Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Ne mortigu instruistojn!

Jam duan fojon, laŭ preskaŭ sama scenaro, juna teroristo mortigis instruiston en lernejo.

Granda ŝoko okazis antaŭ tri jaroj, kiam juna ĉeĉeno mortigis la instruiston pri historio, Samuel Paty. Plia ŝoko okazis la 13an de oktobro 2023, kiam juna inguŝo mortigis en liceo de Arras (norda Francio) la instruiston pri beletro, Dominique Bernard. La cirkonstancoj malsimilas, sed la personecoj de la murdintoj kaj la kialoj samas.

Cirkonstancoj

Pri Samuel Paty ŝajnas, ke estis antaŭa dusemajna interreta kampanjo kun amaso da onidiroj, ke li estas rasisto, malamiko de islamo k.s. Nun lernejanoj bedaŭras, ke ili partoprenis tiun kalumnion en la reto per silento: ili ne konsentis, sed simple ankaŭ ne pretis kontraŭi la bandaĉon.

Iu knabino, kiu eĉ ne ĉeestis la kurson, diris al sia patro, ke montrante karikaturojn de la profeto la instruisto insultis islamon. (Mi memorigas, ke la aperigo de tiuj karikaturoj rezultigis murdon de ĵurnalistoj kaj desegnistoj de la revuo Charlie Hebdo kaj ondon de atencoj en Francio). La patro petis de juna teroristo, ke li murdu la instruiston. Tiu ĉeĉeno, kiu edukiĝis en Francio, ne konis la koncernan instruiston do petis de lernejano, ke tiu montru la murdoton al li, kaj li ... senkapigis Samuel Paty surstrate.

Rilate la aferon de Dominique Bernard temas pri ties ekslernanto, same edukita en Francio, kiu eniris la lernejon kaj provis mortigi plurajn homojn. Dominique Bernard intervenis kaj klopodis haltigi la murdanton, sed estis mortigita.

Personeco de la murdintoj

Temas pri junuloj, origine el Kaŭkazio, kiuj rifuĝis kun la gepatroj al Francio. Sed ĉar ili alvenis antaŭ ol 13-jariĝi, ne eblas ilin forpeli el Francio. Ili lernis en francaj lernejoj, kie instruado estas deva por ĉiuj infanoj ĝis 16 jaroj, sendepende de la nacieco. Instruado estas senpaga, okazas franclingve kaj estas eksterreligia: la fama franca laikeco, tio estas, la eblo havi (aŭ ne havi) religion, ĝin praktiki (aŭ ne) en la privata vivo.

Ekde septembro de 2023 estas malpermesata la longa robo de islamaninoj, same kiel estas malpermesata la hebrea ĉapo kipao, ekstera montro de religio. Tiuj leĝoj ĝenas la ekstremistojn, por kiuj la respubliko devas esti detruita.

Inter la (laŭtakse) 10 milionoj da islamanoj loĝantaj en Francio, 5 milionoj trankvile vivas kaj trankvile praktikas sian religion, 2,5 milionoj estas iom maltrankvilaj, kaj 2,5 volas detrui la respublikon. Kio plej bone reprezentas respublikon? Ĉu la libereco pensi kaj analizi faktojn? La lernejo! Sekve, en la kapo de kelkaj ekstremistoj-teroristoj forĝitaj de senlumaj ideologoj, lernejoj estas malamikoj, kaj necesas ataki ĝiajn reprezentantojn.

Kial ataki la eduksistemon tra la instruistoj?

Edukado estas „lumo”. En lernejoj oni transdonas sciojn, ne kredojn; oni lernas analizi kaj kritiki faktojn; oni pripensas ideologion surbaze de scioj. Lernejo estas loko, kie eblas emancipiĝi. Lernejo estas la komuna kadro, kie infano konstruanta sian personecon lernas distingi veron disde nevero.

Nun instruistoj devas instrui, kiel analizi la informojn aperantajn en sociaj retejoj: ne ĉiuj estas veraj, nek ĉiuj estas falsaj. Kiel analizi? Kiel kompreni? Sciofontoj estas malfidindaj: en mia epoko, la frazo „instruisto diris” estis kvazaŭ evangelia; nun ĝi karambolas kun la informoj haveblaj el la reto (junaj francoj enprofundiĝas en Tik-Tok 20 horojn semajne ...), kaj instruisto instruas kiel elekti, surbaze de kio kontroli ktp.

Fronte al obskurismo la tasko estas granda! Mi memoras intervenon de universitatano ĉe Unesko en la Tago de la araba lingvo: lia simpla argumento por aserti, ke tiu lingvo estas perfekta lingvo, estis, ke ĝi estas la lingvo de la profeto! Se universitatano tiel agas, imagu pri analfabetoj! Nun estas en klasoj lernejanoj, kiuj ne volas desegni aŭ ne volas aŭskulti muzikon (ili ŝtopas al si la orelojn) ĉar tio kontraŭstaras ilian bazan scion pri Korano! Kaj estas junaj islamanoj, kiuj blinde kredas, ke instruado estas malamiko kaj obeas durkapajn ideologojn-teroristojn.

Post tiuj du atencoj evidentiĝas, ke francoj reagas kun la emo bari, pretaj defendi la instrusistemon kaj kapablaj distingi inter islamanoj, fidelaj praktikantoj de la propra religio kaj teroristoj. Ankoraŭ longa estas la vojo, por ke adoleskantoj plene profitu la instruojn kaj kapablu analizi faktojn.

retr
Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio


Renée Triolle estas emerita instruistino de la rusa lingvo kaj uzas Esperanton de 1960. Ŝi estas la unua virino iĝinta vicprezidanto de UEA, kiun ŝi reprezentis en Unesko dum 20 jaroj.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09