PolitikoNEDERLANDOSurvoje al nova parlamentoLa 22an de novembro en Nederlando okazos balotado por nova parlamento. En la elektoj partoprenos multaj partioj kaj individuoj, ĉar la nederlanda parlamento estas rezulto de proporcia elektosistemo, kaj en la politike dekstra flanko estas multaj malgrandaj frakcioj. Tiel, pli ol 21 „partioj” estas reprezentataj en la nuna parlamento, kvankam kelkfoje oni povas sin demandi, ĉu temas pri partio aŭ pri unuopa persono. Kelkaj partioj, kiel GroenLinks (verdula maldekstro) kaj Partij van de Arbeid (PvdA, socialdemokrata Partio de la Laboro), male, kunigis siajn balotlistojn. Kial la venontaj elektoj okazu tiel frue?La kvara kabineto sub la gvido de la ĉefministro Mark Rutte, inaŭgurita komence de 2022, ankoraŭ ne kompletigis sian deĵorperiodon; tamen ĝi devis eksiĝi pro demisio de la ĉefministro Rutte okazinta la 7an de julio. Kial la ĉefministro demisiis?Mark Rutte, historiisto laŭ profesia klerigo, kiu en sia mezlerneja tempo ofte sin ekzercis kun amiko pri politikaj intervjuoj, estis unu el la plej longe funkciintaj eŭropaj ĉefministroj. Ekde 2010 li estris kvar kabinetojn. Origine konservativliberala (partio VVD), li devis koalicii kun diversaj aliaj partioj, plej ofte kun la kristandemokrata partio CDA kaj la liberala D66 (Democraten 66) kaj, okaze, kun la socialdemokrata PvdA kaj la kristanunia CU (ChristenUnie). Nestabilaj koaliciojEn la komenco de sia ĉefministreco (2010) li serĉis subtenon por malplimulta registaro de liberaluloj kaj kristandemokratoj ĉe popularisto Wilders, sed tio post mallonga tempo malsukcesis. Sekve li diris, ke li neniam plu petos lian subtenon. Poste kreskis ankoraŭ pli da popularismaj partioj, kiuj kelkfoje atingis senprecedencan nombron da voĉoj, sed pro la kapricaj kaj fojfoje ekstremdekstraj eldiroj de siaj estroj ili rapide perdadis subtenon kaj miniaturiĝis aŭ anstataŭiĝis de aliaj similaj partioj. „Teflona Marko”Rutte montriĝis fleksebla kaj povis facile regadi kun subteno dekstra aŭ maldekstra, ĉiam serĉante solvojn por pluigi vivon de sia registaro. Pro tio li ekhavis kromnomon „teflona Marko” indikantan, ke li ofte kapablas elturniĝi. Kaj li ne hezitis „forgesi” aferojn aŭ ŝanĝi sian opinion, se la plimulto pensis alie. En eŭropaj rondoj li fariĝis respektinda figuro. Laŭdire, Angela Merkel foje diris, ke, se la eŭropaj gvidantoj ne scias elturniĝi, oni petu Markon, kiu kapablas elpensi solvon por ĉia problemo. Krizoj kaj skandalojTamen la enlandaj krizoj fariĝis pli kaj pli grandaj: krizoj pri akceptado kaj loĝigo de azilpetantoj, pri la klimato, pri nitrogeno (damaĝe troa agrikultura emisiado), pri gasĉerpado kaj akompanaj tertremoj en la provinco Groningeno (kaj la manko de kohera kompensopolitiko) kaj la imposta skandalo pri la uzado de algoritmoj por „trovi fraŭdulojn”, pro kio multaj senkulpaj homoj havis gravajn financajn problemojn. Pri la problemoj de Groningeno parlamenta enketa komisiono konstatis en 2022: „kvankam la kabineto sciis pri la tertremaj konsekvencoj de la gasekspluatado, ĝi ne limigis la gasĉerpadon, sed, male, eĉ pligrandigis ĝin en 2013.” Laŭ groningenanoj tio estas sufiĉa kialo por eksigi la kabineton, sed en 2022 venis nur profundaj pardonpetoj. Dum la formado de la kabineto en 2022 ekestis, krome, skandalo pri tio, ke dum la diskutoj oni ŝajne priparolis la eblon „promocii” al ofico eksterparlamenta konatan parlamentanon Pieter Omtzigt (nun sendependan), kiu – same kiel Renske Leijten el la Socialista Partio – multon faris por denunci la praktikon de la imposta servo en la „afero pri la sociaj krompagoj”. Laŭdire, oni ne parolis pri iu „forigo”, dum foto de ĵurnalisto montris la kontraŭon: noton pri Omtzigt sur papero, kiun kunportis unu el la koncernatoj. Rutte „ne memoris”. Tro da mensogoj kaj elturniĝojFine, la mensogoj kaj elturniĝoj iĝis troaj. Kiam la ĉefministro insistis pri forigo de la eblo, ke familianoj de azilpetintoj venu al Nederlando (temas pri maksimume 6000 azilpetoj, kompare kun la tuta kvanto de 40 000–50 000 jare – sen konsidero pri centmilo da ukrainaj rifuĝintoj), la aliaj partioj en la registaro refutis tiun proponon. Ĉu vera kialo aŭ preteksto?Iuj diris, ke Rutte uzas tiun aferon kiel pretekston por foriri, meti finon al sia nederlanda kariero kaj profiliĝi dekstre. Ĉiuokaze, la opinisondoj post la registara krizo estis tre malfavoraj al li: granda plimulto ne volis, ke li revenu en iu kvina kabineto. Do, la senpera kialo de la demisio de Rutte estis la azilpolitiko, sed malmultaj parlamentanoj kredis, ke tio estis la vera kialo. La parlamentanojn la demisio de Rutte tute surprizis. Oni tamen respektis lian decidon kaj dankis lin pro lia servo. Radiko de la problemojIntertempe la krizaj malfacilaĵoj urĝe bezonas solvojn. Tiuj problemoj ofte estas ligitaj al novliberala ideologio: problemoj pri la tutmonda komerco (Ĉinio–Usono–Eŭropo), ignorado de primediaj konsideroj, sankcioj pro militado, problemoj pri infektaj malsanoj, pri la klimato, pri loĝigo ktp. Forigo de ekonomiaj baroj kaj limigoj en internacia komerco kontribuis al tiuj problemoj. Reage oni renaciigas. Oni povas demandi sin, ĉu ne venis la fino por tiu ideologio entute ...
Bert DE WIT
Nederlando
|