PolitikoOPINIODiplomatio fiaskas, la popolo suferasLa ŝajnaj intertraktadoj inter Ruando kaj Demokratia Respubliko Kongo, kun la partopreno de pluraj afrikaj kaj internaciaj perantoj, inkluzive de Afrika Unio, Angolo, Kataro, Kenjo, Togolando kaj Usono, malsukcesis. Humanitara koridoro neniam realiĝis en Nord- kaj Sud-Kivuo. Ankaŭ la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj absolute malsukcesis. Se eĉ ĉi tiu grava internacia institucio ne sukcesos repacigi aŭ pacigi ĉi tiun regionon, kiu povos fari tion? Oni neniam forgesu, ke inter la konga kaj la ruanda prezidantoj neniu perdas sian propran familianon; ĉiam estas la simplaj homoj, kiuj pasigas la tutan nokton ekstere. Familioj perdis amatojn, kaj aliaj estas en ekzilo, dum ankoraŭ aliaj forlasis siajn hejmojn, direktiĝante al rifuĝejoj en Ugando kaj Sudano. Malsato minacas la loĝantaron, ĉar nenio progresas en la lando. La ribelaj grupoj senĉese altigas la impostojn. La loĝantaro alfrontas tri ĉefajn defiojn: senlaboreco, milito, ebolo. La unua kaŭzas la ekonomian krizon. La dua fariĝis cikla. La tria daŭre disvastiĝas.
Honoré SEBUHORO
Nord-Kivuo
|