MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

SUDANO

Nehavebla daŭra paco

En la turbula sudana historio, estas malfacile sekvi la fadenon de eventoj, el kiuj rezultis la nuna interfrata konflikto.

En 2018 la ekonomia krizo en Sudano pligraviĝis kaj la vivokostoj rapide kreskis. En decembro homoj komencis elmontri sian nekontenton per multmilopaj manifestacioj. En januaro 2019 en la stratoj aperis unuaj postuloj pri forigo de Omar al-Baŝir el la prezidanteco. La armeo, kiu parenteze neniam estis unuiĝinta forto kaj enhavis multajn malamikajn frakciojn, perceptis progresantan malfortiĝon de la prezidanto Baŝir.

En aprilo 2019 la sudana militistaro forigis prezidanton Baŝir, malfondis la parlamenton kaj ĉiujn lokajn elektitajn aŭtoritatojn, suspendis la konstitucion kaj starigis Provizoran Militistan Konsilion, kiu anoncis baldaŭan establon de civila registaro. Civilaj opoziciaj grupoj ne fidis la bonajn intencojn de la armeo kaj organizis amasajn sidajn stratkunvenojn. La 3an de julio Rapidaj Subtenfortoj (RSF) pafis pacajn manifestaciantojn kaj uzis kontraŭ ili larmigan gason, sed ne sukcesis haltigi la protestojn. Pli ol 100 homoj estis mortigitaj, sed granda protestmovado daŭris.

La persisteco kaj kuraĝo de la civila opozicio konsentigis la junton starigi teknikan registaron en aŭgusto 2019. La ĉefministro Abdalla Hamdok ne havis sufiĉe da tempo por plani kaj efektivigi ĉiujn necesajn reformojn, antaŭ ol la sekvanta armea puĉo okazis en oktobro 2021. Generalo Abdel Fatah al-Burĥan, estro de la Sudanaj Militfortoj (SMF), kaj generalo Mohammad Hamdan Dagalo, pli konata kiel Hemedti, estro de RSF, forigis la civilan registaron, restarigis la Provizoran Militistan Konsilion kiel ĉiopovan junton, kaj inhibis la demokratigon.

Regi la orminejojn

Ekde la puĉo estis klare, ke en la lando povas ekzisti nek du armeoj nek du estraroj. Surface, ambaŭ generaloj promesis senprobleman transiron al internacie akceptinda civila registaro, sed ĉiu el ambaŭ gvidantoj batalis por forpuŝi la kontraŭulon kaj atingi plenan regadon pri enspezoj, precipe el orminejoj. La aliaj landoj rekonas Burĥan kiel la solan sudanan ŝtatestron, dum Hemedti plifortiĝis sendante sudanan oron al Rusio kaj hejme uzante servojn de la fifama grupo Wagner, tiel longe kiel tiuj servoj estis atingeblaj.

Malfermita batalkampo

La 15an de aprilo okazis tio, kion ĉiuj timis: RSF atakis tutlande la trupojn de SMF, sangoplenaj bataloj daŭris en Ĥartumo ĉe la prezidantpalaco, la ĉefflughaveno kaj ĉiuj pontoj. Tiam la trupoj de Hemedti kaptis ĉirkaŭ 200 familianojn de Burĥan kaj lian plej proksiman kunlaboranton Kabbaŝi. Ili ĝis nun ostaĝas en barakaro de RSF. Burĥan kontraŭis armean konflikton kaj preferis atingi siajn politikajn celojn senmilite. Li ne oponus, se tio estus bezonata, peti diplomatian subtenon el proksimaj kaj malproksimaj partneroj. Li lasis armitan aktivadon en la manoj de sia viculo Kabbaŝi, kiu decidiĝis favore al senĉesaj atakoj kontraŭ la malamikaj barakoj, eĉ se tie estas kaptitaj la propraj familianoj. Ilia ĉefa malamiko Hemedti estis grave vundita en majo, sekve la veran ordonpovon en RSF havas lia frato Abdel Rahim.

Homŝildoj

RSF estas sperta en stratbatalado kaj ĝi sukcesas en urbaj medioj. Ĉi tiu armeo devenas el la multe suferinta Darfuro, kie signifa parto de la loka popolo sentas sin neglektata de la aŭtoritatoj en Ĥartumo. Tio kondukas al plia krueleco kaj malvirteco de la RSF-soldatoj kontraŭ la loĝantoj de la ĉefurbo. RSF uzas ilin kiel homŝildojn, lokante taĉmentojn en loĝkonstruaĵoj, lernejoj kaj malsanulejoj. La prezidantaj taĉmentoj havas nombran superecon kaj regas la aeron, kio ebligas inhibi kaj lastatempe eĉ forpeli la kontraŭajn fortojn en la regionoj. SMF estas pli multnombra, ĉar ĝi povas rekrutigi junulojn preskaŭ el la tuta lando, kvankam mankas al ili taŭgaj trejnado kaj instigo.

