MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

ESEO

Pri kio temas la poemo Dek du de Blok?

La poemo Dek du de Aleksandr Blok estas la plej neordinara verko el liaj kreaĵoj, post kies finverkado li diris: „Hodiaŭ mi estas geniulo”. Kaj responde al la petoj de la aŭskultantaro reciti la poemon, li nur kunpremis siajn pugnojn kaj ŝajnigis sin nerimarkanta kaj neaŭdanta ĉi tiujn petojn. Fine de sia vivo Blok provis nuligi ĉi poemon, kiu kronis la grandan epokon de la rusa literaturo. Eble ĝi estas la plej bona poeziaĵo iam verkita en la rusa. En mia eseo mi provu klarigi, kial ĉi tiu verko estas la ĉefa en la kreado de A. Blok.

La poemon Dek du verkis la aŭtoro en 1918 dum tri tagoj. Kiel la poeto mem diris, li subiĝis al la inspiro. Oni povas dividi poetojn kaj verkistojn inter tiuj, kiuj kreas izolite de la socia realo, kaj tiuj, kiuj rimarkas kaj registras gravajn okazaĵojn de la epoko. A. Blok ĝuste apartenas al la dua speco de poetoj: li sorbis ĉion, kio okazadis ĉirkaŭe kaj ekscitis lin, kaj igis tion arta eldiraĵo.

Multaj konsentas, ke la eventoj de la poemo okazas en Sankt-Peterburgo dum la revoluciaj jaroj. Kompreneble la poemo priskribas ĉi jarojn, sed Sankt-Peterburgo neniam estas menciita en la verko, kaj efektive neniu ajn alia rusia urbo. Ĉiu legas ĉi tiun verkon siamaniere kaj imagas diversajn pejzaĝojn. Kiam mi legis la poemon, mi imagis la jenon: certe estas urba pejzaĝo, sed ĝi estas prezentita per ununura strato: krom ĝi nenio estas videbla. Nu, kiel en klasikismaj verkoj, en kiuj la loko de agado estas limigita al unu ĉambro. Unu afero estas certa: la agado okazas ie en Rusio.

Dek du ruĝgvardianoj marŝas laŭ ĉi tiu sennoma strato: dek du estis la nombro de kristanaj apostoloj. Ili simbolas la novan mondon, kiu anstataŭas la malnovan. Ĉi tiuj ruĝgvardianoj estas priskribitaj kiel krimuloj kaj senkompataj murdistoj, kiuj blinde faros ion ajn en la nomo de la ideo:



Kaj sen sankta nomo iras ili,

Ĉiuj dek du – bande,

Akceptante ĉion facile,

Nenion dubante ...

Ili portas pafilojn sur siaj dorsoj. A. Blok diras, ke estus bone pendigi karoan ason surdorse. Kaj la karoa aso estas simbolo de punlaboruloj. La malnovan mondon simbolas la personoj, kiujn renkontas survoje la ruĝgvardianoj. Ekzemple maljunulino, scivolanta por kio estas bezonata tia granda slogantuko kun la surskribo „Tutan potencon al Konstituanta Kongreso!” kaj kial tiom da materialo, el kiu eblus fari piedĉifonojn por bezonantoj, estas disipata por tiu senutila slogantuko? Estas ankaŭ burĝo, krianta pri la fino de la malnova mondo kaj sekvata de maljuna hundo, kiu kuntiris la voston. Estas Joĉjo, kiu komence estis ruĝgvardiano, sed poste transiris al la alia flanko, kaj kun li – Kanjo, stratulino. Tiu paro trafas patrolon: la ruĝgvardianoj provas mortigi Joĉjon, sed li forkuras de ili. Kaj Kanjo mortas: ŝi estas mortigita de la ruĝgvardiano Peĉjo, kiu iam enamiĝis al ŝi.

Jen ĉi tiu patrolo marŝas sen iaj ideo kaj intenco, preta je ĉiuj oferoj, dum Jesuo Kristo gvidos ĝian marŝon. Kaj malantaŭ ĉi tiu procesio staras malsata hundaĉo – simbolo de la malnova mondo:



La burĝo, kiel hund', malsata

Kaj muta staras sen respond',

Kaj kun vostaĉo subpremata

Post lia dors' malnova mond'.

La dek du „apostoloj” sekvas Kriston, kiu kondukas ilin al brila estonteco, por kiu oni povas eĉ fari ekscesojn:



En blankroza diadem' –

Antaŭ ili – Kristo mem.

La enhavo estas ekstreme simpla kaj senpretenda. Sed Aleksandr Blok estas simbolisto, do ĉiu okazaĵo kaj ĉiu persono estas plena de simboloj. Finfine la simboloj alkondukas al tio, ke la pozicio de la aŭtoro estas neklara: ĉu li estas flanke de la ruĝuloj aŭ flanke de la blankuloj?

Adeptoj de la revolucio kredis, ke ĉi tiu poemo laŭdas la revolucion, kvankam ili ne ŝatis, ke fine la ruĝgvardianoj estas gvidataj de Jesuo Kristo. Kontraŭuloj de la revolucio diris, ke la poemo rakontas pri la teruroj de la revolucio. Sed ni preterlasu provojn kompreni, je kies flanko estas la aŭtoro: nek la ruĝgvardianoj, nek la personoj de la malnova mondo vekas simpation. Kaj tiuj kaj aliaj elvokas nur negativajn impresojn.

Antaŭnelonge mi legis la memoraĵon de Irina Odojevceva Sur la bordoj de Neva. En ĝi la poetino skribas, ke post kiam Aleksandr Blok verkis la poemon Dek du, preskaŭ ĉiuj poetoj-samtempuloj deturnis sin de li: adeptoj kaj kontraŭuloj de la revolucio. Ĉiuj komprenis la verkon siamaniere. Sed unu afero estas certa: ĉi tiu poeziaĵo temas pri la fino de la malnova mondo. Ne estas mirinde, ke ĉi poemo estas la lasta grava verko en la kreado de A. Blok, kvankam Blok estas konata pro sia krea fekundeco ne nur kvalita, sed ankaŭ kvanta. Ĉi-rilate mi donu la faman citaĵon de V. Majakovskij: „El dek versaĵoj mi havas kvin bonajn, tri neŭtrajn kaj du malbonajn. Blok el dek versaĵoj havas ok malbonajn kaj du bonajn, sed tiajn bonajn ŝajne mi ne kapablas verki”. Estante dumviva pesimisto, Aleksandr Blok komprenis, ke la malnova mondo finiĝis. Sed li ne bedaŭris la finon de tiu malnova mondo, kiel oni povas vidi, legante lian artikolon Intelektularo kaj Revolucio. Sed samtempe li ne havis esperon pri la nova mondo.

Hodiaŭ mia impreso pri la poemo estas jena: ĝi estas verko, kiu ne donas kaj ne devas doni respondojn. Ĝi apenaŭ estas analizebla. Ĉi tiu verko estas plena de sonoj, bruoj, simboloj kaj signoj de la epoko, en kiu ĝi estas skribita. Ĝi estas la sola verko el tiuj, kiujn mi konas, en kiu sonregistraĵo ludas preskaŭ decidan rolon: la sonoj de la stratoj entenas eĉ pli da senco ol la enhavo de la poemo mem.

Nikita PIMENOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikita Pimenov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09