Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ĉu vere la lasta kristana ŝtato de Eŭropo?

Unu el la ĉefaj ideologiaj postulatoj uzataj de la rusia propagando por pravigi la politikan linion de la regantoj kaj la militon kontraŭ Ukrainio estas la aserto, ke Rusio laŭdire estas la lasta kristana ŝtato de Eŭropo. Tamen nek formale, laŭ la konstitucio, nek fakte Rusio estas tia.

Analizo

Unue, en artikolo 14 de la konstitucio de Rusia Federacio estas klare skribite: „1. Rusia Federacio estas sekulara ŝtato. Neniu religio povas esti establita kiel ŝtata aŭ deva. 2. Religiaj unuiĝoj estas apartigitaj de la ŝtato kaj egalaj laŭ la leĝo.”

Due, la nombro de praktikantaj kristanoj en Rusio estas mizere malgranda, malgraŭ la deklarita aliĝo al ortodoksismo. Se ni komparas ekzemple kun Pollando, kie 80–85 % de la loĝantaro konsideras sin katolikoj kaj kie 41 % regule (ĉiusemajne) partoprenas en la dimanĉaj diservoj, en Rusio 65–70 % konsideras sin ortodoksaj, sed regule la preĝejon vizitas nur 2–3 % de la loĝantaro. Proksimume same tiom konsideras sin kristanoj en Ukrainio, sed regule tie vizitas preĝejon proksimume duoble pli multaj kredantoj: 4–7 %.

Rilate al la landoj de suda Eŭropo, la bildo tie same ne estas favora al Rusio. Ekzemple, en Italio sian anecon deklaras 70–75 % de la loĝantaro, dum regule, unufoje semajne, la diservojn vizitas 15–19 %. Interesa situacio estas en Hispanio: tie nur duono de la loĝantaro konsideras sin kredantoj, tamen 10–15 % ĉiusemajne partoprenas en mesoj. En la najbara Portugalio la nombro de kredantoj estas 75–80 %, dum regule iras al la preĝejo eĉ 20–25 % de la loĝantaro. En Grekio 85–90 % konsideras sin ortodoksaj, sed regule partoprenas en diservoj nur 12–16 %.

Senbaza aserto

Nur en la landoj de norda Eŭropo la nombro de deklaritaj kaj praktikantaj kristanoj (plejparte protestantoj) estas proksimume egala aŭ eĉ pli malgranda ol en Rusio. Tiel la aserto, ke Rusio estas la lasta kristana ŝtato de Eŭropo, estas senbaza.

Paradokso

La moskva patriarkeco de la Rusia Ortodoksa Eklezio havas tamen grandegan influon sur la vivon de la ŝtato. La regantoj volonte disvastigas ĝian pozicion koncerne la publikan kaj politikan vivon, kaj precipe la militon, kiun ĝi, kontraste al la atendoj kaj konceptoj pri kristana pacifismo kaj mizerikordo, decide subtenas. Tiel, konsiderante la supre menciitajn faktojn, Rusio ne estas la „lasta kristana lando de Eŭropo”. Nek laŭ la nombro de kredantoj, nek laŭ la tuteca esenco de la Rusia Ortodoksa Eklezio mem, kiu estas kristana nur laŭnome, sed fakte estas strukturo, kiu perdis siajn spiritajn orientilojn, okupiĝante pri milita propagando kaj pravigo de reprezalioj kontraŭ alipensuloj.

boch
Andrey BOCHKAREV
Rusio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andrey Bochkarev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-27
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Andrey Bochkarev? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.