MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ESEO

Pinochet ne pravigas la invadon en Ukrainion

La 11an de septembro Ĉilio memorigis la 50an fojon la puĉon de 1973, kiu faligis la registaron de Salvador Allende [salbadór ajende], socialisto, kiu regis Ĉilion ekde 1970. Post la puĉo militistaro, gvidata de la diktatoro Augusto Pinochet [aŭgusto pinoĉét], regis Ĉilion ĝis 1990.

La puĉo havis multajn motivojn, sed por kompreni ilin, oni komprenu la politikan situacion de Ĉilio dum la 1970aj jaroj, en kiuj Ĉilio travivis la plej malbonan politikan dividon de sia historio. Kompreni puĉon povas ankaŭ helpi kompreni aliajn situaciojn en la mondo.

La puĉo en Ĉilio

Kiam Allende estis demokrate elektita de la ĉilia parlamento en 1970, Ĉilio iĝis rapide minaco por la interesoj de Usono en Sud-Ameriko. Antaŭ Allende Ĉilio estis lando, kiu estis aliancano de Usono, ekzemple por kontraŭstari la influon de Kubo en maldekstraj movadoj en Ameriko aŭ por partopreni en la Alianco por la Progreso, antaŭenigata de Usono en 1961 por havi pli bonajn rilatojn kun landoj de la regiono.

Sed la registaro de Allende sekvis politikon kontraŭ Usono. Ekzemple en 1971 la ĉilia parlamento aprobis la plenan ŝtatigon de ĉilia kupro. Poste la registaro eksproprietigis minejojn (kiel Chuquicamata) de usonaj korporacioj kiel Anaconda Copper, kaj la ŝtata korporacio Codelco alproprigis ilin.

Dum la malvarma milito la apudesto de demokrata maldekstra registaro en Ĉilio signifis danĝeron por Usono, nome ke aliaj sud-amerikaj landoj alproksimiĝos al Sovetio. Pro tio Usono uzis sian influon por provi faligi la registaron de Allende. Ĝi laboris por malstabiligi la ĉilian registaron, ekzemple per ekonomia subtenado de la konkurantoj de la maldekstra registaro, per subtenado de teroristoj, kiuj murdis generalon René Schneider [rené ŝnajder], kiu opoziciis la ideon de puĉo kontraŭ Allende. Ĝi krome subtenis la dekstran gazetaron kiel la ĵurnalon El Mercurio, financis la strikon de kamionposedantoj de 1972 por damaĝi la nacian ekonomion kaj toleris planojn de puĉo de ĉiliaj oficistoj antaŭ la 11a de septembro 1973.

Kiel sekvo, la ĉilia prezidanta palaco estis atakita per aviadiloj kaj tankoj, Allende mortigis sin, kaj komenciĝis regado de militistoj, kiu daŭris 17 jarojn. Tiel Ĉilio travivis malluman epokon, en kiu homaj rajtoj estis kutime malrespektataj, kaj politikaj disidentoj al la diktaturo estis subpremataj per torturo, malaperigo kaj murdo.

La influo de superpotencoj

Unu el la plej grandaj kaŭzoj de la puĉo kaj diktaturo en Ĉilio estis la agado de superpotencoj, precipe Usono, kiu opiniis, ke registaroj, kiuj kontraŭstaras ĝin en ĝia influregiono, signifas rektan danĝeron por ĝia nacia sekureco, kaj do pravigis ĉiajn agadojn necesajn por faligi tiujn registarojn.

Necesa memorigo

Nun la vundoj de la invado en Ukrainion kreskas konstante tie. Sed Ĉilio laboras malfacile por kuraci la vundojn, kiujn kaŭzis la puĉo kaj la diktaturo. La 11an de septembro la tuta lando memoris la abomenaĵojn kontraŭ homoj dividitaj per malamo kaj politikaj partioj. En la memoraĵo de Estadio Nacional, stadiono, kiu funkciis kiel enfermejo por politikaj arestitoj dum 1973, homoj povis memori kaj renovigi siajn kunligojn kun demokratio kaj pacifismo.

La samo okazas en Ukrainio

Estas malĝojige, ke nun ni povas vidi la saman situacion aliloke en la mondo. Ekzemple, kiam Rusio ekokupis Krimeon en 2014 kaj invadis Ukrainion en 2022 por protekti siajn proprajn interesojn en sia influregiono. Kiam aperas registaro, kiu opozicias superpotencon en lando de sia influ-regiono, la potenco timas pri sia sekureco kaj ofte pensas, ke opozicio de unu lando estas verko de alia malamika superpotenco. Nun, en 2023, inter NATO kaj Rusio, kaj antaŭe, en 1973, inter Usono kaj Sovetio.

Ni devas memori eventojn kiel la puĉo de 1973, ĉar tiel ni povas lerni pri la kialoj, kiujn superpotencoj ofte uzas por interveni en internajn aferojn de aliaj landoj. Ofte ni povas fari nenion por malhelpi tiujn epizodojn, sed ni devas kompreni, ke perceptata danĝero en regiono de influo ne pravigas invadojn kaj puĉojn, konceptojn, kiujn ne ĉiuj kunhavas hodiaŭ.

La perforto kaj hororo de la puĉo kaj la diktaturo estas pli gravaj ol iam ajn, kiam Ĉilio kaj aliaj landoj de la regiono kaj la mondo travivas krizojn, en kiuj ofte kruelego aperas kiel solvo por multaj problemoj. Eĉ en Ĉilio ankoraŭ estas multaj, kiuj pensas, ke diktaturo estas necesa por protekti la nacian sekurecon kontraŭ armitaj maldekstraj movadoj, kaj aliaj pensas, ke simila aŭtoritatisma registaro estas necesa por lukti kontraŭ krimaj organizaĵoj kaj drogŝakristoj. Ni devas alceli solvojn, kiuj respektas la rajtojn de ĉiuj homoj.

leoa
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas diplomito pri sociologio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 11, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-16