EnigmojEnigmo por januaroSolvo de „Trans riveron”1. En la unua el la transriverigaj enigmoj temas pri vulpo, ansero kaj sako da greno. En la boato estas spaco nur por unu el tiuj aferoj, sed la transportisto ne povas lasi kune kaj sengarde la vulpon kaj la anseron, aŭ la anseron kaj la grenon. Ĉu vi konas junan infanon? Se mankas taŭgaj pupoj kaj pluŝbestoj, kiuj verŝajne estus eĉ pli bonaj rimedoj, donu al ri kvar pecetojn da papero kaj petu rin desegni sur ili la vulpon, anseron kaj sakon da greno, kaj sur la lasta papero bildon de si mem. Poste klarigu la regulojn kaj metu la paperojn ĉe unu flanko de la tablo. Solvi la problemon en la kapo ne estas tute facile, sed kiam oni disponas pri moveblaj pecoj, ĝi estas tre facila. Se oni evitas evidentajn mispaŝojn, kiel malfari la ĵusan movon aŭ senbezone transporti ion en malĝusta direkto, tiam, sekvante sian nazon, oni alvenas ĉe la solvo post sep paŝoj. Estas nur dek eblaj statoj, kaj ĉiuj estas atingeblaj laŭ la eĝoj en la sekva grafikaĵo (matematike temas pri „sendirekta grafeo”), en kiu T = transportisto, 1 = vulpo, 2 = ansero, 3 = sako da greno kaj ~ = la rivero:
2. En la dua enigmo temas pri tri herezuloj, tri ortodoksuloj kaj boato, en kiu povas sidi nur du homoj. Neniam estu ortodoksulo kun pli granda nombro da herezuloj ĉe unu flanko de la rivero, kaj nur unu herezulo scias remi. Se ni unue permesas al ĉiuj herezuloj remi, kiom da eblaj statoj estas? La nombroj de herezuloj kaj ortodoksuloj ĉe la maldekstra flanko povas esti egalaj, aŭ ili povas esti malegalaj, se la nombro de la ortodoksuloj estas 0 aŭ 3. Tio donas 10 eblojn, kaj la boato povus esti ĉe iu ajn el la du flankoj, do sume 20 ebloj. Sed 4 el tiuj statoj estas neatingeblaj: la du statoj, en kiuj la boato troviĝas ĉe unu flanko de la rivero, sed ĉiuj homoj ĉe la alia flanko – jen evidente neatingeblaj statoj – kaj la du statoj, en kiuj ĉiuj ortodoksuloj estas ĉe unu flanko kun la boato, kaj ĉiuj herezuloj ĉe la alia flanko – jen stato malpli evidente neatingebla, sed pripensu: de kia antaŭa stato oni povus veni al tia stato? Ne estas tuj evidente, ke ĉiu el la restantaj 16 statoj estas atingebla, sed fakte ĉiu ja estas atingebla, kaj la problemo kun ĉiuj herezuloj povantaj remi similas al la vulpo-ansero-greno-problemo en tio, ke oni devas preskaŭ nur sekvi sian nazon, evitante tiajn evidentajn mispaŝojn kiel malfari sian ĵusan movon. Provu per konkretaj rimedoj: vi povus ekzemple uzi kuprajn monerojn por la herezuloj kaj arĝentajn por la ortodoksuloj kaj puŝi la monerojn de unu flanko de la tablo al alia. En trinkejo post kelkaj bieroj bone funkcias. Se tamen vi preferas paperan analizon, jen la plena grafeo de ĉiuj atingeblaj statoj kun la solvo atingebla post 11 paŝoj (= estas la boato, kaj ~ la rivero):
Se nur unu herezulo scias remi, la problemo estas iomete pli malfacila: nun estas 24 atingeblaj statoj, kaj oni bezonas 13 paŝojn ĝis la solvo. Jen la grafeo kun majuskla H por la herezulo, kiu scias remi:
