LingvoLINGVOSCIENCO SIMPLIGITANoam Chomsky: imagita babilado kun la granda usona lingvistoMONATO: Profesoro Chomsky, ni aprezas vin multe, kaj hodiaŭ ni ŝatas imagi finfine havi la altvaloran ŝancon diskuti kun vi rilate al la teorio pri la genera gramatiko, kiu igis vin tutmonde konata kaj priparolata en la lastaj jardekoj. Nu, ĉu vi povas helpi niajn (ofte nefakajn) gelegantojn kompreni ĝin per kiel eble plej simplaj vortoj kaj klaraj ekzemploj? CHOMSKY: Kompreneble kaj plezure! La genera gramatiko estas lingvoscienca teorio, kiun mi klopodos rakonti al vi, junuloj kaj maljunuloj. Imagu lingvon kiel specon de konstruludo. Jen: la genera gramatiko estas la maniero, kiel oni aranĝas ties diversajn malgrandajn partojn por krei senc-havajn frazojn. MONATO: Bonege! Kaj kiel la konstruludo funkcias precize? CHOMSKY: Nu, la genera gramatiko naskiĝas de la ideo, ke frazoj en lingvoj povas esti kreitaj per la alpreno kaj apliko de precizaj reguloj. Imagu, ke vi havas multajn erojn de Lego-konstruludo, kie ĉiu el ili havas apartan, specifan formon. La reguloj de la genera gramatiko montras al ni, kiel ni povas kunmeti tiujn konstruludojn per precizaj manieroj, tiel ke ekaperos gramatike ĝustaj frazoj. Ni prenu kiel ekzemplon la anglan. Ni havas pecojn kun la vortoj „play”, „I”, „soccer”, „with”, „like”, „to”, „friends”, „my”. La reguloj de la genera gramatiko diras al ni, kiel ni rajtas kunigi tiujn vortojn laŭ specifaj manieroj. Ekzemple, „I like to play soccer with my friends” estas ĝusta frazo, dum „Friends to soccer with play I like my” ne havas sencon kaj eraras, ĉar ĝi ne sekvas la regulojn. MONATO: Do la genera gramatiko helpas nin kompreni, kiel konstrui ĝustajn frazojn en iu lingvo? CHOMSKY: Jes ja! Temas pri nevidebla gvidilo, kiu konstruigas al ni frazojn sen gramatikaj eraroj. Tio estas tre utila por kompreni, kiamaniere funkcias lingvo kaj kiamaniere ni povas komuniki efike. MONATO: Kiel tiu ĉi teorio aplikeblas al komprenado de lingvoj kaj de la homa menso? CHOMSKY: La genera gramatiko igas kompreni, kiel la homa menso produktas kaj perceptas la aferon, kiun ni nomas lingvo. La menso havas ian „naturan gramatikon”, kiu ebligas lerni novajn lingvojn kaj krei frazojn, kiujn ni povas taksi centelcente ĝustaj, kvankam plejofte ni neniam antaŭe aŭdis ilin. Tio ĉi signifas, ke iel ni havas specon de interna aparato, kiu helpas nin paroli kaj kompreni lingvaĵon. MONATO: Dankon pro tiu ĉi klara kaj alirebla klarigo pri la genera gramatiko. Nun ni havas bazon por bona kompreno pri tio, kio estas la genera gramatiko. Ĉu vi povas klarigi al nia legantaro, kial tiu ĉi via teorio estas konsiderata tiel grava en lingvistiko kaj por la kompreno de la homa menso? CHOMSKY: Absolute, tio estas tre interesa temo. La genera gramatiko estis fundamenta paŝo antaŭen en la lingvoscienco kaj psikolingvistiko. Ĝi estas rimarkinda pro pluraj kialoj. Unue, la genera gramatiko montris kaj pruvis, ke lingvoj ne estas simpla hazarda aro da vortoj, sed sekvas male precizajn kaj kompleksajn regulojn. Tiuj ĉi reguloj estas universalaj. Alivorte homoj kunhavas komunan gramatikan bazon en ĉiuj teraj lingvoj, malgraŭ la grandaj unuavidaj diferencoj inter ili. Tiu malkovro ebligis la sciencan esploron de lingvoj kaj helpis la esploristojn identigi komunajn trajtojn inter ili. Krome, mia teorio klarigis, ke la homa menso posedas „kunnaskitan gramatikon”. Tio signifas, ke ni havas iun biologian, naturan emon lerni lingvojn kaj krei kompleksajn frazojn, rekonante ilin kiel tute ĝustajn, eĉ se ni neniam antaŭe legis aŭ aŭdis ilin ie. Tiu ideo revoluciis la komprenon pri la homa menso, malfermante novajn pordojn en la psikologio kaj kogna neŭroscienco. La genera gramatiko kontribuis ankaŭ al la evoluigo de komputilaj lingvoj kaj artefarita intelekto, kie gramatikaj reguloj estas tre gravaj por la prilaboro de naturaj lingvoj kaj aŭtomata traduko. Resume, tiu ĉi teorio ebligis al ni pli bone kompreni ne nur la strukturon de lingvoj, sed eĉ la naturon mem de la homa menso, kaj ĝi havis notindan influon en multaj sciencaj fakoj, ekde lingvistiko ĝis psikologio kaj informadiko. MONATO: Dankon, profesoro Chomsky, pro tiu ĉi faka kaj samtempe alirebla klarigo [parto de serio, nun komenciĝanta, de imagitaj intervjuoj pri interesaj simpligitaj temoj de lingvoscienco], esperante, ke baldaŭ ni vere sukcesos renkonti vin vidalvide.
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio, Grekio kaj Kipro
Roberto PIGRO estas instruisto, lingvisto kaj redaktoro de la lingva rubriko.
|