MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

BOTANIKO

Barometraj plantoj prognozas la veteron

Eblas akiri informojn pri la alveno de pluvo simple observante la naturon. Fakte ekzistas tiel nomataj „barometraj plantoj”, kiuj per sia konduto – reago al atmosferaj ŝanĝiĝoj – ebligas al ni scii, kia estos la vetero.

Meksika miraklo: leŭkofilo

Se ni rigardas pli detale, kiuj ili estas, unu tia barometra planto kreskas en la nordo de Meksiko kaj en la sud-oriento de Usono. Estas arbusto nomata Leucophyllum, kiu vivas en sablaj grundoj en regionoj tre malriĉaj je akvo. Ĝi famiĝis ĝuste pro tio, ke ĝi disvolvis specifan konduton ebligantan al ĝi transvivi en tiuj duondezertaj medioj. Ĝi posedas siamaniere kapablon „antaŭvidi” la pluvon: iomete antaŭ la fulmotondro la planto ekfloras responde al la humideco. Alivorte, kiam la leŭkofilo floras, la pluvo certe baldaŭas!

Karlino kiel hejma humidmezurilo

Ankaŭ en la itala/eŭropa vivmedio ekzistas „barometraj plantoj”, inter ili karlino (Carlina acaulis), malgranda pika kardo sen tigo, kiu faras florojn kun preskaŭ papereca konsisto. Ĝia apartaĵo estas, ke la arĝentblankaj eksteraj brakteoj, kiujn oni fojfoje ne tre ĝuste nomas petaloj, dum pliiĝas la humideco de la atmosfero, iom post iom fleksiĝas al la centro. Tio okazas, ĉar tiamaniere la planto povas protekti la polenon de la floroj kontraŭ la pluvo, evitante, ke ĝi malsekiĝu kaj disperdiĝu.

La specifaĵo estas, ke ĉi tiu planto konservas tian econ dum certa tempodaŭro eĉ post kiam ĝi estas detranĉita. Tial, en la montaraj regionoj de norda Eŭropo, kie ĝi kreskas, ekzistas kutimo pendigi la florojn de karlino sur la pordo de la domo por uzi ilin kiel humidmezurilon. Se la floroj estas vaste malfermitaj, tio signifas, ke la vetero estos bela kaj seka; se, male, ili kliniĝas enen protektante la kapeton, tiam tio signifas, ke okazos tuja pluvo. Temas pri planto tre disvastiĝinta ankaŭ en Italio je alteco de kvarcent ĝis du mil metroj, kvankam tute ne ekzistas en Italio la kutimo pendigi ĝin ĉe la pordo kiel simplan barometron.

Trifolioj kaj papavoj sentemaj al pluvo

Ekzistas aliaj plantoj kun similaj kapabloj, kiel okzalo, malgranda planto tre simila al trifolio, kies eco estas, ke ĝi fermas siajn folietojn, kiam baldaŭas fulmotondro. Simile kondutas kalifornia papavo: temas ĉi-okaze pri herba planto, kiu havas flave-oranĝkolorajn florojn similajn al papavo, kiuj fermiĝas tre rapide okaze de alvenanta pluvo kaj malfermiĝas tuj, kiam la suno revenas.

japi
Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-27
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Jacopo Pigro? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.