Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Observi la mondon

 

Esperantlingvaj revuoj ofte enhavas tekstojn, kiuj meritus pli longan vivon ol tiu de unuopa numero. Kiam post jaroj ili estas kolektitaj en libro, la rezulto povas esti aparte interesa: oni retrovas valorajn artikolojn, per kiuj oni povas observi la sinsekvon de la mondaj eventoj. Ĉio estas politika de Trevor Steele estas bona ekzemplo de tia kolekto.

La libro kunigas artikolojn kaj prelegojn, kiuj tuŝas multajn okazaĵojn de la lastaj jardekoj. La titolo Ĉio estas politika estas trafa: la temoj estas diversaj, sed ĉiujn kunligas pripolitika pensado. Estas tri ĉefaj fadenoj: pacismo kaj homaj rajtoj, Aŭstralio kaj ĝiaj praloĝantoj kaj ĝenerala politiko. En la sekcio Aliloke kaj aliteme troviĝas io aparte interesa por movademaj esperantistoj: Ĉu fama esperantisto estis spionestro?.

Limoj de engaĝiĝo

Estas tamen kelkaj detaloj plibonigeblaj. Unue, ĉe la unuopaj artikoloj ne estas indikita ilia origina dato de publikigo. Tia informo estus utila, ĉar ĝi helpus al la leganto pli precize loki ĉiun kontribuon en ĝian historian kuntekston. Due, la bela kaj alloga kovrilo de Lode Van de Velde montras plurajn konatajn politikajn kaj historiajn figurojn. Ĝi estas estetike sukcesa, sed iom misgvida: el la personoj prezentitaj sur ĝi nur kelkaj, ekzemple Putin kaj Trump, estas menciitaj en la libro, dum aliaj, kiel Martin Luther King Jr. kaj Gandhi, ne aperas en la tekstoj.

Tio tamen ne malpliigas la valoron de Ĉio estas politika. La libro ne estas peza legaĵo, kaj ĝi ne evitas malkomfortajn temojn, kiel la situacio de ujguroj kaj tibetanoj. Pri ili kaj pri multaj aliaj tragedioj estas preskaŭ silento – ankaŭ en MONATO la raportoj maloftas. Tio instigas pripensi la limojn de engaĝiĝo por homaj rajtoj, informado kaj memkonservado. Ĉu esperantistoj havos la kuraĝon preni aktivan rolon en la mondo, aŭ ĉu Esperanto taŭgas nur por teumado?

Massimo RIPANI
Trevor Steele: Ĉio estas politika. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2025. 107 paĝoj. ISBN 978-1-291-91699-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-27
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Massimo Ripani? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.