Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Mirinda mondo en moderna lingvo

Kiam mi estis 15-jara kampara infano en formale katolika kulturo, mi legis la unuan fojon Kandido, kaj la libro konsiderinde kontribuis al mia mondrigardo. Nun al mi, tre pli monduma, la impreso estas iom alia. Mi pensas, ke, se nuntempa 15-jarulo legus ĝin, li aŭ ŝi trovus sin en mirinda mondo plena je jezuitoj, anabaptistoj kaj baronoj, filozofoj kaj strangaj filozofiaj teorioj pri la mondo. Kvankam la malbonoj de la mondo baze ne ŝanĝiĝis, kaj malmultaj subpremas multajn, nun temas pri aliaj agantoj, kaj la dogmeco pri religiaj aferoj ŝanĝiĝis al dogmeco pri politikaj aŭ ekonomiaj teorioj, kaj la masakroj de homaj vivoj per militoj ne plu celas la provincon Vestfalio, pri kiu moderna gejunulo apenaŭ aŭdas, sed la regadon de la mondo. Sed preter ĉi tio mi multe ĝuis la klopodojn de Sergio Pokrovskij produkti tekston en moderna Esperanto kaj komprenebla por moderna leganto. Kaj bonŝance la piednotoj klarigas, kio estas jezuitoj kaj anabaptistoj. Mi plene subskribas liajn klarigojn pri la devojiĝoj en la traduko de Lanti, lian rifuzon de laŭvortismo kaj lian uzon de frazstrukturoj pli kongruaj kun la lastaj konceptoj en tiu kampo.

Unu faka flanko de lia laboro, kiun mi multe admiris kaj kiu estas utila al mi nun por kompreni plene, pri kio ni parolas, estas la abundego de piednotoj, kiuj malkaŝas al naiva leganto kiel mi pri la veraj filozofiaj ideoj de Lejbnico kompare kun tiuj de Alexander Pope, sed mi demandas min, ĉu moderna leganto efektive volas koni tiujn distingojn kiel ankaŭ la verajn longecojn de germanaj mejloj kompare kun francaj leŭgoj kaj sekvi la kalkulojn: mi citas el piednoto: „Evidente, ‚kvaronmejlon’ Lanti interpretis moderne-usone: 1609 m / 4 ≈ 402 m ≈ 1/3 km ≈ 333 m; sed Voltero skribis france, tial por li 7422 m / 4 ≈ 1856 m ≈ 2 km.”

Giganta postparolo

Do, konklude, klasika verko de la eŭropa kulturhistorio estas ree havebla en traduko, kiu respektas la modernajn komprenojn pri tradukado kaj pri la internacia lingvo Esperanto. Mi riproĉas la tradukinton nur pro la ne-Fundamenta uzo de la finaĵo -io por landnomoj kaj du vortoj: matroso por maristo kaj ŝorto por mallonga pantalono. Ne malbone por 121-paĝa romano. Samtempe mi laŭdas la tradukinton pro la giganta postparolo, kiu okupas 30 elcentojn de la paĝoj de la libro. Por doni ideon pri la intereso de la postparolo mi citu nur la diskuton pri unu el la temoj, la difina artikolo „la” daŭre diskutata kaj daŭre misuzata de ĉiu laŭ la kutimoj de la propra lingvo. Jen la praktika ekzemplo, el kiu komenciĝas la diskuto.

Lanti tradukis: „kiel la sultano Aĥmet, la imperiestro Ivan kaj la reĝo Karl-Edvard”. Angla traduko estas: „as Sultan Achmet, the Emperor Ivan, and King Charles Edward”. En la recenzata verko Sergio Pokrovskij tradukis: „kiel sultano Aĥmedo, imperiestro Ivano kaj reĝo Karlo-Edvardo”.

La diskuto dubigas la praktikon ĉefe de parolantoj de artikol-riĉaj lingvoj, kiuj konvinkiĝas diri „doktoro Zamenhof” sen artikolo, sed tuj falas al „la reĝo Karlo la kvara” ankaŭ ĉe la unua mencio de tiu reĝo, kiu ne estis konata ĝis tiam. Sergio provas imiti la pli artikol-ŝparan anglan, kaj per tio li donas sekvindan ekzemplon, sed la problemo estos pli proksima al komuna kompreno kaj eksolvo surbaze de esploro kaj libro laŭ la modelo de tiu de la bedaŭrata Daniel Moirand: Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo.

La dua temo estos la uzo de „iu” en la loko de mankanta, ĉar nenecesa, nedifina artikolo, ekzemple: „Mi vidis iun katon, kiu kaptis iun muson apud iu domo”. Temo, pri kiu Sergio Pokrovskij ne diskutas, estas lia uzado de „estkiel” por la pli uzata „kiel”. Mi ŝatus diskuton ankaŭ pri tio, ĉar mi kiel nematematikisto ne vere estas ĝenata de la nuancoj, kiujn iuj rimarkas.

Renato CORSETTI
Voltero: Kandido, aŭ Optimismo. El la franca lingvo tradukis Sergio Pokrovskij. Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, Sezonoj, Kaliningrado, 2023. 176 paĝoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-15