MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Komputado

BITLIBROJ

PDF-libro: bela sed ne oportuna

Mi estas legema. Mi ĉiam legas, eĉ atendante aŭtobuson aŭ renkontiĝon. Kompare kun antikvaj ĉinoj, kiuj legis librojn faritajn per bambuaj pecoj, mi estas feliĉa pri la malpezaj paperaj libroj.

La evoluado de scienco kaj tekniko plifaciligas legadon. Poŝtelefonoj, bitlegiloj („legoplatoj” aŭ „poŝlegiloj”) kaj aliaj ciferecaj aparatoj kun malgranda ekrano, kiujn oni povas facile kunporti kaj teni per unu mano, povas enteni pli ol mil librojn! En la reto estas multaj senpagaj aŭ malmultekostaj legaĵoj, kiujn oni povas elŝuti kaj legi per tiuj porteblaj aparatoj.

Bedaŭrinde, tamen, multaj homoj longe postiras la teknikon.

Rilate bitlibrojn, multaj homoj konsideras antaŭ ĉio nur la formon PDF. Multaj libroj kaj revuoj estas liverataj nur en tiu formo.

La formo PDF aperis en la jaro 1993, kiam ankoraŭ ne estis aparatoj porteblaj enpoŝe kun malgranda ekrano taŭga por legado.

Libroj aŭ gazetoj en PDF-formo estas tre belaj kaj aspektas kiel veraj paperaj legaĵoj en la komputilo aŭ tabulkomputilo. Sed legi dum longa tempo sidante antaŭ komputilo estas granda turmento al la korpo, speciale al la kolo, kaj tabulkomputilo ne estas tiel oportune kunportebla kiel poŝtelefono. Poŝtelefono kaj bitlegilo estas pli oportunaj por legi iam ajn kaj ie ajn.

Mi neniam tralegas ĝin

Apud la papera eldono, UEA aperigas la revuon Esperanto ankaŭ en la formo PDF. Sed mi neniam tralegas ĝin, ĉar tiu formo havas gravan mankon: sur la eta ekrano ne eblas rompi la longajn liniojn kaj rearanĝi la paĝon. Legante librojn en malgranda ekrano, la leganto devas tiri la paĝon dekstren kaj maldekstren, refoje kaj refoje. Kvankam ekzistas programoj, kiuj pretendas rearanĝi la paĝon, ili ofte tamen miksas la alineojn kaj fuŝas la paĝon.

Hodiaŭ jam aperis kelkaj formoj de cifereca legaĵo, kiuj estas oportunaj por legado per malgranda ekrano. La plej simpla formo estas „TXT”. Tio estas simpla teksto, sen formuloj, sen bildoj kaj tabeloj, sed ĝi estas rekte legebla per ĉiuj komputiloj, poŝtelefonoj kaj legiloj. Dissendante novelon, romanon, poemaron aŭ lernolibron, oni povas elekti tiun formon, por ke la verko atingu plej multajn legantojn.

Se vi dissendas gazeton kun fotoj, aŭ lernolibron kun tabeloj, eĉ sonoj, vi povas elekti la formon EPUB. EPUB estas nefermita normo: ĉiu povas fari librojn en tiu formo per senpagaj programoj. EPUB-libro estas legebla per komputilo, tabulkomputilo, poŝtelefono aŭ librolegilo. (Ankaŭ Kindlo – Kindle de Amazon – nun akceptas EPUB-libron: se oni alŝutas la libron en ĝusta maniero, ĝi konvertiĝas aŭtomate.)

Kun EPUB kaj TXT la paĝo aŭtomate rekompostiĝas laŭ la grandeco de la ekrano, do oni vidas la tutan frazon samtempe. Krome, eblas ankaŭ aŭtomate konverti de tiuj du formoj al multaj aliaj formoj, ekzemple MOBI, DOC, DOCX, RTF, AZW, CHM, PDF ktp. Fakte eblas konverti inter ĉiuj menciitaj formoj, escepte de PDF.

Hodiaŭ, laŭ mia scio, el la famaj esperantaj gazetoj, nur MONATO kaj La Ondo de Esperanto havas version EPUB.

PDF bone funkcias sur komputila ekrano, sed ĝi estas maloportuna sur la malgrandaj ekranoj de aktualaj modernaj aparatoj. Farante bitlibrojn aŭ gazetojn, oni konsideru unue la legeblecon super la aspekta beleco.

lixi
LIU Xiaozhe (Solis)
korespondanto de MONATO en Ĉinio, fondinto kaj administranto de reto.cn

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 12, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Liu Xiaozhe (Solis) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-11-06