Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Senrezulta referendumo

La 14an de oktobro 2023 okazis referendumo en Aŭstralio por modifi la konstitucion, por agnoski la „unuajn popolojn” de la lando per starigo de konstanta Indiĝena Voĉo ĉe la aŭstraliaj parlamento kaj registaro. Ĉar la plimulto de la civitanaro en la plimulto de la ŝtatoj voĉdonis „Ne”, la referendumo malsukcesis.

La fono

Ekde 1973 estis starigitaj ses apartaj organizaĵoj de indiĝenoj, kiujn la registaro konsultis pri aferoj, kiuj rilatas al indiĝenoj. La ĉefa celo de ĉiu organizaĵo estis helpi egaligi la vivkondiĉojn de indiĝenoj kaj ne-indiĝenoj, aparte pri sano kaj bonfarto. Krom unu, ĉiu organizaĵo estas malfondita.

En 2016 kaj 2017, serio de regionaj dialogoj okazis en multaj diversaj partoj de Aŭstralio, kulminante en la Nacia Konstitucia Konvencio ĉe Uluru' (antaŭe konata kiel Rokego Ayers) en 2017. La delegitoj tie subskribis dokumenton: la „Ulurua Deklaro el la Koro”.

Parto de tiu dokumento estas:

„Ni serĉas konstituciajn reformojn por potencigi nian popolon kaj preni justan lokon en nia propra lando... Ni alvokas la starigon de Voĉo de la Unuaj Nacioj, protektata de la konstitucio.”

Tiuj lastaj kvar vortoj resumas la esencon de la deklaro: se tia organizaĵo estus protektata de la Konstitucio, estonta parlamento aŭ registaro ne povus decidi simple malfondi ĝin.

La defio

Okazis 45 naciaj referendumoj por modifi la konstitucion post la fondo de la regno Aŭstralio en 1901. Nur ok sukcesis – kaj neniu sen subteno de kaj la registaro kaj la opozicio.

Tuj post kiam la Laborista Partio venkis en la elekto en majo 2022, la nova ĉefministro Anthony Albanese [entni elbnizi] anoncis, ke la registaro laboros por entute realigi la proponon de la Ulurua Deklaro el la Koro. La antaŭa registaro (koalicio de la tiel nomataj Liberala kaj Nacia Partioj) principe subtenis la proponon. Tamen, iom post la elekto, ambaŭ partioj – nun la opozicio – anoncis, ke ili laboros kontraŭ la propono, tiel forprenante la gravan multpartian subtenon. Kial? Estas klare, ke la opozicio decidis uzi la referendumon kiel politikan batalilon: Ĉar la ĉefministro subtenas „Jes”, se la referendumo malsukcesos, tio politike damaĝos lin, kaj do la registaron.

La nea kampanjo

La ĉefa argumento de la nea flanko estis, ke konstitucie protektata Indiĝena Voĉo havus tro multe da povo, ke ĝi kaŭzus leĝan ĥaoson. Ilia frapfrazo estis: Don't know? Vote no. (Ĉu vi ne scias? Voĉdonu nee.) La evidenta respondo al tiu diraĵo estas: „Nu, eksciu!”, sed la fono de la frapfrazo estis la misgvida plendo, ke la registaro ne donas sufiĉajn detalojn pri tio, kiel tia Indiĝena Voĉo funkcios. Tamen, la manko de detaloj estis esenca parto de la propono: la konstitucio donas nur ĝeneralajn principojn de regado – la detalojn ellaboros la parlamento. Do, iu ajn aktuala priskribo eble ne estos la realo. La opoziciaj politikistoj certe scias tion, sed ili elektis trompi la publikon.

Kelkaj mensogoj, kiujn oni aŭdis, estis eĉ pli evidentaj, ekzemple, „Blankuloj devos pagi por iri al la plaĝo” aŭ „Ni perdos niajn hejmkortojn”.

Alia interesa taktiko de la nea kampanjo estis trovi iujn indiĝenojn, kiuj kontraŭas la Voĉon. La kampanjo aparte dependis de du indiĝenaj reprezentantoj: Jacinta Nampijinpa Price [ĝasinta nampiĝinpa prajs], opozicia politikisto, kaj Warren Mundine [ŭorn mandín], komercisto, por doni la impreson, ke la indiĝenaj aŭstralianoj ne estas unuigitaj. Tamen regionoj kun altaj indiĝenaj nombroj voĉdonis jese. Kaj balotoj antaŭ la referendumo montris, ke proksimume 80 elcentoj de indiĝenaj aŭstralianoj intencas voĉdoni jese.

Frapfrazo dum la finaj semajnoj antaŭ la referendumo estis, Vote no to the voice of division (Voĉdonu nee al la voĉo de dividado), kvankam fakte estis la nea flanko, kiu kreis la dividadon.

La celo de la referendumo, kaj de la Voĉo, estis doni al indiĝenaj aŭstralianoj okazon paroli al la registaro pri aferoj, kiuj rilatas al ili. Proksimume 3 elcentoj de la loĝantaro de Aŭstralio estas indiĝenaj. Do, efektive, la 97 elcentoj voĉdonis, ke la 3 elcentoj ne havu voĉon. La ironio de tio estas evidenta.

Jonathan COOPER
korespondanto de MONATO en Aŭstralio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jonathan Cooper el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09