Moderna vivoSPORTOKenjo gajnas duoble en la plej malnova maratono de EŭropoLa internacia pacmaratono en la kultur-historia slovaka urbo Košice estas la plej malnova en Eŭropo. Ĝi okazas ĉiam la unuan dimanĉon de oktobro. La unuan oni planis antaŭ precize 100 jaroj. La maratonon de 2023 partoprenis 16 831 kurantoj el 59 landoj. La kenjano Cherop Philemon Rono venkis kun rekorda tempo de 2 horoj, 6 minutoj kaj 55 sekundoj. Li ricevis premion de 20 000 eŭroj. En la grupo de virinoj venkis lia samlandanino, Jackline Cherono, kun tempo de 2 horoj, 24 minutoj kaj 43 sekundoj. Aliaj erojDum la maratono okazas ankaŭ duonmaratono, konkursoj por handikapuloj ktp. Unu el la eroj de la pacmaratono estis la stafetkuradoj, kaj kvaropo de olimpiaj ĉampionoj troviĝis inter tiuj, kiuj plej multe vekis la intereson kaj atenton de la slovaka publiko. Robert Korzeniowski (pola marŝanto, plurfoja ĉampiono en olimpiaj ludoj kaj eŭropaj konkursoj), Gabriella Szabó (rumania hungardevena kuristino, olimpia ĉampiono en Sidnejo), Martin Koukal (ĉeĥo, mondĉampiono en 50-kilometra skikurado) kaj Anastasija Vladimirovna Kuzmina (rusdevena slovaka biatlonistino, monda ĉampiono kaj olimpia ĉampiono tri fojojn) atingis la duan lokon. La plej granda rekordulo en la historio de la internacia pacmaratono estas la hungaro József Galambos, kiu venkis en Košice kvar fojojn: en 1927, 1928, 1932 kaj 1933. Sekvas la kenjano Reuben Kerio kun tri venkoj (2017, 2021, 2022). Oni devas rimarki, ke afrikaj kuristoj daŭre venkas en la pacmaratonoj ekde 2005, escepte de la pandemia jaro 2020.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|