![]() Moderna vivoLITOVIOVivado ĉe akvo de la rivero NemunasLitovio ne-ofte suferas pro la klimato. Tamen ekzistas tradicia fenomeno kutima en tiu ĉi lando: la ĉiujara printempa inundo en apudmara regiono. Kiam postvintre la degelo de neĝo regalas la plej grandan riveron Nemunas per akvo, la rivero pleniĝas tiom, ke Kurona Laguno ne kapablas akcepti ĝian akvon. Ne malofte al la fenomeno kontribuas ankaŭ flosantaj glacipecoj, kiuj iom post iom blokas la akvofluon kaj formas fortan digon. Tiam okazas inundoj: subakviĝas vojoj, paŝtejoj, laborkampoj, arbaroj, kaj akvo eniras eĉ en domojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.
|