Moderna vivoFAMULOJHedy LamarrEva Maria Kiesler [kisler] naskiĝis en Vieno la 9an de novembro 1914. Ŝi estis konata kiel aktorino kaj inventistino. En aĝo de 17 jaroj ŝi rolis en la germana filmo Mono sur la Strato (Geld auf der Straße). En Ekstazo (Ekstase) ŝi aperas nuda en amorsceno, kaj la filmo estis malpermesita en multaj landoj. En 1933 ŝi edziniĝis. Ŝia edzo estis tre konservativa kaj volis malpermesi al ŝi kinoartan karieron. En 1937 ŝi translokiĝis al Londono, poste al Usono, kaj ŝi alprenis la artistnomon Hedy Lamarr [hedi lamár]. Ŝia plej granda komerca sukceso estis la rolo de Dalila en Ŝimŝono kaj Dalila (1949) (Samson and Delilah). En 1958 ŝi aktoris en sia lasta filmo, La Virina Besto (The Female Animal). InventemoLamarr inventis metodon, per kiu oni povas fari neĵameblan radiokomunikadon. En kunlaboro kun la komponisto George Antheil ŝi kapablis ellabori praktikeblan metodon por tre alte flugantaj observ-aviadiloj kaj stirado de torpedoj, kiu patentiĝis en Usono en 1942. Honore al ŝi oni solenas la 9an de novembro la tagon de inventistoj en Aŭstrio, Germanio kaj Svislando. Biografiaj detalojLamarr fariĝis en 1953 usona civitano. Ŝi edziniĝis sesfoje kaj havis filon, filinon kaj adoptitan filon. En 2000 Lamarr mortis 85-jaraĝa en Florido, Usono. Laŭ sia volo ŝi estis kremaciita. La cindroj estis disĵetitaj en la Viena Arbaro, en ŝia naskiĝurbo. Magazeno LamarrLa strato Mariahilf en Vieno estas loko tre ŝatata de aĉetemuloj. Tie nun konstruiĝas la luksa magazenego Lamarr fare de la entrepreno Signa, fondita de René Benko. Tiu aŭstro konstruis el diversaj firmaoj kompleksan, malfacile kompreneblan sistemon el pli ol 2000 firmaoj, kiu iĝis nesolventa en novembro de 2023. La tuta damaĝo – kelkaj miliardoj da eŭroj – estas ankoraŭ nekonata, sed certe temas pri la plej granda financa fiasko en Aŭstrio post 1945. Pro la nesolventeco de Signa la konstrulaboroj ĉe la magazeno Lamarr estas interrompitaj. Staras nur triono de la kruda masonaĵo. Oni esperas, ke tajlanda konzerno, kiu posedas 51 % de la projekto, transprenos la tuton kaj finkonstruos la magazenon. Ĝis tiam la „konstru-ruino” ĝenos la belecon de la strata pejzaĝo por loĝantoj kaj turistoj.
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
Renate kaj Walter KLAG naskiĝis en Vieno. Ŝi studis tie la anglan lingvon, ekonomion kaj geografion. Li studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto kaj numismato. Ambaŭ laboras kiel ĵurnalistoj en Aŭstrio.
|