Sauda Arabio, Etiopio aŭ Afrika Unio

Ambaŭ generaloj forte kredis je sia propra venko kaj celis plene detruadi la kontraŭulon. Tio signifas, ke batalhaltoj kaj militpaŭzoj komence estis nur simbolaj agoj, farataj por plaĉi al tiamaj fortaj partneroj, kiel Sauda Arabio, Etiopio aŭ Afrika Unio, kiuj penas fini la interfratan militon. Samtempe, nek SMF nek RSF deziris komenci efikajn pripacajn interparolojn. Ili kritike partoprenis, aŭ pli precize ĉeestis, tri pacprocezojn. La unuan, en sud-sudana Ĝubao, aranĝis Usono kun Sauda Arabio, celante efikan batalhalton. La duan komencis la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolviĝo (IGAD), kiu invitis la prezidantojn de Etiopio, Ĝibutio, Kenjo kaj Sud-Sudano okazigi interparoladojn kun ambaŭ flankoj de la fratmilito. La tria estis devigita agado de Afrika Unio, kiun multaj afrikaj landoj kritikis pro ĝia pasiva pozicio rilate al la konflikto en Sudano.

Neniu atingis superecon

Post kelkaj semajnoj de senĉesaj bataloj, neniu el la flankoj atingis klare esprimeblan superecon. RSF regas la plejparton de la ĉefurbo kaj ĝiajn enveturvojojn. Ekster Ĥartumo, Hemedti sekuriĝis en kelkaj sud-okcidentaj sudanaj regionoj, inkluzive de Darfuro. Ĉi tie liaj trupoj malhelpas la ĉiutagan laboron de la ŝtatinstitucioj, prirabadas la popolon, kaj senjuĝe mortigas ĉiujn, kiujn ili suspektas pri kontraŭsinteno. La 15an de junio, „nekonataj krimuloj” kaptis kaj brutale ekzekutis Ĥamis Abbakar, la guberniestron de la provinco Okcidenta Darfuro. Kelkajn tagojn antaŭe, Abbakar en televida intervjuo priskribis la situacion en la provinca ĉefurbo El Geneina kiel „ĉiaman invadon de armitaj bandoj”. Loka komandanto de RSF-taĉmentoj fanfaronis en amaskomunikiloj pri la videaĵo pri tiu kruela mortigo. Pli malbone estas, ke la nuna milito denove flamigas iaman konflikton inter lokaj arabaj kaj ne-arabaj, sed ankaŭ islamaj, triboj. Estroj de la afrika tribo Dar Masalit informis, ke en aprilo, majo kaj junio armitaj grupoj de arabaj nomadoj, proksime ligitaj al Hemedti, multfoje invadis El Geneina, mortigante 5000 homojn, prirabante registarajn kaj internaciajn oficejojn, detruante multajn konstruaĵojn kaj historiajn monumentojn. Pli ol 400 000 homoj forkuris al landlimaj regionoj en Ĉado.

Aktuala disvolviĝo

Ĉirkaŭ tri kvaronoj de la lando estas sekuraj en la manoj de la registaro. Generalo Burĥan kaj liaj staboficiroj verŝajne komence troviĝis en unu el la ĉefurbaj distriktoj, kiuj estas sieĝataj de la Rapidaj Subtenfortoj. La situacio similis en multaj aliaj urboj, kie kelkajn ĉefinstituciojn regis la registara armeo, sed la plimulton de la urbo okupis RSF. Oftaj batalhaltoj, se respektataj, ne ŝanĝis la potencekvilibron, sed almenaŭ donis ripozon al la loĝantoj. Tamen en aŭgusto la prezidanta armeo atingis certajn sukcesojn sur batalkampoj, RSF estis forpremita el multaj urboj, kelkaj regionoj tute trankviliĝis. Burĥan sentis sin sufiĉe forta por forlasi sian kaŝitan ŝirmejon kaj viziti fidelajn taĉmentojn en aliaj urboj. Serĉante potencajn partnerojn, li veturis al sud-sudana Ĝubo, egipta Kairo kaj katara Doho. Burĥan kredas je sia supereco kaj volas, ke iu sidigu estron Hemedti ĉe la interparolan tablon.

Sufero por la civiluloj

La milito puŝis milojn da homoj rifuĝi en najbaraj landoj. 250 000 venis al Egiptio, formante kilometrolongajn vicojn ĉe la landlimo, aliaj penis eniri Ĉadon, Etiopion, eĉ Centr-Afrikon, kie la sekureca situacio estas tre malbona. Ĉirkaŭ 360 000 sud-sudananoj, kiuj loĝis en rifuĝejoj en la suda parto de Sudano, fluis reen al Sud-Sudano. Ĉiuj tiuj landoj mem ne kapablas provizi alvenantajn homojn per ŝirmejo kaj manĝaĵo. Ili baldaŭ alfrontos malsaton kaj pliiĝon de internaj socistreĉiĝoj. La neevitebla sekvo estas regiona politika malstabileco kaj dolora sufero por milionoj da homoj.

Kio okazos?

Malgraŭ la esperoj de Burĥan, neniu el la flankoj kapablas atingi venkon, almenaŭ en proksima estonteco, sekve la milito daŭros. La agrikulturo kaj la industrio, krom la RSF-regataj orminejoj, ĉesos produkti, ŝtatinstitucioj ne funkcios, la tuta lando dependos de internaciaj bonfaraĵoj. Aldona danĝero estas la separismaj inklinoj, kiuj iomete trankviliĝis dum la post-Baŝira tempo, sed facile reviviĝas en militcirkonstancoj. Jam aktiviĝis movadoj en regionoj Kurdufano, Darfuro kaj Blua Nilo, kiuj celas atingi sendependecon disde Ĥartumo. Ĥaoso kaj sufero ree regos la regionon.

Maksat KUDAJBERGEN

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 11, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-16