MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

MALIO

Ĉu nesimetria konflikto?

La 30an de junio 2023 la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) unuanime aprobis rezolucion 2690 (2023), surbaze de kiu membroj de la pacmisio, ĝenerale konata sub la angla mallongigo MINUSMA 2, komencos retiriĝi el la teritorio de la ŝtato Malio. Plejparto de la diplomataj kaj politikaj analizistoj timas, ke la retiriĝo de la trupoj de tiu pacmisio estigos novan malstabilecon en Malio, en kiu baraktas tuaregoj kaj ĝihadismaj ribeloj. Kio efektive okazas en tiu afrika lando, kiu laŭ la areo estas la 23e plej granda lando de la mondo? Jen kelkaj personaj analizaj pensoj kaj mallongaj diplomatiaj konsideroj.

Aktuala situacio

Malio estas evolulando, kiu akiris sian sendependecon de Francio en 1960 kaj ekde tiu jaro membras en UN. La plimulto de la malia loĝantaro vivas en ekstrema malriĉeco, ne havas aliron al instruado kaj dungado. Ĝiaj ĉefaj internaj problemoj inkludas malstabilajn kaj malfortajn registarstrukturojn, altajn nivelojn de koruptado, ribelajn aktivaĵojn de tuaregoj, armitan konflikton, organizitan krimon, perforton, streĉitecojn inter etnoj, humanitaran krizon ktp. Kompreneble, ankaŭ la kolonia pasinteco havas sian malfavoran influon al la nuna politika kaj ekonomia disvolviĝoj de la ŝtato, same kiel iuj aliaj landoj kaj diversaj internaciaj kompanioj, kiuj provas influi la eventojn en diversaj regionoj de Malio.

Post sendependiĝo la malia registaro volis aserti sian aŭtoritaton super la tuta teritorio de la lando, sed la tuaregoj el la nordo de la lando, kiuj reprezentas ĉirkaŭ 10 % de la tuta loĝantaro 3, komencis pridubi ĉi tiun aŭtoritaton. Pro tio la malia registaro fokusis sian politikan aktivadon al la sudo de la lando kaj marĝenigis la nordan regionon, al kiu ĝi klopodis trudi militistan regadon.

Kvar ribeloj

Internaj problemoj kaj konfliktoj inter la suda kaj norda loĝantaroj kaŭzis kvar ribelojn de la tuaregoj, kiuj klopodis akiri teritorian kaj kulturan aŭtonomion. La unuaj tri ribeloj kontraŭ la malia registaro (1962–1964, 1990–1995, 2007–2009) povas esti klasitaj kiel lokaj problemoj de la lando kun la tuarega etno, kiuj ne volas akcepti la fakton, ke ili fariĝis minoritato en la nova ŝtato.

Tamen necesas konstati, ke tiu esence etna disputo ekzistis kaj ekzistas (ankaŭ en la formo de enlandaj militoj) laŭ la tuta linio de kontakto inter la originaj loĝantaroj kaj berberaj aŭ arabaj loĝantaroj – ekster Malio, ankaŭ ekzemple en Ĉado, Niĝero kaj Sudano.

Sed la kvara ribelo de tuaregoj, kiu eksplodis en 2012, jam havas internacian dimension. Kial? Unue: la okazaĵoj de la araba printempo kaj la falo de la reĝimo de diktatoro Muamar Kadafi signifis revenon de granda nombro da armee trejnitaj kaj armitaj tuaregoj de Libio al Malio. Due: la alianco de tuaregoj kun islamismaj grupoj ligitaj al Alkaido, kiuj, se diri kaj verki simple, serĉis fonlandon por sia daŭra ekzistado kaj aktivadoj. Trie: la politika movado Nacia Movado por la Liberigo de Azavado (france Mouvement Populaire de Libération de l'Azawad – MPLA) proklamis la 6an de aprilo 2012 la sendependecon de Azavado (la norda parto de la lando) disde Malio, sed tiu ne estas internacie agnoskita. La 14an de februaro 2013 MPLA rezignis sian aserton de sendependeco por Azavado kaj petis la malian registaron komenci diskutojn pri ĝia estonta statuso.

Francaj aktivadoj

Konsiderante la plifortiĝantajn atakojn de ribelaj grupoj kontraŭ maliaj registaraj fortoj, Francio lanĉis, komence de januaro 2013, militan operacon sub la nomo Serval, laŭ peto de la tiama malia prezidanto kaj surbaze de la rezolucio 2085 de la Sekureca Konsilio de UN el 2012. Tiu ĉi operaco kapablis ĉesigi la antaŭeniĝon de ĝihadismaj grupoj en la sudo de Malio kaj kontribuis al ia mildigo de streĉitecoj en la lando. La operaco finiĝis en julio 2014 kaj ĝin anstataŭis nova milita operaco Barkhane en aŭgusto 2014.

UN

Por solvi la armitan konflikton en Malio per pacaj kaj diplomatiaj rimedoj, la Sekureca Konsilio de UN per sia rezolucio 2100 (2013) tuj kreis pacmision MINUSMA, kiu celis subteni stabiligajn procezojn en la lando. Bedaŭrinde, sen sukceso.

