SciencoDIABETOManĝi bone kaj sin trejni sekureAverto: La ĉi-sube prezentata kuracmetodo postulas fakan akompanadon de medicinistoj. Ordinaraj individuoj ne provu ĝin sen konsulti sian kuraciston. Dieto estas baza kuracado, al kiu diabetuloj submetiĝas jam delonge. Sanservoj tre ofte substrekas la gravon de dieto kaj korpoekzercado, kiuj aparte necesas por diabetuloj. La verkanto laboras en kuracejo pri interna medicino en Hokkajdo, Japanio. Antaŭ la pandemio, ankaŭ en ŝia kuracejo oni ĉiusemajne instruis terapion al diabetuloj. Medicinistoj, kiuj funde studas diabeton, bone komprenas la neceson pri detala informado al pacientoj kaj ne ŝparas tempon por igi diabetulojn konsciaj pri ĉio, kio rilatas al ilia malsano. Por iuj pacientoj ne facilas daŭrigi la rekomendatan terapion, kvankam aliaj efektive, zorge kaj „malpigre” plenumas la ĉiutagajn preskribitajn taskojn. En la kuracejo de Hokkajdo la unua menciita grupo kutime ridetas kaj ŝajnigas, ke ĉio iras bone. Sed ilia malsano senkompate progresas, se ili ne povas plenumi la ĉiutagajn taskojn. Longdaŭra kaj tuj-efika insulinoKiam oni manĝas karbonhidratojn, la tiel nomataj beta-ĉeloj en la pankreato sekrecias senprokraste insulinon. Ĉe homoj sanaj, t.e. sen diabeto, la kvanto de insulino eligata en ilia organismo rekte dependas de la kvanto de alprenitaj karbonhidratoj. Ĉar diabeton kaŭzas la manko de sekrecio de insulino (kiu malaltigas la nivelon de sukero en la sango), ĉe diabetuloj la nivelo de sangosukero danĝere altiĝas post abunda enpreno de karbonhidratoj. Multaj homoj trafitaj de diabeto injektas al si do insulinon por kompensi la mankon de la kutime nature sekreciata insulino. Iuj injektas du specojn de insulino plurfoje tage, nome longdaŭran insulinon kaj tuj-efikan insulinon injektendan antaŭ manĝado. Ili devas kutime memkontroli la kvanton de sangosukero 3-4 fojojn tage. Grafikaĵoj pri donitaĵojAntaŭ pli ol jardeko aperis nova metodo rilata al iu dieto nomata „karbonkalkulado”. Per tiu lasta oni kalkulas la kvanton de karbonhidratoj en la diversaj manĝaĵoj. Al diabetuloj, kiuj injektas al si tuj-efikan insulinon, oni konsilas injekti la ĝustan kvanton de insulino surbaze de la efektive alprenotaj karbonhidratoj, konsiderante kelkajn individuajn diferencojn. Tamen oni ne povas konfirmi, ke la konsiloj pri la preciza kvanto de necesa insulino estas ĝustaj, ĉar memkontroli sangosukeron nur tri-kvar fojojn tage ja ne sufiĉas por konstati la efektivan nivelon de sangosukero post manĝo. Sed de kelkaj jaroj eblas vidi precizajn datumojn ĉe liniaj grafikaĵoj pri sangosukera nivelo danke al nova memkontrola mezurilo, kiu havigas detalan analizon de ĉiuj donitaĵoj por pli granda sekureco. Nun oni instruas al diabetuloj mastrumadon de la tiurilata sistemo: la surmeto de la nova memkontrola mezurilo ebligas registri kaj havi aliron al la nivelo de sangosukero dum la lastaj 14 tagoj. Muskola/aerobika trejnadoMedicinistoj kaj diabetuloj kunhavigas la datumojn de liniaj grafikaĵoj pri sangosukera nivelo. La kuracistoj konsilas al unuopaj diabetuloj, kiom da insulino injekti, konsiderante la alprenitan kvanton de karbonhidratoj, oleo kaj graso, kiuj influas tiun nivelon. Estas bone injekti pli da insulino, se oni manĝas pli da karbonhidratoj. Diabetulo rajtas manĝi same kiel ne-diabetuloj, nur se la metodo