MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

ARTEFARITA INTELEKTO

Atendoj kaj senfunda melankolio

Artefarita intelekto (AI) pli kaj pli insiste penetras en la vivojn de la homoj, surprizante pri ŝajne brilaj rezultoj en pluraj kampoj. Iuj senhezite jubilas pri la enormaj ebloj, aliaj penas kompreni, pri kio entute temas, kaj ĉu vere la afero estas tiom bona, dum aperas informoj pri maltrankviloj kaj eĉ alarmoj pri eblaj sekvoj de la entrudiĝo de AI en nian vivon.

Aŭtune de 2025, je mia 86-a naskiĝtago, mi finverkis mian libron Monda pupekspozicio – rajdante la venton de Esperanto kun la slogano: „Komuna lingvo, kvinoble pli rapide lernebla ol la angla, gvidas la mondon al oazo”.

Poste, en januaro 2026, meze de baraktoj pri mia sano kaj klopodoj redakte pretigi la libron, amiko sugestis, ke „AI povas helpi”, do mi konsultis la AI de Google pri iuj tekstaj aferoj, interalie kiel prefere titoli la tekston, petis provlegadon por ĉiu ero kaj helpon, kiel plej bone krei liston de adresatoj por mia „Donackampanjo por miaj libroj” de la estroj de Esperanto-asocioj en diversaj landoj kaj gvidantoj en diversaj kampoj.

Mirinda rezulto

Post kelkaj sekundoj kompleksaj esprimoj estis mallongigitaj, kaj gravaj partoj plifortigitaj. Mi estis simple superŝutita de ĝiaj verkokapablo kaj rapideco, kaj mi komencis maltrankviliĝi, ke homoj ne povos konkuri kun ĝi. AI pruvis sian potencon kreante liston de adresatoj. Mi miras, ke ĝi povas tuj respondi demandon kian „Ekde kiam li/ŝi faras ĉi tiun specon de laboro?” nur per informo pri lando kaj nomo. La esperanta prononco de tiuAI estas nekredeble bona, kaj mi ne povas konkurenci kun AI pri la prilaborado de grandaj datumoj.

Ekzemple, Chuck Smith el Usono loĝas en Germanio kaj estas konata kiel la fondinto de la esperanta versio de Duolingo kaj la esperanta versio de Vikipedio. Iweth Kusano, kiu donacis al mi pupojn el Brazilo, ŝanĝis sian retpoŝtadreson, kaj mi ne povis kontakti ŝin. Kiam mi turnis min al AI por helpo, mi ricevis ŝian Instagram-adreson, kio solvis la problemon. Pri Cyprien Guiya el Benino en Afriko ĝi diris, ke li „daŭrigas lingvan disvastigon kaj humanitaran helpon”. Tio montris, ke AI respondas tre multajn demandojn.

Kiu kosto tamen?

Tamen, kio maltrankviligas min, estas, ke la funkciigo de AI postulas konstantan provizon de elektro, kiu kreskas je 10-20 % ĉiujare. Kvankam ni jam timas brulantan varmegon de pli ol 40 celsiaj gradoj, ni eble havos ŝancon vivi pliajn kvin aŭ dek jarojn en tiaj kondiĉoj, sed min vere maltrankviligas tio, kio venos poste. Ĉu la tero vere kapablos elteni la pliiĝon de 6000 datumcentroj al 8500 antaŭ 2030? Mi timas, ke neniu altranga oficisto parolas pri ĉi tiu afero.

Kontraste al la celo de Elon Musk „transformi la homaron en plurplanedan specion”, aktorino Sajuri Joŝinaga, citante la programon Apollo, kiu elspezis 25,4 miliardojn da usonaj dolaroj (en 1961-1972, ekvivalentaj al 257 miliardoj en 2023) por sendi nur 12 homojn al la luno, pledis por „Tero super kosmo!”.

Por malhelpi la detruon de nia tero, ni devas ekzameni la energikonsumon laŭ persono, laŭ organizo kaj laŭ lando, starigi impostajn instigojn kaj punsistemojn kaj enkonduki severajn leĝojn en ĉiu imagebla kampo, inkluzive de Interreto, kosma disvolviĝo, loĝantarbridado kaj revizio de energi-konsumaj sportoj. Alie, la tero suferos mil- aŭ eĉ milionoble pli multe. Ĉu mi estas la sola, kiu maltrankviliĝas pri ĉi tio?

Etsuo MIYOSHI
Japanio


Etsuo MIYOSHI (japane: 三好鋭郎 [sãːɲiːo̞ː eːɾoː]) estas japana esperantisto kaj honora prezidanto de la firmao Swany, kiu produktas gantojn, valizojn kaj ekde 2012 ankaŭ rulseĝojn. Li estas konata kiel senlaca propagandanto de Esperanto interalie per reklamado en mondaj amaskomunikiloj kaj rektaj alparoloj al mondaj gvidantoj kaj famuloj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Etsuo Miyoshi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-27
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Etsuo Miyoshi ? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.