Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Brazilo 2026: eksterordinara balotjaro kun neatendita rezulto

Dum granda parto de 2026 Brazilon skuadis unu el la plej eksterordinaraj balotkampanjoj en ĝia historio. La loĝantaro devis elekti por nova mandato sian prezidenton, subŝtatajn guberniestrojn, federaciajn deputitojn, subŝtatajn deputitojn kaj 54 senatanojn. La voĉdonado en Brazilo estas deva por la alfabetigitaj civitanoj de la 18a ĝis la 70a aĝojaro, tiel ke se brazilano ne plenumas sian devon, tiam li devas pravigi sian mankon.

Du ĉefaj kandidatoj

En ĉi tiu balotado kandidatis al la prezidenta posteno entute 12 homoj. Tamen, objektive, la granda plimulto el la brazilanoj inklinis al du el ili: Flávio Bolsonaro kaj Luiz Inácio Lula da Silva.

Dum la plurmonata kampanjo, kiun faris partioj kaj kandidatoj, pasiaj sentoj dividis la loĝantaron. Unuflanke la simpatiantoj de prezidento Lula da Silva, kiu sin proponis por sia kvara mandato (li finas la trian), aliflanke la senatano Flávio Bolsonaro, filo de eksprezidento Jair Bolsonaro, kiu estris Brazilon de 2019 ĝis 2023. La unua reprezentas klare politike maldekstran tendencon; la dua – klare dekstran. Meze de multaj reciprokaj akuzoj cirkuladis amaso da akuzoj pri korupto, ambaŭflanke.

La ĉefaj argumentoj kontraŭ la „bolsonarisma” movado rilatis al la malbonaj rezultoj sur la kampo de ekonomio, naturprotektado, sano, sekureco (plifaciligo en la aĉetado de armiloj) kaj al manko de protektado al indiĝenoj. La 45-jara filo de la eksprezidento senatano Flávio Bolsonaro ne povis krome montri siavice impresan karieron kaj alproksimiĝis en maniero tute klara al la influo de Donald Trump, de Usono. Krome, li havas kontraŭ si justicajn enketojn rilate al eblaj krimoj pri financa manipulado de grandaj monsumoj.

La ĉefaj argumentoj kontraŭ la 80-jara Lula da Silva rilatis al la enkonduko de dogantarifo je importado de certaj produktoj, privilegia faciligo por trovado de laboro por eksarestitoj, troa kresko de la publikaj ŝuldoj, plialtiĝo de la prezoj de bazaj nutraĵoj kaj motor-brulaĵoj kaj ĝenerala sento de nesufiĉa publika sekureco. En la internacia sfero oni kritikis lin pri la alproksimiĝo al nedemokratiaj landoj kaj ke li ne adaptiĝis al modernaj konceptoj de politiko.

Surpriza rezulto

La balotado en 2026 okazis en du fazoj: la 4an de oktobro, kiam oni voĉdonis por ĉiuj menciitaj postenoj; la 25an de oktobro, kiam oni voĉdonis por prezidento (ĉar neniu el la kandidatoj ricevis pli ol 50 % el la voĉoj en la unua fazo) kaj por kelkaj subŝtataj guberniestroj (kiuj same ne ricevis la plimulton en la unua fazo).

En la unua fazo Flávio Bolsonaro ricevis 56 milionojn da voĉoj, kio egalas 47 % de la validaj voĉoj, kaj Lula da Silva 53,8 milionojn (45 % de la validaj voĉoj).

En la historio de demokratiaj balotadoj en Brazilo, dum la lastaj jardekoj neniam okazis, ke kandidato al la prezidenta posteno, kiu venkis en la unua fazo, malvenkis en la dua. Ĉi-foje en la dua fazo la rezulto mirige inversiĝis: Lula ricevis 64 milionojn da voĉoj (51,7 % de la validaj voĉoj), dum Bolsonaro ricevis 59,8 milionojn (48 %).

Interesaj fenomenoj

Tiun tute surprizan inversiĝon de voĉdonado inter la unua kaj dua fazoj de la brazilaj balotadoj kaŭzis interesaj sociaj fenomenoj. Unue, la skipo de Bolsonaro montris tro grandan memfidon kaj jam konsideris lin elektita, sen konsidero de la dua fazo. Due, amaso da manifestacioj okazis tra la tuta lando favore al Lula, kiuj surstratigis milionojn da homoj. Trie, okazis amasa mobilizado de interretaj rimedoj favore al Lula. Interalie naskiĝis simbola Armeo de Lula, kiun organizis kaj gvidis deputito André Janones, kiu sukcesis arigi fortan movadon de pli ol 10 milionoj da homoj. Kvare, oni sukcesis konvinki multajn homojn, kiuj ne voĉdonis en la unua fazo, ke ili tion faru okaze de la dua fazo.

La finaj kalkuloj de la voĉdonoj kaŭzis tutlandan fervoron. La 25an de oktobro la juĝisto Alexandre de Moraes ordonis nuligi la brazilan pasporton de Flávio Bolsonaro kaj postulis, ke li transdonu ankaŭ eventualajn aliajn pasportojn. Du tagojn poste – malgraŭ tio – Flávio Bolsonaro forlasis la landon kaj poste atingis Usonon.

(Re)legu ankaŭ la artikolon Brazilo – unu lando, du frontoj en MONATO 2022/03, p. 10-11 (2022/013026.php).

pauv
Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-19
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Paulo Sérgio Viana? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.