Spirita vivoOPINIOAl kiu Dio preĝas Kiril?Pli ĝuste dirite: al kia Dio? Kiel eblas, ke en la 21a jarcento Kiril, la gvidanto de respektinda kristana konfesio, la rus-ortodoksa, pravigas la senhontan invadon de Rusio en Ukrainion? Ĉu hazarde li ne aŭskultas tiun Evangelion, kiun li mem legas kaj eksplikas dum ĉiu meso? Jen demandoj, kiujn faras al si mem simpla laiko, alkutimiĝinta de jaroj helpi surtabligi manĝaĵojn por bezonuloj kaj regule preĝi por paco kun gefratoj el la plej malsamaj religioj kaj konfesioj, ankaŭ el la rusa ortodoksa eklezio. Indulgu min, se vi povas; same kiel faris mia antaŭulo, pastoro Berveling, mi provas montri en nia rubriko la riĉon, kiu fontas el la spirita vivo de diversaj konfesioj kaj religioj, kaj – kial ne? – eĉ de nekredantoj. Ĉiuj senescepte serĉas kaj bonon kaj pacon. Tial vere estas ŝoko, almenaŭ por mi, trovi, ke supozeble seriozaj homoj, homoj taskitaj gvidi la spiritan vivon de tuta eklezio, tiel ne agas. DevigoPolitikistoj ne levas al Dio hostion, ne petas la Dian benon sur panon kaj vinon. Ili mensogu aŭ estu honestaj; por ili ne estas ia devigo. Sed religia gvidanto ja devas esti honesta. Tia apogo de kristanismo al militoj estis iel pravigebla en la pasinteco, en la tempo de imperioj, kiam ankoraŭ ne estis bone enkapigita tio, kion la evangelioj instruas. Ne nun, post la hororoj de du mondmilitoj. Ne en la nuntempo, kiam niaj armiloj kapablas ekstermi popolojn, detrui la planedon. Ĉu ne sufiĉas, ke pro malsato suferu miloj da homoj? Ĉu ne sufiĉas poluado, senarbarigo, malsanoj, troa ekspluatado de resursoj? Ĉu oni aldonu detruadon de lando, nome de ia religia pravigo? Ĉu hazarde oni pretendas ridindigi, misfamigi kaj altiri malamon sur Tiun, kiu predikis amon kaj pacon? StrangaĵojŜajne io misiras ĉe eklezio tiel gvidata. Antaŭ nelonge, laŭ ĵurnala raporto, popoj (rusaj ortodoksaj pastroj) benis statuegon je Stalino. Nun la patriarko elpelas el la pastra ofico sian iaman sekretarion, pro tio ke tiu protestas kontraŭ la invado. Ĉu hazarde li kredas, ke Rusio estas lando speciale benata kaj taskita konkeri siajn najbarojn? Krom tio, ke temas pri milito, kiun oni ne rajtas tiel nomi pro risko de enkarcerigo, kelkaj el la argumentoj distrumpetataj por pravigi la militon estas simple absurdaj. Kolego, provante pravigi la invadon, iam diris al mi: „Ĉu vi scias, ke tiuj teritorioj iam apartenis al Rusio?”. Mi respondis nur: „Ĉu vi konsentus pri invado fare de Hispanio pro tio, ke nia lando iam en la pasinteco apartenis al ĝi?” Kompreneble ne estis respondo ... Al mi tio sufiĉas, juĝista moŝto, dirus iu ajn. Apostolo Petro amare ploris, kiam li trifoje malagnoskis la Sinjoron. Kiom da novaj Petroj devos iam, estonte, verŝi larmojn?
Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo
|