ĉi-supre menciita estas realisma kaj praktikebla ĉe li sub la kontrolo de kuracisto. Tiamaniere diabetuloj fariĝas pli liberaj. Plie oni devas konsideri ankaŭ la efikojn de fizika ekzercado. Muskolaj trejnadoj akute malaltigas la nivelon de sangosukero, kaj tiu efiko ofte daŭras ĝis la venonta mateno. Male, aerobika ekzercado nur milde malpliigas sukeron en la sango. Ĉe aerobika ekzercado, muskoloj uzas kaj glukozon en la sango kaj liberan grasan acidon liberigitan de korpaj grasaj ĉeloj. Male, ĉe muskola trejnado muskoloj uzas kaj glikogenon mem kaj glukozon en la sango. Dum muskola trejnado, elĉerpiĝas glikogeno en muskoloj. Kiam glikogeno mankas en muskoloj kaj la nivelo de insulino en la sango estas alta, la glukozo en la sango (kiel glikogeno) eniras kaj plenigas la muskolojn. Ĉe ne-diabetuloj la kvanto de insulino en la sango, kiu estas sekreciata de beta-ĉeloj, dependas de la nivelo de sangosukero. Kiam la sangosukero malaltiĝas post muskola trejnado, beta-ĉeloj malmultigas la sekrecion de insulino. Sed ĉe diabetuloj, kiuj injektas al si insulinon, la kvanto de insulino en sango ja dependas de la injektita insulino. La hormono glukagonoGlukagono estas unu el pluraj hormonoj, kiuj altigas sangosukeron. La rilato inter insulino kaj glukagono estas grava por sintezi glukozon en la hepato. Kiam insulino estas malalta kompare al glukagono, la hepato produktas kaj eligas glukozon. Kiam diabetuloj faras muskolan trejnadon, kiam ili injektas al si insulinon kaj manĝas karbonhidratojn kiel kutime, ilia sangosukero fojfoje malaltiĝas. Se la kvanto de insulino kompare al tiu de glukagono estas alta, la hepato ne produktas kaj ne eligas glukozon; male glukozo en la sango eniras kaj konserviĝas, ene de la hepato kaj la muskoloj, kiel glikogeno. Tiusence oni devas delikate trakti fortan muskolan laboron ĉe diabetuloj. Pli da zorgo necesas post ... neĝadoIndas klarigi ion pri neĝoŝovelado en neĝplenaj regionoj kiel tiu de la verkanto: Hokkajdo. Oni anticipe konsilas al diabetuloj eviti troan malaltigon de sangosukero kaj do aparte mencias neĝoŝoveladon: ili fojfoje fakte forgesas, ke neĝoŝovelado estas muskola laboro. En Hokkajdo 30 ĝis 50 centimetroj da neĝo falas tage 2 aŭ 3 fojojn jare. La matenon post multneĝa tago, multaj diabetuloj kun malalta sangosukero, kiuj ŝovelis neĝon en la antaŭa tago, vizitas kuracejon. Antaŭ neĝoŝovelado la diabetuloj, kiuj injektas al si insulinon, devas injekti malpli da insulino aŭ manĝi pliajn karbonhidratojn; kaj ĉe la sekva manĝo ili devas enigi pli da karbonhidratoj ol kutime. Krome ili devas alpreni iom da karbonhidratoj kaj laktaĵoj antaŭ enlitiĝo, ĉar karbonhidratoj altigas la nivelon de sangosukero du horojn post manĝo, kaj laktaĵoj milde altigas ĝin de noktomezo ĝis frumateno. Se temas pri la homoj, kiuj surmetas la novan mezurilon, kiu ebligas facile kontroli la nivelon de sangosukero, dum neĝoŝovelado ili povas observi simplamaniere kaj realtempe la nivelon de sangosukero kaj tuj enkonduki glukozon por eviti akutan malaltigon de sangosukero. Plie, kontroli kaj observi la datumojn ĉe liniaj grafikaĵoj pri la sangosukera nivelo instigas ilin konsciiĝi pli kaj pli pri sekura agado. Tiamaniere sinekzercado de diabetuloj fariĝas pli sekura.
ŜIBATA Satomi
Japanio
ŜIBATA Satomi estas medicinistino loĝanta en Hokkajdo, Japanio.
|