LibrojNaciaj lingvoj kiel planlingvojKutime fakuloj pri lingvoj (lingvistoj, filologoj) malestime rilatas al Esperanto kaj ĝenerale al planlingvoj; malgranda kvanto da profesiaj interlingvistoj ne multon ŝanĝas tiurilate. Tio, cetere, influas la socion: kiam oni aŭdas de eminentuloj esprimojn kiel „Esperanto ne estas lingvo”, aŭ „sensignifa laboratoria eksperimento”, formiĝas fona malfavora rilato al la problemo ĝenerale. Tial, apero el la „plumo” de fama lingvisto de libro, kiu ne faras distingon inter lingvoj „naturaj” kaj „artefaritaj”, sed konsideras la formiĝon de evoluigitaj lingvoj kiel rezulton de lingva planado, estas senkonteste grava afero. Tia estas la libro de la fama germana japanologo kaj sociolingvisto Florian Coulmas, Gardantoj de lingvo: dudek voĉoj tra la historio. La traduko de la angla originalo al Esperanto farita de Jan Sandel estas, sendube, grava kontribuo al nia internacilingva kulturo, donante grandan materialon por esplorado, citado, meditado kaj evoluigo de planlingvistikaj ideoj. La libro rakontas en kronologia ordo pri la kreintoj kaj normigintoj de diversaj literaturaj lingvoj, ilia adaptado al certaj bezonoj de la uzantoj ktp. La 20 protagonistoj elektitaj de la aŭtoro estas teologoj, poetoj, filologoj, reĝoj, ĉefministroj, ŝtatprezidantoj – sed ili ĉiuj interesiĝis pro diversaj kialoj pri la plibonigo de lingvoj (ne nepre siaj denaskaj!) kaj multon sukcesis tiukampe. Ni saltas de epoko al epoko, de kulturo al kulturo, de kontinento al kontinento, kaj vidas, kiel tiuj tute diversaj homoj okupiĝis pri lingvoplanado, kaj kiel ili (fojfoje ne tuj) atingis siajn celojn. Inter ili troviĝas ankaŭ nia Majstro Zamenhof, kiu estas konsiderata kiel unu el la egalrajtaj fakuloj sur tiu tereno! Lingvokreado kiel politikoKio tre gravas, kiam ni esploras la biografiojn kaj agadojn de tiuj lingvoreformuloj, ni ĉiam vidas certan politikan celon kaj koncernan ideologion, kiu puŝas ĉiun konkretan personon al la celo. Do, lingva planado estas nepra rimedo de politiko: ne hazarde inter la protagonistoj de la libro tiom abundas profesiaj politikistoj. La aŭtoro mem, klasante la agaddirektojn de la lingvoreformistoj, trovas kvin kontrastajn parojn de streboj en ilia kreado: konservado – modernigo, unikeco – universaleco, plureco – unueco, liberigo – dominado, egalrajteco – elitismo. Certe tiuj dek elementoj en ilia laboro en diversaj kombinoj ludas certan rolon, sed mi vidas kiel plej gravajn la malsamajn politikajn ideologiojn, kiuj stimulis iliajn laborojn. Mi donos ekzemplojn el la libro. IdeologiojImperiismajn ideologiojn reprezentas Alkvino el Jorko (ĉirkaŭ 735–804), kiu strebis normigi la latinan lingvon por la bezonoj de la imperio de Karolo la Granda; Sibavejhi (ĉirkaŭ 760–796), kiu normigis la araban lingvon por plifaciligi ĝian uzadon kiel oficiala lingvo en la Abasida Kaliflando; Antonio de Nebrija (1444–1522), kiu priskribis kaj normigis la hispanan lingvon cele al ĝia instruado en la nove konkeritaj landoj; ... Plej multe renkonteblas, kompreneble, la stimuloj de naciismaj ideologioj: nove kreata, aŭ sur nova bazo establiĝanta nacio ja bezonas unuecan stabilan lingvon. Inter ties adeptoj ni vidas tiajn homojn kiel Dante Alighieri (1265–1321), kiu faris sintezon de italaj dialektoj por krei unuecan literaturan dialekton por iam unuecigi Italion; Adamantios Korais (1748–1833), kiu okupiĝis pri purigo de la novgreka de diversaj almiksaĵoj (ĉefe turkismoj) pruntitaj dum la politika mallibero de Grekio; Ueda Kazutoshi (1867–1937), kiu transformis la japanan lingvon en plenvaloran nacian lingvon; Eliezer Ben-Jehuda (1858–1922), kiu sukcesis transformi la antikvan kultlingvon en florantan nacian lingvon plene funkcian por ĉiu aspekto de la moderna vivo; Mustafa Kemal Atatürk (1881–1938), kiu stimulis skribsisteman, ortografian kaj leksikan reformon, kiu draste ŝanĝis la karakteron de la turka lingvo; kaj multajn aliajn, kiel la kardinalo Richelieu, iniciatinto de la Franca Akademio, kaj Katerina la Granda, kiu fondis la Rusian Akademion. Apartan lokon okupas la reĝo de Koreio, Seĝong la Granda (1397–1450), kies skribsistema reformo, La ĝustaj sonoj instruendaj al la popolo, havis pure klerigan celon, la strebon forigi elitismon de edukado. Ankaŭ internaciismaj ideologioj ĉeestas inter la prezentitaj „lingvogardantoj”, sed ili estas duspecaj. Ekzemple, Lenino (1870–1924) kaj papo Paŭlo la 6a (1897–1978) strebis egalrajtigi ĉiujn lingvojn – la unua ĝenerale, la dua en eklezia praktiko – sed Zamenhof kaj la prezidanto de Senegalo Léopold Sédar Senghor (1906–2001) proponis la uzadon de komuna lingvo por plurlingva mondo aŭ regiono (Senghor sukcesis konservi la statuson de la franca lingvo en la eksaj franciaj kolonioj en Afriko). Ĉion estas treege interese legi; mi supozas, ke eĉ la plej kleraj lingvistoj ne scias ĉion, kio troviĝas en la libro. Kompreneble ĝi ne estas elĉerpa: ja mi volonte vidus en ĝi eseojn pri Geoffrey Chaucer, Martin Luther, Vuk Karadžić kun Ljudevit Gaj, Ivar Aasen kaj multaj aliaj, kiuj havas ne malpli da „lingvogardaj” meritoj ol la personoj pritraktitaj en la libro. Nu, la grandeco de la libro estas limigita (466 paĝoj estas jam multo), kaj eble iu daŭrigos la laboron. Sed ni ja devas danki al la aŭtoro kaj la tradukinto pro la eblo legi ĉi tiun valoregan libron. Nikolao GUDSKOV
Florian Coulmas: Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio. El la angla tradukis Jan P. Sandel. Eld. Mondial, 2021. 464 paĝoj. ISBN 978-1-59569-423-2.Por mendi, iru al
la Retbutiko.
|
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-18 |