Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Kosovo elektis novan prezidantinon

Kiam la parlamento de Kosovo proklamis la sendependecon de la plej nova ŝtato en Eŭropo, la 17an de februaro 2008, oni ne antaŭvidis, ke ĝia Konstitucio, ellaborita laŭ la plano de la eksa prezidanto de Finnlando, Martti Ahtisaari, kontribuos al vera institucia krizo en la jaroj 2025–2026. Kial?

La kosova parlamento konsistas el 120 deputitoj. En la du unuaj balotoj la kandidato al la prezidanteco bezonas almenaŭ 80 voĉojn. En la tria baloto la sojlo estas malpli alta: 61 voĉoj. Se neniu kandidato estas elektita, la parlamento estas dissolvita kaj novaj ĝeneralaj balotoj okazas.

Longaj intertraktadoj

La kosovanoj voĉdonis por la parlamento jam tri fojojn en malpli ol jaro kaj duono: la 9an de februaro 2025, la 28an de decembro 2025 kaj la 7an de junio 2026. Ĉiufoje la politikaj fortoj malfacile sukcesis formi stabilan plimulton.

En la balotoj de la 7a de junio 2026 venkis la partio de Albin Kurti, Memdetermino (Vetëvendosje!), akirinte 53 sidlokojn. Neniu partio povis sola formi registaron, kaj okazis longaj sed sensukcesaj intertraktadoj, ĉar la Demokratia Partio, la Demokratia Ligo kaj la Alianco por la Estonteco de Kosovo postulis eniron en la registaron, kvankam ĉiuj tri kune ne atingis la nombron de sidlokoj de Memdetermino.

Polemika postulo

Poste Memdetermino kaj la Demokratia Ligo atingis interkonsenton kaj la parlamento elektis sian estraron kaj poste ankaŭ la registaron. Antaŭ la elekto de la prezidanto la Demokratia Partio tamen postulis, ke la parlamento aprobu modifojn al la leĝo pri la Speciala Kortumo pri militkrimoj. Estas rimarkinde, ke kvar eksaj altrangaj reprezentantoj de la partio estis jam kondamnitaj en unua instanco al punoj inter 13 kaj 25 jaroj da malliberejo. Albin Kurti konsentis subteni la aferon.

Lastmomente

En la lastaj minutoj antaŭ la limdato por elekti la prezidanton, t. e. en la nokto inter la 6a kaj 7a de oktobro, la parlamento elektis novan prezidantinon: la ĉefakademianino Justina Shiroka Pula. Ŝi estas la tria virino el Kosovo en ĉi tiu posteno, post Atifete Jahjaga kaj Vjosa Osmani.

Espereble Kosovo nun povos daŭrigi sian normalan politikan vivon kaj sian vojon al Eŭropa Unio, la Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj.

bame
 
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
 


Bardhyl Selimi (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-19
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Bardhyl Selimi? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.