TurismoGREKIOEnmergiĝi en la ortodoksan spiriteconMonto Athos, konata ankaŭ kiel „Sankta Monto”, estas unika kaj fascina regiono, situanta en la nordo de la duoninsulo Ĥalkidiko en Grekio. Ĝi estas areo plena de spiriteco, vera trezoro de la kristana ortodoksa kredo. Monto Athos estas grava celo por pilgrimantoj kaj turistoj el la tuta mondo. Unu el la plej impresaj trajtoj de la regiono estas ĝia ekskluziveco. Temas pri memregata kaj sendependa regiono, konata neoficiale kiel Monaĥa Respubliko de Monto Athos. Ĝi estas loĝata nur de monaĥoj. Al virinoj kaj inoj de aliaj specioj (inkluzive de inaj hundoj kaj aliaj mamuloj!) oni ne permesas viziti la areon por konservi la necesan spiritan koncentriĝon. Dudek monaĥejojEn tiu monta areo, kun pinto 2033 m alta, troviĝas dudek ortodoksaj monaĥejoj, kiuj proponas unikan sperton al vizitantoj. Ĉiu monaĥejo havas sian propran historion, arkitekturon kaj apartajn tradiciojn. Estas boato, kiu haltas ĉe pluraj monaĥejoj, ebligante al veturantoj viziti ilin. La monaĥejo Simonopetra ekzemple staras sur klifa marbordo, kaj ĝiaj defendaj muroj igas ĝin imponega loko. La monaĥejo Vatopedi, unu el la plej grandaj kaj riĉaj pri arto kaj sanktaj trezoroj, posedas vastan bibliotekon kun antikvaj manuskriptoj. La monaĥejo Xeropotamou, konata pro sia panoramvida loko kaj bela klostro, bonvenigas pilgrimantojn kaj turistojn kun granda gastameco. La monaĥejo Agios Pavlos (Sankta Paŭlo) estas malgranda izolita monaĥejo sur rokplato, perfekta por tiuj, kiuj serĉas solecon kaj kontempladon. La monaĥejo de Esfigmenou, kun sia impona arkitekturo, havas riĉan historion kaj firman reputacion. Kaj poste estas la monaĥejo Koutloumousiou, kun siaj riĉaj dekoracioj kaj ĉarmaj ikonoj, kiuj ornamas ĝiajn murojn. Vizito al tiuj monaĥejoj proponas la eblon enmergiĝi en la ortodoksan spiritecon, admiri artverkojn, antikvajn manuskriptojn kaj sperti atmosferon de trankvileco kaj paco. Permeso bezonataLa aliro al Monto Athos estas limigita kaj postulas specialan permeson. La pilgrimantoj devas respekti la regulojn kaj tradiciojn de la regiono vestiĝante konvene kaj respektante la religiajn praktikojn. La monaĥoj de Monto Athos vivas laŭ specialaj reguloj kaj tempaj skaloj, kiuj estas malsamaj ol nia ĉiutaga vivstilo. Ili sekvas rigorajn rutinojn, komencante la tagon je frua horo, partoprenante komunajn preĝojn kaj laborante en la monaĥejo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Ilia tagordo estas diferenca de la nia. La ĉiutagan vivon tie regas la ortodoksa horaro. Kiam oni alvenas en la monaĥejojn de Monto Athos, estas speciala traktado: kutime la pilgrimantoj estas bonvenigataj per lukumo. Tiu tradicia manĝaĵo, farita el mielo, sukerigita frukta pasto kaj aliaj ingrediencoj, estas proponata al la vizitantoj. Temas pri agrabla maniero komenci spiritan vojaĝon tra la monaĥa mondo. Kelkaj monaĥejoj sur Monto Athos havas rusan originon kaj influon. Tio estas taksata laŭ iliaj arkitekturo, ikonoj kaj ritaro. Tiuj monaĥejoj estas aparte vizitindaj pro siaj diversaj tradicioj. Ili bonvenigas iun ajn, se tiu respektas la vizitatajn lokojn. Tamen kelkfoje la eniro al iuj el ili estas malpermesata al ne-ortodoksaj personoj. La strikta politiko de la monaĥejoj koncernas sekurecon kaj konservon de la ortodoksa spiriteco. Tial antaŭ vizito oni certiĝu pri la regularo kaj la ebleco eniri la monaĥejojn. Cetere, la Monaĥa Respubliko ne estas facile alirebla. La ĉefa enŝipiĝ-punkto estas la urbeto Ouranoupoli en Ĥalkidiko proksime al Monto Athos, kiu funkcias kiel „pordego” al tiu teritorio. Antaŭ ol plani detale vian vojaĝon necesas akiri permeson. Organizi la viziton per agentejo aŭ pilgrimfirmao estas rekomendinde, ĉar ili povas helpi aranĝi la permeson kaj boatan vojaĝon. Unika vojaĝoLa vojaĝo al la Monto Athos estas unika. La regiono estas por ortodoksaj kristanoj pli ol simpla turisma celo. Ĝi estas vojaĝo en historion, fidon kaj kontemplon. Sur Monto Athos la tempo ŝajnas malrapidiĝi, permesante al vizitantoj enmergiĝi en la ortodoksan spiritecon. Alvenante tien, estu preta percepti ege specialan areon plenan de mistero, beleco kaj profundo.
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio
Roberto PIGRO estas instruisto, lingvisto kaj redaktoro de la rubrikoj Lingvo kaj Scienco.
|