Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Nova romano pri nia historio

Antaŭ ni estas nova, lukse eldonita romano de Mikaelo Bronŝtejn. Kiel en du el la antaŭaj romanoj – Dek tagoj de kapitano Postnikov kaj Mi stelojn jungis al revado – temas pri reala historio de la rusia kaj sovetia movado, surbaze de la vivoj de realaj personoj kun ilustro per dokumentoj. Iam la fama rusa aŭtoro de historiaj romanoj Jurij Tinjanov diris: „Kie finiĝas la dokumento, tie mi komencas.” Bronŝtejn, male, enplektas dokumentojn jam en la teksaĵon de sia verko: li kombinas la dokumentojn kun necesaj aldonoj de sia fantazio, kiu estas necesa suplemento por kompreni la tempon kaj epokon. Kaj rezultas beletraĵo, kiu bildigas la epokon ne malpli precize ol pure scienca esploro sed estas multe pli komprenebla kaj, pli grave, arte valora.

En la nova romano temas pri historio de la sovetia Esperanto-movado dum ĝia tuta ekzistoperiodo pere de biografio de unu el ĝiaj elstaraj agantoj, Semjon Naumoviĉ Podkaminer, kiu estis arda esperantisto dum pli ol 60 jaroj de sia longa vivo (1901–1982) kaj estis inter la organizintoj de SEU en 1921 kaj ankaŭ de ASE en 1979. Li estis partoprenanto de ĉiuj plej gravaj eventoj de la movado dum tiu tempo, kaj lia sorto estis dense interplektita kun ĝi. Bronŝtejn mem persone bone konis la protagoniston, kaj rememoroj de iliaj konversacioj fariĝis, ŝajne, la ĉefa bazo por la strukturo de la romano. Nu, ankaŭ rememoroj de la nepino de Podkaminer, lia arkivo kaj koncernaj dokumentoj el diversaj periodoj.

Ne pri ĉio li deziris rakonti

Semjon Podkaminer estis persono tre multflanka, kompleksa kaj eĉ ofte kontraŭdira. Tute ne ĉion pri lia vivo eblas scii precize: ne pri ĉio el ĝi li deziris rakonti; tute ne pri ĉio konserviĝis dokumentoj – supozeble, multo ne troveblas eĉ en la plej sekretaj arkivoj. Tial la tasko de la aŭtoro rakonti kohere la biografion de tia persono estas aparte malfacila: ja plenigi la lakunojn en la biografio tie, kie ili nepre renkontiĝas, kaj sen kio ĝi ŝajnus malkohera, tiel ke la rezulto estas plene fidinda, estas tasko nur por granda majstro. Kaj, laŭ mia opinio, tiu tasko estas plenumita. Ni vidas personon kun elstara intelekto, kiu kapablis lerte elturniĝi en la plej malfacilaj vivsituacioj, kaj kies vivo estis plene dediĉita al la servo de du idealoj: komunismo kaj la Lingvo Internacia.

Tre grandan parton de la libro la aŭtoro dediĉas al la lasta periodo de la vivo de sia heroo: la periodo, kiun li mem bone memoras aŭ konas el freŝaj rememoroj de pli aĝaj kamaradoj. Kaj pli: la tuta libro plenas je diversspecaj dokumentoj. Tio estis epoko de renoviĝo de la movado, kaj la batalo por Esperanto, ĝia agnosko fare de la „instancoj”, ŝajnis tre grava tasko. Iuj el la priskribataj aferoj en la libro nun ŝajnas naivaj, iuj por nunaj junuloj (kaj mezaĝuloj!) eĉ nekompreneblaj kaj sensencaj, sed ja tio estis la tiama vivo, kaj la realaj rezultoj estis vere signifaj. La movado, kiel ni nun vidas, floris, kaj Esperanto poiome disvastiĝis tra la lando. En tiuj streboj la homoj sentis sian agadon signifa, kaj tial la movado fariĝis tia ne nur laŭvorte. Bronŝtejn sukcesis transdoni tiun junan etoson de la epoko, kaj tio estas ja vera sukceso.

Iom pesimismaj ŝajnas la finaj paĝoj de la romano, kiam la aŭtoro parolas kun la „spirito” de sia heroo. Ja la nuna spirita stato de la lando, socio kaj movado nepre seniluziigus lin, kaj apenaŭ li akceptus anime la nunan staton – pro tio, ke nun ne estas konkretaj celoj antaŭ la homoj, ankaŭ ĉe esperantistoj ... Kiagrade la aŭtoro mem akceptas tion, ne klaras, sed, verŝajne, iagrade, jes – ja aliokaze li ne elektus por portreti la historion de la movado ĝuste tiun ĉi heroon.

Konklude, do, ni havas novan majstroverkon de Bronŝtejn, kaj ĉiu, kiu eĉ nur iomete interesiĝas pri la movada historio kaj ŝatas bonan beletron, nepre devas tiun ĉi libron tralegi.

Nikolao GUDSKOV
Mikaelo Bronŝtejn: Simeono. Abunde dokumentitaj fantazioj pri unu esperantista vivo. Eld. Impeto, Kaŭno-Moskvo-Tiĥvin, 2022. 456 paĝoj. ISBN 978-5-161-0320-7.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2023, numero 04, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-02