PolitikoTURKIOIntrigo de la pasintaj elektojLa elektoj okazintaj en Turkio en majo vekis grandan intereson en la tuta mondo. La unuan fojon en la lastaj 20 jaroj opozicia kandidato proksimiĝis al venko super la ĝis nun populara turka gvidanto Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan]. Por la aŭtoro, kiu dum multaj jaroj loĝas en Turkio kaj vidis la tempojn de la regado de Respublikana Popola Partio, kiam la nun reganta partio AKP ankoraŭ ne ekzistis sur la politika areno, estis plej interese rigardi la elektan vetkuradon, dum kiu aperis tre strangaj koalicioj. Tamen por kompreni la strangecon, necesas rememori iom da historio. Respublikana Popola PartioLa nuna ĉefa opozicia partio, Respublikana Popola Partio (Cumhuriyet Halk Partisi – CHP), estas la plej malnova partio en Turkio – ĝin fondis Atatürk en 1919.Ĝi apogis liajn ideojn pri eŭropigo kaj sekularigado de la socio. La partio de tempo al tempo inklinis al ŝtatismo kaj naciismo. Do, dum ĝia regado en Turkio ne ekzistis ŝtata televido en la kurda lingvo, kaj tiu lingvo estis, ĝenerale, sub implicita malpermeso. Partio de Justeco kaj DisvolvadoLa reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado (en la turka lingvo: Adalet ve Kalkınma Partisi – AKP) estas relative nova – ĝi estas fondita antaŭ iom pli ol 20 jaroj. Ĝia tiutempa gvidanto estis juna opoziciulo persekutita pro siaj islamismaj kredoj, pro kiuj li eĉ trafis en malliberejon. La partio oficiale ne refutas la ideojn de Atatürk, tamen ĝi ne penas sekularigi la socion kaj eĉ, male, subtenas religian edukadon. La partio ankaŭ ne kontraŭas membriĝon en Eŭropa Unio, sed ne intencas agi tiudirekte pro politikaj kialoj. Fine de la 1990aj jaroj, sekve de la ekonomia krizo, ĉi tiu partio komencis akiri popularecon, precipe inter la loĝantaro de la provincoj. Kaj kiam estis malpermesite porti hiĝabon en ŝtataj institucioj, tio kaŭzis grandan ondon de malkontento, pro kio gajnis la nova partio, kaj Erdoğan, tiam malmulte konata, iĝis ĉefministro. Kun la helpo de kompetenta teamo de specialistoj li efektivigis ekonomiajn reformojn, kiuj kaŭzis rapidan altiĝon de la malneta enlanda produkto. Do en la fruaj 2000aj jaroj Turkio okupis la unuan lokon en la mondo el la vidpunkto de la ekonomia kreskorapido. Krome, Erdoğan parte solvis la problemon de la kurda separismo, ebligante la uzadon de la kurda lingvo en televido kaj en publikaj lokoj. Verdire, post la okazaĵoj en Ras Al-Ayn (kurda urbeto en Sirio), tiu problemo denove akriĝis, sed tio estas alia historio. Cetere, en la unuaj elektoj, kurdoj, kiuj havas propran partion, pli ofte subtenis la partion de Erdoğan ol la propran. Ĉar tiam ilia partio BDP (nun HDP) okupis maldekstrajn poziciojn, kio ne plaĉis al granda parto de la kurdoj, precipe al entreprenistoj. Partio de Nacia MovadoLa tria grava politika forto en Turkio estis Partio de Nacia Movado (Milliyetçi Hareket Partisi – MHP), rekta kontraŭulo de HDP. Ĝi ne agnoskis la kurdojn kiel apartan etnon, ne opiniis, ke necesas la kurda lingvo en la ŝtataj televidkanaloj. Ĝi ankaŭ kritikis Erdoğan pro „flirtado” kun la kurdaj separistoj. Subtenantoj de MHP eĉ supozis, ke la konduto de Erdoğan povas kaŭzi liberigon de Abdullah Öcalan el malliberejo kaj ke tiu fariĝos ĉefministro. Ni memorigu, ke Öcalan estis la estro de marksisma terorisma organizaĵo Kurdistana Laborista Partio (kurde: Partiya Karkerên Kurdistan – PKK), kiu iam estis fondita kun helpo de Sovetio. La rilaton de MHP kun HDP eblas esprimi per ŝerca diro populara en Turkio: „kiam MHP kaj HDP kreos koalicion” (t.e. temas pri io tute nereala). MHP suspektas, ke HDP estas la modera alo de PKK. Neatenditaj koaliciojTamen dum la antaŭa elekto-kampanjo MHP aliĝis al koalicio kun AKP, kiun ĝi antaŭe akre kritikis pro ties por-kurda pozicio inkluzive la decidon permesi al la nemortigitaj kaj nekaptitaj aktivuloj de PKK foriri al la teritorio de Iraka Kurdio. Sed la ĉefa intrigo estas, ke dum la nunaj prezidentaj elektoj al ĉi tiu koalicio aliĝis malgranda dekstrema por-kurda islama partio Hür Dava Partisi, kiu havas ligojn kun la libana-palestina Hizbulaho. Parenteze indas mencii alian partion, kiu neniam eniris parlamenton kaj kies politikaj aspiroj estas konsiderataj talibecaj, ĉar ĝi estas la plej islamisma: Saadet partisi. Eĉ pli stranga koalicioPlie estas eĉ pli interese: opone al tiu ĉi koalicio nomata Cumhur İttifakı (Popola Alianco) Respublikana Popola Partio kreis sian propran koalicion Millet İttifakı (Nacia Alianco) el ses partioj. Aldone al CHP mem, en ĝin eniris İYİ Parti (iam apartiĝinta disde MHP), Saadet Partisi, DEVA (antaŭe la plej liberala frakcio de AKP), Demokrat Parti (kemalismo, modera naciismo) kaj Gelecek Partisi (liberala dekstro), kiun kreis iama aliancano de Erdoğan, eks-ĉefministro Ahmet Davutoğlu. La kurda HDP penis aliĝi al ili, kaj okazis pluraj intertraktadoj pri la afero, sed la aliaj partioj ne povis atingi interkonsenton kaj, fine, HDP ne eniris la koalicion. Ĝiaj membroj subtenis kandidaton de la opozicia koalicio. Ĝi ankaŭ gajnis lokajn elektojn en pluraj regionoj de Turkio kaj verŝajne gajnos plurajn seĝojn en la parlamento. Plia surprizoPlej surprize, la kandidaton de la koalicio Millet İttifakı, gvidata de la plej laika partio, prezentis al la elektontoj la estro de la plej islamisma partio (Saadet Partisi), Temel Karamollaoğlu. Marĝenaj partiojĜenerale, en Turkio estas multaj politikaj partioj: ekzistas eĉ marksismaj komunista partio kaj laborista partio. Malkaŝe ekzistas ankaŭ por-rusia kaj por-ĉinia Vatan Partisi. Tamen en parlamentaj elektoj ĝi neniam ricevis pli ol 0,35 % de la voĉoj ekde sia apero en 2015 kaj konsekvence ĝi neniam havis reprezentantojn en la nacia asembleo, samkiel la komunistoj aŭ „laboristoj”. Andrey BOCHKAREV
Turkio
|