MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Turismo

KULTURA HEREDAĴO

Feliks-arkivejo

En eŭropaj havenoj ofte troviĝas staploj, kiuj nun, en la tempo de konteneroj, perdas sian funkcion. Ofte temas pri arkitekturaj perloj, kiuj indas konservadon. Sed doni novan destinon ĉiufoje estas defio. En Antverpeno „Feliks-arkivejo” estas bela ekzemplo de sukcesa projekto.

En 1858 arkitekto Felix Pauwels ricevis la taskon projekti novan staplon apud la Vilhelmo-doko, la duan en la antverpena haveno, por stoki tie nepakitajn varojn. Ĝi ne servis longe pro kompleta detruo sekve de incendio.

En 1863 oni komencis la rekonstruon. Sed pro la incendio oni adaptis la strukturon kaj ĉi-foje aldonis tegitan straton en la mezo por savi almenaŭ duonon de ĝia enhavo okaze de brulego. Tiel estiĝis sesetaĝa novklasikisma domo. La strato en la mezo havigis la eblon enveturi per ĉaroj kaj malŝarĝi ilin. En tiu strato estis necesaj ekipaĵoj por levi la kargojn ĝis la etaĝoj.

Evidente necesis fortika strukturo: oni uzis 1500 gisitajn kolonojn, kiuj subtenis dikegajn trabojn. Ĉirkaŭ la kolonoj oni aldonis kroman tavolon ne tute kompletan. La fendo, kiu tiel estiĝis, permesis vertikale fiksi tabulojn por krei fakojn kaj adapti laŭbezone la spacon por nepakitaj varoj.

La staplo servis ĝis 1975 sub la nomo Felixpakhuis (Felikso-pakaĵdomo).

Nova destino, grandaj adaptoj

Por eviti malkonstruon de tiu belega arkitekturaĵo, en 1976 oni deklaris ĝin protektita monumento. Tio signifas, ke ne eblas fari adaptojn de la origina ekstera aspekto. Tamen en 2006 oni decidis, ke ĝi iĝu arkivejo de la urbo Antverpeno. Arkivejo postulas maksimuman garantion kontraŭ incendio, fortikan strukturon por konservi tunojn da dokumentoj, konstantajn temperaturon, humidecon kaj konsulteblon por la publiko.

Unue oni instalis ferajn hirundvostajn profilojn sub la planko por garantii, ke eventuala fajro ne povu disvastiĝi al alia etaĝo. Tiel la plankoj iom altiĝis rilate al la feraj kolonoj, kaj tie ankaŭ necesis adaptoj. Oni pritraktis la trabojn kaj plankojn kontraŭ incendio. Por enigi varojn, la domo havis senfenestrajn aperturojn, kiujn oni nepre ne devas ŝanĝi pro la protektaj leĝoj. Por solvi tion oni tie gluis izolajn vitrojn interne de la fasado. Sed por vere ŝirmi la paperajn dokumentojn oni interne instalis 18 betonajn kontenerojn kun bretaroj, kie la temperaturo kaj humideco restos konstantaj eĉ longtempe, se iam okazos longdaŭra elektro-paneo. Tiel oni kreis 38 kilometrojn da arkiveblo. La dokumentojn oni konservas en acidrezistaj dokumentujoj. Plurajn ujojn oni metas en normformatajn acidrezistajn skatolojn.

Rimarkinde estas, ke la plej malnovaj dokumentoj, kiel pergameno kaj ledo, plej bone rezistas. Precipe la grizaj paperspecoj kaj la recikligita papero malplej kontraŭstaras al la tempo. Post 10 jaroj la skatoloj perdas sian acidrezistan kapablon kaj bezonas anstataŭigon. Por maksimume uzi la spacon oni aldone disponas pri granda serio de nenorm-skatoloj por plenigi spacon, kie la normskatoloj ne konvenas. Diference de biblioteko oni ordigas dokumentojn ne laŭ temo, sed kronologie: laŭ la dato de ilia alveno en la arkivejo. Tio postulas tre precizan sistemon de registrado. Inter la bretoj sur la planko tie kaj tie ĉi troviĝas insektokaptiloj. Tiujn oni regule kontrolas precipe pri la specio lepismo. En la nacia lingvo oni nomas ĝin „paperfiŝeto”. Ĝia ekzisto estas alarma, kaj tiaokaze necesas uzi insekto-ekstermilon.

La publiko povas libere konsulti la registraĵojn kaj ekzameni iujn dokumentojn. Serĉi la petitajn dokumentojn rajtas nur oficistoj, kiuj alportas ilin al konsultejo en la sesa etaĝo. Tie oni povas fari kopiojn.

Nuntempe la nombro de paperaj arkivaĵoj malpli rapide kreskas, ĉar depost 2007 oni akceptas ciferecajn dokumentojn. La arkiva administrejo eĉ instalis skanejon kaj iom post iom bitigas siajn konservaĵojn.

La tera, unua kaj sesa etaĝoj estas alireblaj por la publiko. La teretaĝo estas oficejo kaj akceptejo. La unua servas por ekspozicioj kaj aliaj informaj iniciatoj. La sesa precipe por konsultado de arkivaĵoj. Sed ĉiujn ciferecajn dokumentojn oni rete povas konsulti ĉie ajn per komputilo.

Esperanto-arkivo

Danke al iniciato de Cyreen Knockaert la respondeca instanco akceptis ankaŭ konservi arkivojn de la loka Esperanto-grupo kaj de Flandra Esperanto-Ligo, ĉar ili havas sidejon en Antverpeno. Tiel ili konserviĝas en optimumaj cirkonstancoj kaj facile konsulteblas. Aldone Cyreen ankaŭ sukcesis realigi kontrakton kun la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience en Antverpeno, kie oni registras kaj konservas i.a. ĉiujn revuojn kaj publikaĵojn de Flandra Esperanto-Ligo, kaj ankaŭ grandan librokolekton de la iama fondaĵo Vanbiervliet.

Ni povas konkludi, ke la Feliks-arkivejo estas modele sukcesinta projekto pri kombino de du specoj de kulturaj heredaĵoj en unu domo.

ivdu
Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09