MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Kiun bitan formon elekti?

Al la versio por poŝtelefonoj
Ĉu vi uzas malgrandan ekranon? Iru al la alia versio.

MONATO estas liverita nun en kvar formoj: PDF, ePub, Azw3/Kindle kaj mp3. Kiun formon elekti?

Se vi planas rigardi la revuon en „granda” komputilo, do en tablokomputilo aŭ tabulkomputilo, tiam vi prefere elektu la dosierformon PDF. En la formo PDF la revuo aspektas tute same kiel en la presita versio.

Se tamen vi planas rigardi la revuon en malgranda ekrano, ekzemple en poŝtelefono aŭ en librolegilo (ekzemple en legilo de KindleSony), tiam indas testi ankaŭ la formojn ePubAzw3. Kial testi? Nu, ĉar ĉiu aparato donas iom alian rezulton. La jena bildo montras al vi aparaton de iPhone kun MONATO en la formo PDF:

Vi konstatos, ke vi vidas la revuon en ĝia normala fasono, sed la literoj de la ĉefa teksto estas tre etaj. Vi povas grandigi ilin, sed tiam vi vidos nur parton de la tekstolinio. La posta bildo montras al vi aparaton de Samsung kun MONATO en la formo PDF:

En tiu ĉi aparato vi eĉ ne vidas la kompletajn liniojn. Ilia fino forfalas. Do tie vi devos konstante ŝovumi maldekstren kaj reen por povi legi la revuon.

Legado en la formoj ePubAzw3 solvos tiun problemon. En tiuj formoj la linioj adaptas sin al la larĝo de via ekrano. Tiel ĝi aspektas, se vi tenos vian telefonon aŭ legilon vertikale:

kaj tiel, se vi tenas ĝin horizontale. La linioj simple kaj tuj adaptiĝos al la formo kaj formato de la ekrano.

Vi povas krome adapti vian ekranon plurmaniere. Ĉu vi preferas legi nokte en la lito? Tiam supozeble blankaj literoj sur nigra fono estos por vi idealaj:

Ĉu vi estas disleksiulo? Tiam vi povas en MONATO en la formo ePub mem ŝanĝi la literojn al senserifa formo, vi povas grandigi la tiparon, vi povas ŝanĝi la koloron de la fono kaj de la literoj, kaj multe pli.

Ĉu vi havas malbonajn okulojn? Tiam vi eble preferos la voĉlegatan version de MONATO. Ĝi estas normale aŭdebla per ĉiaj komputiloj kaj poŝtelefonoj, sed ofte ne per librolegiloj.

Fina demando: ĉu do ePub kaj Azw3? Nu, provu unue ePub. La plej multaj legiloj kaj poŝtelefonoj povas trakti ĝin. Tamen iuj aparatoj, ekzemple iuj de Amazon postulas Azw3.

Simple testu per alklako de la subaj ligiloj, kaj vi vidos!

Numero de MONATO en la dosierformo PDF precipe por grandaj ekranoj

Numero de MONATO en la dosierformo ePub precipe por poŝtelefonoj kaj librolegiloj

Numero de MONATO en la dosierformo Azw3 por librolegiloj de la firmao Amazon

Teksto el MONATO en la dosierformo mp3 aŭdebla per ĉiaj komputiloj kaj poŝtelefonoj


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-14