Moderna vivoKOREIOMalaperintaj bebojLa tuta lando estis ŝokita en junio de 2023, kiam la polico anoncis, ke ĝi trovis du bebajn kadavrojn en la frostujo de urba apartamento. Laŭ la raporto la beboj estis mortigitaj de sia propra patrino tuj post la naskiĝoj antaŭ kvar kaj kvin jaroj respektive, kaj la kadavroj envolvitaj en plasta sako estis kaŝitaj en la frostigilo. La patrino en siaj 30aj jaroj estas arestita kaj akuzita pro infanmurdo. La polico klarigis, ke la patrino kaj ŝia edzo jam havis tri infanojn, kiam ŝi denove gravediĝis, kaj ke ŝi murdis la novnaskitojn pro timo pri la financaj malfacilaĵoj. La geedzoj ne perlaboras sufiĉe da mono kiel pertelefonaj konsilistoj, pro kio pliaj infanoj iĝus superŝarĝo en la vivtenado de la familio. EsploradoLa incidento publikiĝis rezulte de esplorado fare de la ministrejo pri sano kaj bonfarto, kiu malkovris preskaŭ 12 000 aferojn okazintajn inter 2010 kaj 2023, en kiuj registriĝis la koncerna provizora numero por novnaskito, sed ne konstateblis la registronumero de loĝanto. Kiam bebo naskiĝas en hospitalo, la provizora numero estas donita al ĝi cele al vakcinado, sed post la registriĝo en loka registara instanco la provizoran numeron anstataŭas la registronumero. Se la gepatroj ne registras la naskiĝon de sia infano, ne aperas registronumero, kaj la provizora plu restas en la sistemo. Post la incidento sinsekvis raportoj pri mortintaj beboj, kies kadavroj troviĝis en lokoj, kie ili ne devus troviĝi, kiel en rubujoj, ĉe riverbordoj aŭ sur montetoj. Ĝis oktobro estis ĉirkaŭ 2000 okazoj priesploritaj de lokaj registaroj kaj de la polico – laŭ la peto de la ministrejo pri sano kaj bonfarto – kie 283 infanoj troviĝis mortintaj lige kun krimo aŭ malsano. Specife, en la 27 aferoj priesploritaj de la polico krimo estis implicita en la morto de sep beboj. Ĉar la esplorado de la plejmulto de la okazoj ankoraŭ ne komenciĝis, antaŭvideble la nombro de mortigitaj infanoj draste pligrandiĝos. Naskiĝoj ekster kuracista atentoSed ankaŭ estas beboj, kiuj ne estas naskitaj en hospitalo kaj tial ne havas la provizoran numeron por novnaskito. Iuj virinoj, precipe adoleskaj aŭ eksteredzecaj, mem naskas bebon sen obstetrika asistado pro timo, ke ilia gravedeco estus malkaŝita al aliaj. Se ili elektas ne varti sian bebon, malfeliĉaj konsekvencoj povas rezulti. La nombro de tiaj okazoj eĉ ne estas inkluzivita en la supre menciita statistiko. En la pasinta oktobro la polico arestis virinon en la aĝo de 40aj jaroj, kiu naskis bebon en hotelĉambro kaj forĵetis ĝin eksteren. Ŝi volvis la bebon per littuko kaj metis ĝin en paperan sakon. Laŭdire ŝi esperis, ke iu trovos la bebon kaj vartos ĝin. Pasanto tamen malkovris post kvin tagoj la bebon jam mortintan. Plibonigo de sistemojLa ministrejo pri sano kaj bonfarto deklaris, ke la registaro enkondukos du novajn sistemojn por preventi tristajn incidentojn kiel fordono aŭ murdo de beboj. Unu estas naskinforma sistemo, laŭ kiu medicinaj institucioj kiel hospitaloj deve raportu la informojn pri novnaskitoj al la nacia sanasekura servo, kaj lokaj registaroj siavice registru la naskiĝon, tiel ke neniu bebo estu for de la registro. La alia estas naskprotekta sistemo, kiu helpas gravedajn virinojn en krizo por anonime naski bebon sekure en hospitalo. Oni antaŭanoncis, ke la leĝoj koncerne ambaŭ sistemojn ekvalidos en la venonta julio.
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|