Moderna vivoLOĜDOMOJFamiliaj paradizojHejmo estas paradizo en nia vivo, ĉar nur en nia hejmo ni povas senti nin sekuraj, trankvilaj kaj eĉ feliĉaj. Ĝuste pro tio en Ĉinio ofte aŭdiĝas la proverbo, ke domo konstruita el oro aŭ arĝento ne nepre estas pli komforta ol loĝdomaĉo el pajlo. Post naskiĝo ĝenerale ni tuj havas loĝdomon konstruitan de niaj gepatroj. Ne gravas, ĉu ĝi estas bonkvalita aŭ ne, ĉar por ni ĝi estas tre bona, kaj ni kreskas akompanate de niaj gepatroj. En nia kapo ĝi estas nia hejmo, tamen ĝi estas nur la unua loĝejo en nia vivo. Sed ĝi ne estas nia propra hejmo. Fakte ĝi apartenas al niaj gepatroj. Post nia plenkreskiĝo, precipe post geedziĝo ni emas starigi nian propran familion. Por tion atingi ni devas forlasi la hejmon de niaj gepatroj kaj konstrui aŭ aĉeti nian propran loĝdomon, en kiu ni pasigas la plej longan tempon de nia vivo. Tie ni naskas kaj edukas niajn idojn, interalie. Senhomejoj?En la maljuneco, precipe kiam ni perdas la kapablon mem vivteni nin, ni vole nevole transloĝiĝas al la hejmo de nia filo aŭ filino por ricevi helpon. Kvankam tiu periodo estas probable mallonga, ĝi estas malfacila. Post la forpaso de niaj gepatroj nia unua hejmo tuj fariĝas nur domo senhoma. Antaŭe, tamen, ĝi estis hejmo de tri generacioj: niaj geavoj en la maljuneco, niaj gepatroj – fakte la dommastroj –, en la mezaĝo kaj ni en la infanaĝo.
XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio
XU Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.
|