MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

RAKONTETO

Trezorĉasistoj

Kiam mi estis infano, mi kaj mia kuzino pasigis ĉiun someran paŭzon kun mia avino. Ni legis multajn librojn pri trezorĉasado, mi ĉiam revis, ke mi la unua trovos trezoron.

Tiam iun someron okazis interesa afero: ni trovis skatolon. La skatolo estis plena je malnova mono. Ni estis tre feliĉaj, ke ni trovis ĝin kaj ni iris por montri al nia avino. Nia avino diris al ni, ke la monon havis ŝia patrino. Estis tute senvalora hungara mono, kiu ne plu ekzistas.

Sed la skatolo estis tre kara memoraĵo por mia avino: ŝi ricevis ĝin de sia patro. Nia avino rakontis al ni la historion de la skatolo kaj ŝi diris, ke trezoro povas esti io ajn grava por ni, eĉ memoraĵo aŭ objekto. Poste ni ne plu serĉis trezoron. Ni ludis per la skatolo kaj ni eksciis multajn interesajn aferojn pri miaj geavoj kaj pri la skatolo.

Erika GODÓ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Erika Godó el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09