Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Rusio: Portreto de opoziciulo

Amnesty International agnoskis Aleksej Navalnij kiel konsciencmalliberulon. Li nun estas unu el la plej famaj ne nur en Rusio, sed eble en la tuta mondo.

Eŭropa Parlamento aljuĝis al li en 2021 Premion Saĥarov, la ĉefan premion de Eŭropa Unio pri homaj rajtoj. Krome, pli frue samjare oni donis al Navalnij pliajn premiojn: Premion Boris Nemcov pro kuraĝo defendi demokratiajn valorojn en Rusio, la polan premion Kavaliro de Libereco kaj kelkajn aliajn. Navalnij estis ankaŭ unu el la favoratoj por la Nobel-premio pri paco, li estis enlistigita inter la 100 plej influaj homoj en la mondo laŭ la revuo Time, kaj la agentejo Bloomberg metis lin inter la 50 plej influhavajn personojn de 2021.

Gvida rusia opoziciulo

Li estas nuntempe gvida rusia opoziciulo kaj la ĉefa kontraŭulo de prezidento Vladimir Putin. Estas kurioze, ke Putin ŝajne mistikece timas Navalnij. Li neniam nomas lin laŭnome, ĉiam uzante alivortumojn. Kaj ĝuste pro tiu ĉi timo Navalnij nun estas en malliberejo.

En aŭgusto 2020 Navalnij estis venenita per milita ĥemia substanco el la grupo „Noviĉok”. Li falis en komaton dum aviadila flugo de la siberia urbo Tomsk al Moskvo kaj ne mortis nur pro tio, ke la pilotoj sukcesis urĝe surteriĝi en la urbo Omsk, kaj la kuracistoj tuj injektis al li taŭge necesan medikamenton. Du tagojn poste Navalnij estis transportita al Germanio por kuracado kaj pasigis 32 tagojn en berlina kliniko, post kio li rehabilitiĝis en Germanio.

Rusiaj aŭtoritatoj neis ajnan implikiĝon de sekurecaj fortoj en la veneniĝo de Navalnij, sed esplorraportistoj de Bellingcat kaj The Insider, kunlabore kun Der Spiegel kaj CNN, konvinke montris, ke ene de FSB – la nuna rusia servo pri ŝtata sekureco, la siatempa KGB – ekzistas teamo, kiu okupiĝas pri venenado de kritikantoj de la Putin-reĝimo, kaj tio jam okazadis pli frue, ekzemple, kiam estis venenitaj la poeto kaj verkisto Dmitrij Bikov, la politikisto kaj ĵurnalisto Vladimir Kara-Murza kaj aliaj. Surbaze de ĉi tiuj esploroj Navalnij kaj lia teamo publikigis du filmojn: Afero solvita. Mi konas ĉiujn, kiuj provis mortigi min kaj Mi telefonis al mia mortiginto. Li konfesis. Tiuj filmoj havis dekojn da milionoj da spektoj en YouTube.

Brigado de murdistoj

La ekziston de ĉi tiu brigado de murdistoj nerekte konfirmas la forigo de la datumoj en la Ŝtata Registro de Nemoveblaĵoj pri iliaj posedaĵoj (kune kun datumoj pri la posedaĵoj de aliaj altrangaj koruptitaj oficistoj kaj iliaj familianoj), kiel raportis en decembro 2020 partneroj de Navalnij de la Kontraŭ-Korupta Fonduso. Ĉi tiun fonduson li kreis en 2011, kaj ĝi faris grandan nombron da enketoj pri korupto inter altrangaj oficistoj. La plej fama estis la esploro publikigita la 19an de januaro 2021 filmforme, Palaco por Putin. Rakonto pri la plej granda subaĉetaĵo. En januaro ĉi-jare ĉi tiu filmo havis pli ol 120 milionojn da spektoj jutube.

Kuraĝo kaj braveco

Du tagojn antaŭ la publikigo de ĉi tiu filmo, Aleksej Navalnij revenis post kuracado el Germanio al Rusio, tuj arestote jam en la flughaveno. La reveno estis ago de kuraĝo kaj braveco de viro, kiu bone konsciis pri granda risko esti arestita. La aŭtoritatoj deklaris la Kontraŭ-Koruptan Fondaĵon ekstremisma organizaĵo kaj likvidis ĝin en junio 2021. La dungitoj de la Fondaĵo estis persekutitaj, kelkaj el ili elmigris el Rusio kaj daŭrigas sian agadon eksterlande.

