LingvoPERDITAJ PLANLINGVOJLa latina sen fleksioKvankam oni povus pensi, ke la latina estas delonge mortinta (minimume kiel iuloke efektive parolata lingvo), ekzistas iom pli moderna kaj preskaŭ nekonata formo de tiu antikva lingvo, ege pli simpla kaj taŭga ne nur por lingvistikaj celoj, sed ankaŭ por baza ĉiutaga komunikado. Ĉefe inter parolantoj de latinidaj lingvoj eble indus remalkovri iomete latino sine flexione (la latinan sen fleksio), nomo nuntempe konata nur al homoj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko. Ĉi tiun „artefaritan” lingvon bazitan sur la klasika latina konceptis Giuseppe Peano [ĝuzepe peano], ne klasika filologo (kiel oni povus supozi) sed ... itala matematikisto el la 19a jarcento, fariĝinta konata dum sia vivo pro diversaj kontribuoj al la matematika logiko kaj al la tiel nomata ar-teorio (ankaŭ konata kiel aro-teorio). Sed kial matematikisto elektis krei lingvon bazitan sur la antikva latina? La respondo al tiu demando troviĝas en la vizio de Peano, konvinkita pri la neceso de internacia helpa lingvo, kiu simpligu la komunikadon inter sciencistoj el diversaj partoj de la mondo. La antikva latina, kun siaj kompleksaj deklinacioj kaj verbfleksioj, ja estis liaopinie barilo al universala interkompreno, kaj la italo celis solvi tiun problemon. Substantivoj neŝanĝajUnu el la plej karakterizaj trajtoj de latino sine flexione estas la manko de kompleksaj deklinacioj kaj verbfleksioj. En ĉi tiu plisimpligita formo de la latina substantivoj restas senŝanĝaj, kaj verboj reduktiĝas al simplaj formoj en estinteco, estanteco kaj estonteco, sendepende de la persono aŭ de la nombro de la subjekto. La sintakso de la latina tiel fariĝas pli facila kaj intuicia, kio igas la lingvon de Peano taŭga por pli da homoj kun baza kono de la klasika latina, kaj ne nepre kleruloj. Latino sine flexione povas esti konsiderata kiel artefarita lingvo baziĝanta tamen sur la klasika latina. Veras, ke ĝi ne estas natura lingvo parolata de denaskuloj en komunumo, sed ĝi estas kreita por specifaj celoj. Giuseppe Peano, la kreinto de latino sine flexione, ne estis klasikisto, sed evoluigis la latinan sen fleksio por solvi tion, kio estis liaopinie grava praktika defio en la kampo de scienc-komunikado. Li ofte rimarkis, fakte, malmulte da klareco kaj precizeco en la komunikado okazanta inter sciencistoj el diversaj nacioj, kiuj ne havas komunan lingvan ilon. Pro la fakto, ke multa scienca terminologio estis en la latina, li provis simpligi la klasikan formon de la lingvo, tiel ke ĝi estu pli alirebla por internaciaj uzantoj. Li do forigis multajn gramatikajn komplikaĵojn kaj verbajn fleksiojn, kreante lingvon pli taŭgan por la sciencista celo. Ekzemploj kaj literaturoJen, por scivolaj gelegantoj, kelkaj ekzemploj pri senfleksia latino: Hic es domo (Tie ĉi estas domo), Puellas in horto joca (Knabinoj ludas en ĝardeno), Libro es sur mensa (La libro estas sur la tablo), Homines habe amicos (Homoj havas amikojn), Luna luce nocte (La luno brilas nokte), Puera bibe aqua (La knabino trinkas akvon), Nautas navega sur mar (La maristoj navigas sur la maro), Ventus flue foras (La vento blovas ekstere), Pueros in schola discute (La knaboj en lernejo lernas), Terra orbita circum sole face (La tero orbitas ĉirkaŭ la suno). Ĝenerale temas pri lingvo ne nur akademia aŭ taŭga por scienco, sed utiligebla eĉ en pli simplaj kaj ĉiutagaj komunikaj situacioj. Kelkfoje oni povas demandi sin, ĉu vere bezonatas traduko. Kaŭze de la latina deveno de multaj vortoj en Esperanto, ne maloftas renkonti frazojn, kiuj ŝajnas skribitaj en speco de esperanta dialekto, ĉu ne vere? Sufiĉe simila estas ankaŭ la riĉeco kaj fleksebleco de la du planlingvoj. Malsame ol Esperanto, tamen, la latina sen fleksio tute ne havas ampleksan literaturon aŭ akademiajn verkojn, sed ekzistas iom da rimarkindaj laboroj verkitaj en tiu simpligita latinlingvo. Menciendas, ke la kvanto de haveblaj tekstoj en nia posedo estas tre limigita, kaj ili ĉefe fokusiĝas al sciencaj kaj matematikaj temoj. La ĉefa referenc-verko estas sendube De Latino Sine Flexione (aperinta en 1903) fare de Giuseppe Peano (originala bazverko de Giuseppe Peano, kiu enkondukis kaj klarigis la ideon pri iu simpligita latina sen fleksio). Krome li verkis aliajn sciencajn artikolojn en la latina sen fleksio, uzante tiun lingvon por prezentado de matematikaj kaj sciencaj ideoj. La samon faris kelkaj posteaj matematikistoj kaj logikistoj, kiuj ankaŭ skribis verkojn en tiu lingvo, precipe por diskuto de temoj rilataj al matematiko kaj logiko. Sed ĉio ĉi preskaŭ tute perdiĝis. Malaperinta planlingvoNaturaj kaj nenaturaj lingvoj simile malaperas, kaj tio estis la destino ankaŭ de planlingvo kiel latino sine flexione: ĝi estas apenaŭ konata ekster fakaj interlingvistikaj rondoj. Pri ĝi ĉefe okupas sin homoj interesataj de la historio de planlingvoj. La praktika uzo de tiu lingvo estas kvazaŭ neekzistanta, ĉu en la ĉiutaga komunikado, ĉu en profesiaj medioj. Latino sine flexione cetere ekis kadre de provo plifaciligi la laboron kaj kunlaboron de sciencistoj el diversaj landoj, kaj ĝi pruvis kelkan praktikan utilon preskaŭ nur en tiu kunteksto, antaŭ ol oni trovis aliajn solvojn (kiel la uzon de la franca aŭ de la angla, kio en la lastaj jardekoj estis plej kutima por tiaj celoj). Ĝi neniam atingis eĉ etete la statuson de internacia lingvo kaj pro tio hodiaŭ estas konsiderenda malmulto pli ol nura lingva kaj historia kuriozaĵo. Sen moderna kaj serioza klopodo igi ĝin renaskiĝi, almenaŭ en latinidlingvanaj rondoj, kio ja estas malverŝajna, la latina sen fleksio restos malaperinta planlingvo kun ĉefe akademia kaj historia intereso. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|