LiteraturoNOVELOAtelieroMinsu elhejmiĝis kaj, sen antaŭdecidi cellokon, movis sin lantapaŝe direkte al la fervojstacio. Ĉi-matene li ne emis treni siajn pezajn krurojn al la laborejo. Li deziris iomagrade revigligi sin mense kaj fizike, ĉar lastatempe lia okupo elsuĉis lian energion per lavango da kaprompaj taskoj. Fariĝis lia kutimo, anstataŭ spiti troŝarĝajn laborojn, eskapi ilin kaj libere foriri al ajna loko kiel birdo elfluginta el kaĝo. Minsu atingis la stacidomon. Li preferas trajnveturi ol mem stiri aŭton ĉar, ne ĝenate de trafika pelmelo, eblas mediti rigardante eksteren al serena pejzaĝo, kiu senĉese ŝanĝadas la scenojn fenestre kadritajn. Kien do drivu la vagantaj spirito kaj korpo hodiaŭ? Subite en lia koro ekĝermis sopiro iri al sia naskiĝloko. Minsu ekkonsciis, ke, post kiam lia familio transloĝiĝis al la ĉefurbo antaŭ tridek kvin jaroj, li neniam vizitis la vilaĝon, kie li naskiĝis kaj kreskis. Ĝi estas malgranda vilaĝo apud provincurbo, kaj neniun amikon aŭ parencon li nun havas tie. Ĉu Minsu povos rekoni la lokojn de karaj rememoroj el sia infanaĝo? Almenaŭ restas inter liaj nebulaj memoroj pli-malpli klare la bazlernejo, kiun li frekventis ĝis la kvina lernojaro. Ĝi situis rande de grenkampoj, kiuj vintre dezertis kun nur stoploj sed aŭtune kovriĝis per oraj ondoj da rizplantoj. Proksime, mallonga pado kondukanta al la lernejo estis borderita unuflanke per dornoriĉaj oranĝujoj. Survoje hejmen, allogite de dolĉaj sukplenaj fruktoj, la bubo ofte pikiĝis per surtigaj dornoj antaŭ ol plezurigi sian langon per la neforgesebla frandaĵo. Minsu aĉetis bileton. Kiel en laborhoroj de aliaj labortagoj, ne svarmis pasaĝeroj atendantaj sur la kajo. Post nelonge la trajno alvenis ĝustatempe. Li envagoniĝis kaj trovis sian sidlokon ĉe granda fenestro. La trajno apenaŭ ekruliĝis, kiam Minsu sentis la kapon jam malpeziĝi kiel plumo. Gapante trafenestre al la kolorriĉa aŭtuna naturo etendiĝanta ĝis lastaplane, la vaganto baldaŭ englitis iom post iom en kaskadon da rememoroj el sia knabaĝo.
*
Minsu estis la plej malalta knabo en la klaso. Tio neniom strangas, se konsideri, ke li estis preskaŭ du jarojn malpli aĝa ol liaj samklasanoj. Laŭrakonte, instigite de la ŝajna, poste riveliĝinta kiel falsa, genieco de sia filo, la patrino insistis al la lernejestro aprobi lian fruan registriĝon, malgraŭ ke tio estas kontraŭregula. Cetere la etulo fariĝis eĉ la plej sukcesa lernanto („ĉeflernanto”), kio ankoraŭ restas mistera. Ĉu ankaŭ tio ŝuldiĝis al lia patrino, ne evidentas. Ĉiuokaze la instruisto nomumis Gahi vicĉeflernanto, la plej altan knabinon, verŝajne por kompensi la korpan feblecon de la ĉeflernanto. Ŝia nomo embuskis en la memoro de Minsu, ĉar ĝi, Gahi Bak, estas la sama kiel tiu de historia patriotino. Knaboj naive mokadis ŝin pro la prifierinda nomo. La postenoj de ĉeflernanto kaj vicĉeflernanto ne sidis ĉiam en reganta pozicio. Minsu kaj Gahi kunplenumis gamon da tasketoj de la klaso. Unu el ili estis disdoni lakton al la klasanoj. Unu aŭ du fojojn semajne la duopo devis kunporti sitelplenon da lakto postlecione kaj disdoni poglase la bongustan nutraĵon. Pro statura diferenco inter la partneroj la peza sitelo dumporte fojfoje perdis ekvilibron kaj kliniĝis direkte al la malalta ĉeflernanto, kiu devis pene relevadi ĝin por ke la enhavaĵo ne elverŝiĝu. Tia sceno aspektis plumpa kaj ridinda al la geknaboj, kaj ĉiufoje la kompatinda paro iĝis viktimo de ilia mokado. Iutage la ofendo finfine rompis la limon de la pacienco de Minsu. Eksplodinte per kolero li elvokis unu el la mokantoj al lukto. La duelantoj interpuŝadis kaj kunruliĝadis. Kvankam fizike malfavorata, Minsu baraktis per ĉiuj siaj fortoj, des pli ĉar Gahi kuraĝigis sian partneron inter la spektantoj. La brava prodo ne emis genuiĝi antaŭ la okuloj de la princino. Sed la kavalireco sola ne sufiĉis por venki la ferocan malamikon. Konsuminte sian tutan energion, Minsu kapitulacis kaj falsidiĝis surgrunden. Gahi haste altrotis kaj, enrigardinte lian vizaĝon kun gratvundetoj iomete sangaj, kondukis lin al la deĵorflegistino. Dum tiu pansis liajn vundojn, la povra knabo ĝemis grimacante pro acida doloro kaj tiam ankaŭ ekvidis la okulojn de Gahi malsekiĝintaj.
