![]() El diplomatia vidpunktoINTERNACIA JUROAneksadoj malpermesitaj, sed ...La 30an de septembro 2022 en Moskvo Vladimir Putin subskribis traktatojn pri aligo de kvar sud-orientaj regionoj de Ukrainio al Rusio. Temas pri la t.n. „Donecka Popola Respubliko”, la t.n. „Luganska Popola Respubliko”, kaj la provincoj Ĥersono kaj Zaporiĵo, kiuj reprezentas proksimume 15 % de la ukraina teritorio. Ŝtatestroj de pluraj landoj senprokraste deklaris, ke ili ne agnoskas aligon de tiuj ĉi regionoj al Rusio. Internacia juroLa supre menciita perforta aligo de okupata ukraina teritorio al Rusio estas tipa lernolibra ekzemplo – kompletigita de simulado de referendumo – de malobservo de la internacia juro, kion rekte kaj nerekte malpermesas pluraj internaciaj dokumentoj (ekzemple la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la Kvara Konvencio de Ĝenevo de 1949, la Fina Akto de la Helsinka Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo) kiel aneksadon de fremdaj landopartoj laŭ la principoj de respekto de teritoria integreco kaj la netuŝebleco de landlimoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|