Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĝardenistoj laboru por monda federacio

 

Hodiaŭ neesperantisto, danke al maŝintradukiloj, povas prezenti siajn proprajn ideojn per bonkvalitaj tekstoj al la esperantista publiko. Tiun ĉi vojon elektis Julio Majnardo (esperantigo de Giulio Mainardi), kiu en socipolitika eseo analizas la grandajn defiojn (artefarita intelekto, tutmondiĝo, militoj ktp) antaŭ la homaro.

Li proponas ideojn por fari konkretajn paŝojn – kiel la starigo de „komuna suvereneco” – direkte al la konstruado de tutmonda federacio laŭ la modelo de la konstruado de Eŭropa Unio, kiun li pozitive taksas – malgraŭ la problemoj kaj limoj.

Proksimeco al Esperanto

Kvankam li ne estas esperantisto, la teksto montras, ke li legis kaj studis materialon proksiman al nia movado. Li citas, ekzemple, la studojn de Helmar Frank, François Grin kaj Chiti-Batelli. Klare videblas, ke li komprenas la problemon de tutmonda komunikado (al ĝi estas dediĉita parto de la libro), kaj Esperanton li konsideras „tre interesa kandidato” en sia projekto.

Unu fundamento de la monda federacio estas la „romia civilizacio” en ties favoraj aspektoj kiel la konstrua spirito kaj pragmatismo. Julio Majnardo donas rolon ankaŭ al kristanismo, kiun li priskribas kiel „implicitan fundamenton de la socio”, kiu „puŝas de malsupre anstataŭ ol tiri de supre”. Ĝuste ĉi tie rimarkeblas eventuala manko. Iom mirinde, kvankam la aŭtoro interesiĝis pri Esperanto, li ŝajne ignoras la zamenhofan homaranismon, kies homaj neŭtralaj valoroj povus kunligi preter ĉies kredo la civitanojn de la monda federacio.

Sugestoj

Alia malgranda kritiko koncernas la esperantigon de Giulio Mainardi al Julio Majnardo, kiu malfaciligas bibliografian serĉadon. La aŭtoro asertas, ke li reviziis la maŝintradukitan tekston, kaj efektive ĉio estas komprenebla: ne estas stumblaĵoj. Tamen, por ke la libro atingu superan nivelon, provlegado de spertaj esperantistoj bonvenus.

Frazo bone resumas la tutan libron (kaj eĥas la vortojn el Paradizo de Baluchi: „Demokratio, same kiel rozĝardeno, postulas konstantan atenton”): „La mondo povas esti ĝardeno, sed por ke ĝi estu, ni devas esti ĝardenistoj.”

Massimo RIPANI
Julio Majnardo: La Roma Respubliko. Eld. la aŭtoro. 238 paĝoj. ISBN 979-12-247-0974-9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-19
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Massimo Ripani? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.