*
Post proksimume tri horoj la trajno haltis ĉe lia celstacio. Minsu surkajiĝis, kaj antaŭ ĉio li snufis la aeron ĉirkaŭ si du-trifoje kaj poste enspiris ĝin ĝissate. Jam riĉa je refreŝigaj odoroj blovintaj el kamparo, ĝi estis suverena bonveniga donaco al la metropolano ŝtopita per poluita sufokaero. Sur la alta lazura ĉielo jen kaj jen ŝvebis pli-malpli grandaj blankaj kumulusoj, kiuj aspektis kiel leĝeraj vatbuloj. Minsu ĉirkaŭrigardis la stacidomon kaj trovis oblikve trans la ŝoseo kelkajn taksiojn en vico. Preninte la unuan li petis la ŝoforon veturi al la lernejo. Responde, tamen, tiu elrevigis la pasaĝeron per orelfrapaj vortoj: „La lernejo ne plu funkcias. Ĝi fermiĝis definitive antaŭ kelke da jaroj.” Minsu sciis, ke ne malmulte da lernejoj fermiĝas manke de lernantoj, sed neniel ekpensis ligi la aferon al sia karmemora bazlernejo. Nu, tamen, estos kontentige almenaŭ rigardi la eksteraĵon de la lernejo eĉ sen eniri, li provis konsoli sin. „Onidire iu uzas ĝin kiel atelieron,” la ŝoforo daŭrigis en la simpatia provinca akĉento kaj, ĵetante rigardon retrospegule al la desapontito, demandis per bedaŭra voĉo. „Ĉu vi ankoraŭ volas iri tien?” „Jes, bonvole,” Minsu respondis post paŭzeto. Trapasinte la centran kvartalon la taksio kuris ankoraŭ dudek minutojn tra kampara regiono kaj fine haltis antaŭ la iama lernejo. Minsu elaŭtiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Ĝi staris rande de rizkampoj, sola, dum kelke da domoj iom fore apenaŭ malpliigis ĝian solecon. La duetaĝa konstruaĵo, kun la brikrufaj muroj plejparte kovritaj per hedertigoj, estis multe pli malgranda ol li memoris ĝin. La ferkrada pordego al la korto ne estis ŝlosita. Minsu malrapide marŝis al la domo surpaŝante flavajn ginkofoliojn, kiuj sekiĝinte susuretis sub liaj plandumoj. Kun emocio li eniris internen kaj singarde movis siajn piedojn laŭ la koridoro, kies malhelbruna planko el lignoplatoj knaris ĉiupaŝe. Sendube ankaŭ ĝi estis tre longa kiam li estis knabo, sed nun montriĝis kurta kun nur tri klasĉambroj unuflanke. Trafenestre vidiĝis interne de unu el la ĉambroj kelkaj stabloj, kaj dise surplanke pentraĵoj kelkope sin apogis sur la muroj farbe punktitaj. Virino surhavanta bunte makulitan pentristan antaŭtukon, ŝajne aĝa iom pli ol kvindek jarojn, elĉambriĝis kaj alpaŝis al Minsu. Kaj strebante ne perfidi sian suspekteman kaj singardan mienon, ŝi ekparolis: „Saluton, sinjoro.” Embarasite la neinvitita gasto resalutis ŝin kapkline kaj sin ekskuzis: „Pardonon mi petas. Mi ne konsciis, ke estas iu interne.” „Ĉu mi povus demandi, kiu vi estas?” Persistis dubemo en ŝia voĉo. Ŝiaj delikataj trajtoj sugestis, ke ŝi posedas paceman kaj senpretendan karakteron. „Mi estas ekslernejano, kaj mi volis vidi la lernejon por rememoro,” Minsu klarigis, transdonante sian nomkarton, kaj li senkulpigis sin plu. „Mi venis sen scii, ke ĝi ŝanĝiĝis en atelieron.” Ŝi iom mildiĝis kaj diris alternigante rigardon al la klasĉambroj: „Mi ekluis la fermitan lernejon, antaŭ ... nu vidu ... do antaŭ kvin jaroj.” Okulsekvante ŝian rigardon, Minsu senparole balancetis sian kapon. Post paŭzo ŝi daŭrigis: „Se vi volas, vi povus rigardi plu ĉirkaŭe, tamen mi devus reiri al mia pentrado.” „Certe, koran dankon. Bonvole pardonu min, ke mi ĝenis vin.” La pentristino reeniris la ĉambron. Koridorangule la okulojn de Minsu kaptis vitrino alta je lia staturo. Li alproksimiĝis al ĝi. Ĝi elmontris plurajn pokalojn kaj medalojn, kaj surmure vicpendis kadritaj atestiloj kaj diplomoj. Plej kredeble ilia posedanto estas fama pentristo, Minsu pensis. Li enrigardis unu el la pendaĵoj kaj trovis, ke ĝi portas la nomon Gahi Bak. Ĉu tiu vicĉeflernantino Gahi el lia memoro? Mirigite li trarigardis ankaŭ aliajn, kiuj ĉiuj rivelis la saman nomon. Dum iom da tempo li staris senmove gapante al ili kaj poste, kun feble tremanta koro, alpaŝis al la ĉambro, kiun la pentristino eniris. Li emis rigardi ŝiajn pentraĵojn. Minsu emis ankaŭ kundividi kun Gahi karajn rememorojn el ilia komuna infanaĝo. CHO Sung Ho
|