3. En la tria enigmo estas tri geedzaj paroj kaj la sama boato, kiu povas porti nur du homojn. Neniu virino rajtas esti kun alia viro, se ŝia edzo ne ĉeestas. Krome, nur tri homoj scias remi, kaj kiam viro kaj virino estas en la boato, la viro devas remi. Sed komence ni ignoru tiun kromaĵon: ni vidos poste, ke tio estas bona maniero aliri la problemon. Se oni sisteme komputas la atingeblajn statojn de la problemo sen la kromaj kondiĉoj, oni trovas, ke ili estas 40, kaj la solvo estas atingebla post 11 paŝoj. La afero estas malpli kompleksa, ol sugestas tiu nombro 40, pro la simetrio: ekzemple, se la unua movo estas, ke du virinoj transiras la riveron, apenaŭ gravas, kiuj du virinoj tion faras, ĉar la atingeblaj statoj estas ekvivalentaj. Ĉu la nombro 11 ŝajnas konata? Ĝi estas sama kiel en la enigmo pri herezuloj kaj ortodoksuloj, kiam ĉiuj herezuloj scias remi. Ĉu koincido? Tute ne! La reguloj ja estas iel similaj. Imagu, ke la edzinoj estas herezuloj: se estas pli da edzinoj ol da edzoj ĉe unu flanko, tiam iu edzino estas sen sia edzo, sed kun alia viro. Do la kondiĉo de la edzino-enigmo implicas la kondiĉon de la herezulo-enigmo. Implico en la alia direkto ne estas, do la edzino-enigmo povus esti pli malfacila, sed fakte montriĝas, ke teni la parojn kune, kiam necesas, estas facile aranĝite. Jen la sama grafeo kiel por la herezuloj kaj ortodoksuloj, sed kun geedzaj paroj, la sinjoroj majusklaj, kaj la sinjorinoj minusklaj:
Kiel mi menciis, fakte estas 40 atingeblaj statoj, do mi ne montris ĉiujn, kaj per iom da lerta interŝanĝado mi elektis la statojn tiel, ke la kroma kondiĉo estas facile plenumebla: sufiĉas, se a, B kaj c scias remi. Mi etikedis la eĝojn per la literoj por la homoj en la boato dum la koncernaj veturoj. Do sufiĉas 11 veturoj ankaŭ kun la kromaj kondiĉoj. Montriĝas, ke ne eblas solvi la problemon kun nur du remantoj, kaj eblas solvi ĝin kun tri remantoj, nur se du el la remantoj estas virinoj, kaj la tria estas la edzo de la tria virino. Du Möbius-bendojĈu vi scias, kio estas Möbius-bendoj? Temas pri bendo, aŭ dika rubando, kies finoj estas kunfiksitaj, sed kun duonturno. Jen bildo de Möbius-bendo farita el papero:
Fakte estas du manieroj fari tian bendon, ĉar la turno povas esti en horloĝa direkto, aŭ en malhorloĝa direkto. La interesa propraĵo de Möbius-bendo estas, ke ĝi havas nur unu flankon: se formiko marŝas laŭ la mezlinio de Möbius-bendo, ĝi trovas sin, post iom da tempo, en la sama loko, kie ĝi komencis, sed sur la alia flanko de la papero, do, kvankam en ĉiu loko la papero havas du flankojn, la bendo kiel tutaĵo ne havas distingeblajn flankojn. Kion oni ricevas, se oni tranĉas per tondilo laŭ la mezo de Möbius-bendo? Evidente oni ricevas unu longan bendon, ĉar Möbius-bendo havas ankaŭ nur unu eĝon. La sekva bildo montras du Möbius-bendojn, unu horloĝdirektan kaj unu malhorloĝdirektan, kiun mi kunfiksis kruce en unu loko.
Kion oni ricevas, se oni tranĉas per tondilo laŭ la mezlinioj de ambaŭ bendoj? Vi rajtas solvi la enigmon per cerbumado, aŭ per brava manlaboro per papero, gluo kaj tondilo. Anstataŭ rozkolora papero, vi povus uzi ruĝan. Edmund GRIMLEY EVANS
|