PolitikoIAEAIrano reduktis la produktadon de riĉigita uranioLaŭ raporto de Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), kiu havas sidejon en Vieno, en la pasintaj monatoj Irano malpliigis la produktadon de riĉigita uranio. Samtempe Irano blokas interkonsentitajn paŝojn por pli intensa kontrolado de ĝia nuklea programo. En la pasinta kvaronjaro la islama respubliko pliigis sian provizon de uranio kun preskaŭ armiltaŭga riĉigiteco je 60 % de nuraj 13,9 kg ĝis 121,6 kg. Lige kun tio duoniĝis la kresko kompare kun la antaŭa kvaronjaro. Laŭ atomfakuloj per 50 kg da riĉigita uranio oni povus produkti atomarmilon, se la materialo estus riĉigita ĝis 90 %. 23-oble pli da riĉigita uranioLaŭ la direktoro de IAEA, Rafael Grossi, Irano ne disponigis aliron al la registroj de la observo-kameraoj, kiuj estis instalitaj en majo. Krome li kritikis, ke Teherano rifuzis vizojn al inspektistoj. Pri la klarigo de problemoj rilate al la pasintaj atomaj aktivaĵoj ne estis atingita progreso. Irano havas intertempe 23-oble pli da riĉigita uranio ol estis interkonsentite en 2015. La kvanto sumiĝas je 4,74 tunoj. Tio estas multe pli ol la interkonsentita kvanto de 202,8 kg laŭ la atomtraktato de 2015. La islama respubliko posedas interalie 435 kg de 20-procenta uranio, 48 kg pli ol en la lasta kvaronjaro de 2022. La kvanto de 60-procenta uranio pliiĝis je 25 kg kaj nun estas 88 kg. Teherano ĉiam emfazas, ke ĝi interesiĝas pri paca nuklea teknologio. Alte riĉigita uranio trovitaKomence de la jaro IAEA trovis en Irano partiklojn de alte riĉigita uranio. Ĝi havis riĉigitecon de 83,7 %. Tiu valoro estas tre proksima al la 90 %, kiuj estas bezonataj por produkti atomarmilojn. Tiujn spurojn oni malkovris en januaro dum inspektado de instalaĵo por riĉigo de uranio en Fordo. La iranaj aŭtoritatoj klarigis al IAEA, ke la ekstrema riĉigo ne estis planita. Grossi indikis, ke Irano disponas pri sufiĉe da riĉigita uranio por produkti atomarmilojn. Forlasita traktatoEn 2015 Britio, Ĉinio, Francio, Germanio, Rusio kaj Usono subskribis kun Irano atomtraktaton. La subskribantaj landoj deklaris sian pretecon iom post iom nuligi siajn sankciojn kontraŭ Teherano, kondiĉe ke la interkonsento estu observata. Laŭ ĝi la Islama Respubliko povas uzi nuklean energion nur civilcele. Irano konsentis riĉigi uranion ĝis 3,67 %. La traktato intencas malebligi la produktadon de atomarmiloj en la islama respubliko. Sub la antaŭa usona prezidento, Donald Trump, en 2018 Usono tamen unuflanke forlasis la malfacile atingitan interkonsenton, enkondukis severajn sankciojn kaj blokis iranajn bankkontojn. Poste ankaŭ Irano iompostiome retiriĝis el siaj devontigoj lige kun la atomtraktato. Fine de novembro 2021 Irano komencis interparolojn kun Britio, Ĉinio, Francio, Germanio kaj Rusio cele al revivigo de la atomtraktato. Ili malsukcesis.
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno
|