Post dek jaroj, la 16an de junio 2023, la malia registaro postulis senprokrastan retiriĝon de la membroj de la pacmisio de UN el sia lando, ĉar laŭ ĝi ili ne estas kapablaj plenumi siajn sekurecajn taskojn en la regiono. UN plenumis la peton de la malia registaro, ĉar UN aplikas la principon, ke ĝiaj pacmisioj povas funkcii en konkreta lando nur kun ĝia konsento.

EU-misioj

Malstabileco en Malio, sed ankaŭ en la tuta sahela regiono 4, generas kaj intensigas minacojn, kiuj povas influi ankaŭ la sekurecon de Eŭropa Unio (EU). Pro tio EU strebas esti tre aktiva aganto en Malio per trejna misio (angle EUTM Mali – European Union Training Mission in Mali) kaj kadre de asista misio (angle EUCAP Sahel Mali – EU Capacity Building Mission in Mali). Bedaŭrinde, oni konstatas, ke la rezultoj de ĉi tiuj misioj ne atingas la deziratan efikon, ĉar la planitaj intencoj ne ĉiam reflektas lokajn bezonojn.

Konstitucio

La nova konstitucio, kiun civitanoj aprobis en referendumo la 18an de junio ĉi-jare, klare plifortigas la rolon de la prezidanto kaj la armitaj fortoj. Oni supozas, ke la nuntempa militestro kolonelo Assimi Goïta verŝajne intencos kapti la prezidantecon. Samtempe la ŝanĝoj en la konstitucio plifortigas la rolon de la armitaj fortoj kaj redirektis la eksterpolitikan orientiĝon de Malio for de la antaŭa dominanta grandpotenco, Francio, al Rusio. Nerekta pruvo de tiu ŝanĝo estas ankaŭ la fakto, ke, laŭ la nova konstitucio, la franca lingvo ne plu estas konsiderata kiel oficiala lingvo en Malio, sed nur laborlingvo 5.

Alia konkreta ilustraĵo de tiu ĉi orientiĝo de Malio estas la februara vizito en tiu lando de la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov, kiu konfirmis, ke Rusio daŭre helpos Malion plibonigi siajn armeajn kapablojn.

Necerta estonteco

La plua politika kaj ekonomia evoluo de Malio estas do nuntempe malfacile antaŭvidebla. Reveno al paca kaj stabila medio estas malproksima kaj la evoluo estas tre necerta. Jen kelkaj bazaj argumentoj.

En Malio estis en la lastaj du jaroj du militistaj puĉoj, unu en aŭgusto 2020 kaj la alia en majo 2021. La militista registaro komence promesis elektojn en februaro 2022, sed poste prokrastis ilin al februaro 2024.

La klopodoj de la internacia komunumo solvi la enlandan konflikton per pacaj rimedoj ĝis nun ne estis efikaj. Rilatoj inter UN kaj Malio rapide malboniĝis ekde la puĉo de 2020. La militista registaro permesis al solduloj de la grupo Wagner gvide de Jevgenij Prigoĵin funkcii sur la teritorio de la lando. Tamen, estas neverŝajne, ke la limigita rusia armea subteno povus stabiligi la situacion en la lando kaj konstrui fortajn registarajn strukturojn.

Pro sia geografia situo la nordo de Malio ĉiam estis renkontejo de eksterlandaj influoj kaj kulturaj, ekonomiaj kaj religiaj ligoj. La geografia loko altiras la atenton de iuj ŝtatoj kaj internaciaj kompanioj, ĉar, interalie, ĝi proponas idealan manieron establi novan kunlaboron kun aliaj landoj de Sahelo kaj okcidenta Afriko.

1. En la faka literaturo ekzistas multaj difinoj de nesimetria konflikto. Plej ofte nesimetrio en armita konflikto estas klarigita kiel ampleksa malegaleco inter la militantaj partioj, kiam ŝtataj kaj neŝtataj agantoj alfrontas unu la alian. Ĉi tiun esprimon unue uzis Andrew Mack en 1974. Vidu ekzemple la artikolon de Robert M. Cassidy Why Great Powers Fight Small Wars Badly (Kial grandaj potencoj batalas en malgrandaj militoj malbone), Military Review, septembro-oktobro 2002.
2. La Mult-dimensia Integra Stabiliga Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Malio (angle MINUSMA – United Nations Multidimensional Integrated Stabilization Mission in Mali) estis establita la 25an de aprilo 2013 per Rezolucio 2100 de la Sekureca Konsilio de UN kun la celo stabiligi la landon post la tuarega ribelo en 2012.
3. La plej granda etna grupo en Malio estas la bambaraoj (ĉirkaŭ 36 % de la loĝantaro); la due plej granda grupo estas la fulanoj (17 %).
4. Sahelo etendiĝas de Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro kaj inkluzivas partojn de la sekvaj landoj: Senegalo, Maŭritanio, Malio, Burkino, Niĝero, Niĝerio, Ĉado, Sudano, Etiopio, Eritreo, Ĝibutio, Somalio.
5. Vidu artikolon 31 de la nova konstitucio. Decret N°2023-0401/PT-RM du 22 juillet 2023 portant promulgation de la constitution. Fonto: https://sgg-mali.ml/JO/2023/mali-jo-2023-13-sp-2.pdf.
haus
Julius HAUSER


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-24