Aleksej Navalnij politikas ekde 2000. Li estis membro de la rusia unuiĝinta demokrata partio Jabloko [el la nomoj de la kunfonditoj Javlinskij, Boldirev kaj Lukin] ĝis 2007, post kio li kunfondis nacian demokratan movadon „Popolo”, kiu ĉesigis sian agadon en 2011. Ekde 2012 Navalnij kun siaj kunuloj provadis krei sian partion por partopreni en elektoj, sed la aŭtoritatoj ĉiam malebligis ĝian leĝan registriĝon, ankaŭ per fraŭdoj: ekzemple, jam registrita eta partio ŝanĝis sian nomon, prenante la saman nomon kiel la partio de Navalnij.

Amasaj pacaj protestoj

En 2011-2012 Navalnij estis unu el la opoziciaj gvidantoj dum amasaj pacaj protestoj kontraŭ la falsitaj elektoj al la parlamento de la lando kaj la nomumo kaj elekto de Vladimir Putin kiel prezidento por tria oficperiodo.

Aleksej Navalnij partoprenis en la moskvaj urbestraj elektoj en 2013 kaj prenis la duan lokon. Laŭ li, la mankantajn 1,37 procentojn por la dua stadio rezultigis „administra rimedo” uzita fare de la urbestro de la ĉefurbo Sergej Sobjanin, konata antaŭe kiel estro de la prezidenta administrejo de Putin.

Reto da stabejoj

Post tio Navalnij anoncis sian intencon partopreni la prezidentajn elektojn de 2018 kaj komencis krei reton de stabejoj tra la tuta lando por akiri subtenon: ĝis decembro 2017 stabejoj estis kreitaj en 84 urboj de Rusio. Post la apero de esplorfilmo pri la tiama ĉefministro Dmitrij Medvedev, en multaj urboj okazis protestaj amaskunvenoj kontraŭ korupto, helpate de tiaj stabejoj.

Navalnij aranĝis aktivan prezident-elektan kampanjon, partoprenis en debatoj kaj renkontiĝis kun balotantoj en 27 urboj de la lando, estis plurfoje arestita kaj atakita. Oni ĵetis kaŭstikan likvaĵon en lian vizaĝon, kemie brulvundante la korneon de lia maldekstra okulo. Rezulte la rusa opoziciulo parte perdis sian vidkapablon, kio postulis operacion. Fakte, Navalnij estis la sola, kiu aranĝis veran balotkampanjon, sed finfine li ne estis registrita kiel kandidato pro fabrikita jura afero rilata al liaj komercaj agadoj. La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj rekonis tiun kriman persekuton politike motivita. Junie 2021 la stabejoj de Navalnij estis deklaritaj ekstremismaj, kaj ilia laboro estis malpermesita fare de la aŭtoritatoj.

Estas notinde, ke, male al Navalnij, Vladimir Putin neniam partoprenis en malfermitaj debatoj dum la tuta periodo de sia politika agado. Aleksej Navalnij havas familion: edzinon, filinon kaj filon. Kaj ĉiuj en Rusio scias pri ili. Kaj pri la familio de Putin estas nur onidiroj – ĉiuj informoj estas sekretaj.

Strategio pri „Saĝa voĉdonado”

La strategio „Saĝa voĉdonado”, publikigita aŭtune de 2018 kaj aplikita en diversaj elektoj en 2019-2021, iĝis grava por Navalnij. Ĝia celo estas redukti la rezultojn de la reganta partio „Unueca Rusio”. La esenco de ĉi tiu strategio estas, ke la teamo de Navalnij nomumas kandidatojn el ekster la reganta partio, kiuj havas la plejeble grandan subtenon, por kiuj ili rekomendas voĉdoni, tiel firmigante la voĉojn de la protestvoĉdonantoj. Ĉar la aŭtoritatoj simple rifuzas registri indajn opoziciajn kandidatojn sub diversaj arbitraj pretekstoj, ofte okazis tiel, ke pro taktikaj kialoj balotantoj devis voĉdoni por tiuj, kiujn ili neniam subtenus en aliaj kondiĉoj. Sed la strategio montris sian efikecon: ekzemple en la jaro 2021 15 kandidatoj, subtenataj per „Saĝa voĉdonado”, estis elektitaj al la parlamento. Povintus esti eĉ pli da ili, se ne estus falsado dum la kalkulado de la voĉdonoj. Konfirmo de la minaco al la aŭtoritatoj de ĉi tiu strategio estas la kontraŭrimedoj de ili: la retejo de „Saĝa voĉdonado” estis blokita; la rusa serĉilo Jandeks forigis la retejon de „Saĝa voĉdonado” de serĉo sub la minaco de monpunoj kaj krima respondeco; Google kaj Apple forigis la apon „Navalnij” de Google Play kaj AppStore (poste Google restarigis la aplikaĵon por rusiaj uzantoj).

Jam unu jaron Aleksej Navalnij estas en malliberejo, sed li restas gvidanto de rezistado al la Putin-reĝimo.

salm
Aleksej SALOMATOV
Rusio


Aleksej Salomatov estas fotisto, reĝisoro de dokumentaj filmoj