Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Cignokanto

Mi recenzis du antaŭajn aŭtobiografiajn librojn de Eddy Raats, kaj mi instigis miajn legantojn legi ilin, ne kiel gravajn literaturajn verkojn, sed kiel simplajn, honestajn, homajn rakontojn pri vivo, kiu certe ne estis ĉiutaga, ne estis simpla, ne estis laŭ facilaj ebenaj padoj. Grava karakterizo estas la honesteco, kun kiu Eddy priskribis ĉion kaj ne kaŝis hejmajn familiajn problemojn kaj travivaĵojn. Mi pensas, ke Eddy mokus min pro la titolo de mia recenzo, sed aliflanke ankaŭ kontentus, ĉar klasika muziko estis tre grava elemento en lia vivo.

Imaga filmo en klinika lito

Nun mi ricevis lian lastan libron. Eddy mortis la 12an de decembro 2020. Mi scias, ke li treege deziris daŭrigi la rakontadon de sia vivovojo, kaj ke li eĉ vokis samideanojn al sia lito, por ke ili surbendigu, aŭ notu, lian rakontadon. Du el niaj amikoj dediĉis multe da horoj al tiu tasko, kaj tiel estiĝis „La fenestro de Eddy Raats”. Kaj verki recenzon pri libro de homo antaŭ nelonge mortinta ŝajnas al mi teceremonio el freŝaj urtikofolietoj, kiuj daŭre pikas kaj piketas.

Li rakontas, kiel li vekiĝas en lito en hospitalo, kaj vidas tra la fenestro panoramon de sia ŝatata urbo Antverpeno, kie li la tutan vivon laboris kaj en kies proksimeco li ankaŭ loĝis. Li vidas la turon de la antverpena katedralo, li vidas la turon de la unua nubskrapulo de Eŭropo ... Intertempe la nuboj flugas pli alte, aŭ la turo ŝrumpis, ĉar neniu plu kuraĝus nomi ĝin nubskrapulo! Sed en tiu turo, en la turo, kiun li nomas „la kamparana turo”, laŭ ĝia popola flandra nomo, estis la unua laborejo de Eddy.

Profesia vivo

Post priskribo de la amata urbo, kaj de siaj unuaj laborspertoj – inter kiuj ankaŭ iu inundo! – li rakontas siajn spertojn kiel soldato, ĉar kiam li estis dudekjara ĉe ni ankoraŭ ekzistis la deva soldatservo. Parton de tiu servo li pasigis en Germanio. Lia soldatservo ne estis ĉiam glata, ĉar li iĝis viktimo de iu malsaneca superulo. Aliflanke estis ankaŭ treege belaj travivaĵoj, almenaŭ en Germanio.

Post la soldatservo li okupiĝis ankaŭ, iom hazarde, per helpado en antverpena kvartalo de malriĉuloj: li nomas ĝin „la paroĥo de mizero”. Estas tre instrue foje legi, kiel iu senkaŝe priskribas kaŝitan mizeron, kaj la manierojn, laŭ kiuj oni povas helpi. Plej ofte oni kaŝas aŭ ignoras, ke ankaŭ en niaj landoj iam estis (kaj estas!) mizero!

Svislando kaj Kubo

Fakte el sia vivo kiel knabeto en Svislando dum la dua mondmilito (legu „La longan vojaĝon”) Eddy infektiĝis de profunda pasio por la montaro, kaj li iĝis tre sperta montgrimpanto. Li ne kaŝas, ke tiu pasio havas ankaŭ danĝeran flankon, kaj li rakontas pri akcidento, el kiu li vere nur pene saviĝis. Sed aliflanke la akcidento kaŭzas, en fora eksterlando, iun neatenditan revidiĝon kun iama amikino ... kiu iĝis monaĥino. Hazarde ĝuste ŝi dum iu momenteto flegas lin dum la reordiĝo postakcidenta.

Parto de la nova libro pritraktas gravan flankon de la esperantista okupiĝo de Eddy. Li intime konatiĝis kun la Esperanto-movado en Kubo. Li priskribas unu el siaj vojaĝoj en tiu lando, de unu grupo esperantista al alia. Kaj ankaŭ tie li alportas ĝojon kaj komprenon kaj helpon.

La libro estas simpla interesa legaĵo, malpli streĉa ol la du antaŭaj, sed tamen leginda, kiel prihoma dokumento. Ne temas pri eksterordinara vivo, kiel en lia unua libro, sed tre interese tamen estas konatiĝi kun la vivo kaj trabatalado en Kubo! Tamen sentiĝas, ke al la libro mankas polurado. Eddy ne havis la eblon relegi ĝin kaj fajli ĝin, kaj iom pliordigi ĝin. Ĝi iel estas ankoraŭ malneto, ankoraŭ projekto ... sed pri tio kulpas la cirkonstancoj! Oni nepre legu ĝin kun tiu ideo, kaj oni pripensu mem la fajladon! Mi tamen detale kontrolis la novan duan eldonon (la unua estis forigita pro fuŝoj dum presado) kaj konstatis, ke, laŭdinde, multaj flandrismoj estas korektitaj.

Petro DESMET'
Eddy Raats: La fenestro. Eld. Monda Asembleo Socia, 2023. 228 paĝoj gluitaj. MAS-libro 206. ISBN 978-2-36960-282-8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09