MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ALBANIO/GREKIO

Polemikaj linioj dividas la maron

Artikolo 2 de la greka leĝo 2321/1995 ratifanta la Konvencion de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro 1 asertas, ke „Grekio konservas la neforigeblan rajton laŭ artikolo 3 de la ratifita Konvencio etendi en ajna momento sian teritorian maron ĝis 12 marmejloj”. La turka parlamento en la sama jaro avertis la najbaran landon, ke tia plivastigo estus konsiderata kiel militkaŭzo (latine: casus belli).

La plimulto de la insuloj en Egea Maro apartenas al Grekio, kaj pro tio Turkio ne povas etendi sian regadon trans kelkajn marmejlojn de sia marbordo. La disputoj reakriĝis en 2020, kiam Turkio komencis hidrokarbon-esploradprojektojn proksime de la grekaj insuloj Rodoso kaj Kastelorizo.

Se oni aplikus la principon laŭvorte, Albanio simile perdus grandan parton de sia maro kaj ekskluziva ekonomia zono. En 2009, sub la premo de greka vetoo por la aliĝo de Albanio al NATO (la afero estas publika danke al Wikileaks), la tiama albana registaro, gvidata de Sali Beriŝa, akceptis interkonsenton, kiun subskribis la ministro pri eksteraj aferoj Lulzim Baŝa kaj lia greka kolegino Dora Bakoyannis. La interkonsento poste estis nuligita de la albana konstitucia kortumo, kiu argumentis, ke marborda lando rajtas je 12-mejla interna kaj teritoria akvaro, kiu ne povas esti cedita al alia lando.

En 2020 Grekio kaj Albanio anoncis, ke ili taskos la Internacian Kortumon pri la solvado de la disputo. Du jarojn poste, ambaŭ landoj interkonsentis pri la plirapidigo kaj kompletigo de la teknikaj aferoj, por ke kompromiso estu prezentita al la Internacia Kortumo.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Montego Bay 1982 (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 12, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-11-06