĵurnalisto, Louise skulptisto. El tiu hazarda renkontiĝo ekflamas amrilato. Ĉar ili vivas en la fino de la dudekaj jaroj en Aŭstrio, tia rilato inter du virinoj ne estas publike aprezata. Amiko, Johnny Weininger, moda dando kaj bankoficisto, regule organizas festojn por nekonvenciaj homoj, kun alkoholo, sed ankaŭ kun drogoj. Kun li la paro ofte aŭte ekskursas. Johnny havas amikojn diversspecajn, kiuj kelktempe loĝas ĉe li. La polico en tiu tempo jam komencis esplori tiujn rilatojn, ĉar samseksemo estas malpermesata.

Kresko de ekstremismo

La du virinoj serĉas iun loĝejon, kie ili povos facile restadi sen problemoj. La skulptejo de Louise ne taŭgas, kaj Willi tro ofte forestas de Vieno, raportante al dana ĵurnalo aŭ verkante libron. Johnny proponas al ili ĉambrojn, kiujn ili luas. Louise por la ekstera mondo estas sinjorino Weininger, eĉ por siaj gepatroj. Kaj la du virinoj kompreneble partoprenas festojn en la domo.

En la fino de la dudekaj jaroj la vivstiloj de Johnny kaj la virinoj ankoraŭ estas tolerataj, sed oni rimarkas jam la kreskon de politika ekstremismo. Feliĉe, en Vieno la socialdemokratoj dum longa tempo rezistis al tiu tendenco. Tiel Louise esperas, ke ŝi ankoraŭ povos fari skulptaĵojn por la nova loĝejkvartalo Karl Marx-Hof laŭ mendo de la urbestraro. Ŝiaj statuoj por apuda kinejo estas admirata ekzemplo kaj imitindaj. Pri tio ŝi havas kontakton kun Franz Halder, kiu laboras ĉe la urbodomo pri konstruprojektoj por laboristoj. Ili ofte renkontiĝas, kaj Franz enamiĝas al ŝi. Sed Louise jam fordonis sian koron al Willi.

Poste Willi eklaboras en la provinco en gastejoj por povi raporti laŭ propra sperto pri la situacio en la kamparaj regionoj. Louise nur malmultajn informojn ricevas pri ŝiaj travivaĵoj. Tio ĝenas ŝin, sed venas ĉiam la momento de revido.

Sociaj problemoj

En la tridekaj jaroj pliakriĝas la sociaj problemoj pro la ekonomia krizo, kaj ankaŭ kreskas la persekutado al tiuj, kiuj ne adaptiĝas al la idealtipa rolo. Johnny en iu momento estas forportata de la polico al nekonata loko, estante tro konata gejo. Supozeble oni malliberigis lin en iun psikiatrejon.

Louise konsciiĝas, ke ŝi, jam grandaĝa, havas ankoraŭ deziron patriniĝi. Ŝi priparolas la aferon kun Franz, kiu unue kredas, ke ŝi volas reanimi la amrilaton kun li. Tamen ŝi volas nur havi infanon de li. Ŝi dufoje gravediĝas, ĉar pro streĉo kaj aliaj kaŭzoj ŝi perdas la unuan feton.

La situacio en Vieno iom post iom plimalboniĝas: la ekstremdekstro neniigas la iaman laboristan superregon en Vieno, kaj aŭdiĝas laŭdoj pri la nazioj en apuda Germanio. La juda patro de Louise jam delonge ne plu povas gvidi orkestron kaj fine eĉ ne plu rajtas ludi en violonensemblo por vivteni sin. Diversaj homoj preparas sin por fuĝo el lando, kiu pli kaj pli persekutas homojn, kiuj ne konvenas, ĉu gente, ĉu sekseme, ĉu politike, al la reĝimo, kiu instaliĝas. Willi devas foriri el Aŭstrio, estante nedezirata persono. Louise restas. Per tio finiĝas la libro. Oni ne scias, ĉu ŝi poste eskapis la teroron aŭ ne.

Unika priskribo

La libro de Johansson estas eble unika en sia priskribo de lesba rilato. En la libro la aŭtoro verve traktas la problemojn, kiujn alfrontis homoj en la dudekaj kaj tridekaj jaroj en Aŭstrio. Mi ne scias, ĉu viro kiel Sten Johansson estas plej taŭga por priskribi lesban rilaton, sed ĉiuokaze la dialogoj en la libro estas tute kredeblaj kaj neniel fremdigas. La fono de la viena historio donas specialan karakteron al la libro. Kaj la titolo Secesio estas bone elektita laŭ diversaj vidpunktoj.

Bert DE WIT
Sten Johansson: Secesio. Eld. Mondial, Nov-Jorko, 2021. 320 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-159569425-6. 254 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bert de Wit el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-26