LibrojBrutala liberigo de pasintecoLa nova libro de la konata ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä ĵus aperinta ĉe la novjorka eldonejo Mondial malgraŭ sia relative malgranda formato forte impresas kaj „frapas” onin ekde la unua paĝo, verŝajne ĉar temas pri la sorto de homoj, kiuj loĝas tute proksime al multaj el niaj legantoj – en la belega kaj neforgeseble pitoreska orient-eŭropa lando Ukrainio. Nur naŭ malgrandaj rakontoj. La aŭtoro lerte ne nur prezentas la historiojn de la intervjuitaj homoj, kiujn li renkontis dum sia vojaĝo al Ukrainio, sed paralele priskribas la modernan historion de la lando. Tiu priskribo eble estas farita iom skize, sed sufiĉe detale por komprenigi, kio okazis kaj nun okazas en tiu parto de Orienta Eŭropo. La eventoj ekas per la eksplodo en ĉernobila nuklea centralo en 1986 kaj daŭras tra la oranĝkolora revolucio de 2004 kaj sekvas tra alia revolucio en 2014, la poste triumfa elekto de Volodimir Zelenskij kiel prezidanto, kaj ĝis la terura rusia invado en 2022. Nur naŭ rakontojTiuj naŭ mallongaj rakontoj strebas klarigi al la legantoj, kian diferencon havas Ukrainio kaj ukrainoj disde sia orienta najbarlando kaj ĝia popolo. Por multaj el vi Ukrainio verŝajne longe troviĝis en la ombro de Rusio. Tamen, kiel agnoskas la aŭtoro, „la politiko en Ukrainio kun siaj abruptaj turniĝoj, kotoĵetado kaj akraj televidaj debatoj estis malfacile komprenebla, ĉar ĝi tute ne similis al la strikta disciplino kaj hierarkio en Rusio”. Bedaŭrinde ankaŭ pluraj loĝantoj de Rusio ne komprenas tion. Ja ilia prezidanto opinias la nuran ekziston de Ukrainio granda historia miskompreno. Li persvadas siajn civitanojn pri tio, ke rusoj kaj ukrainoj estas la sama popolo, ke la moderna Ukrainio estas kreaĵo de Lenino, ke sen sia granda najbaro Ukrainio ja simple ne povas ekzisti. En ĉio, kio okazas, kulpas Usono kune kun NATO-landoj kaj iliaj disĉiploj venintaj al gvidaj postenoj en Ukrainio. Tiujn blufojn oni ĉiutage senĉese propagandas per rusiaj televido, gazetoj kaj rusa Interreto (kiun oni planas baldaŭ „sendependigi” de la tutmonda reto). La terura rusia invado komencita la 24an de februaro 2022 kaj ĝia totala tutmonda kondamno atentigis multajn eŭropanojn pri tio, kiu pravas en la militkonflikto. Oni ekkomprenis, kian danĝeron havas reĝimo bazita sur la aŭtokratio de unu sola persono, gvidanta per falsaj kaj danĝeraj ideoj, similaj al tiuj ekzistintaj antaŭ 80 jaroj en la centra parto de Eŭropo. Vekiĝas lando, „vekiĝas” popoloKniivilä per mallongaj intervjuoj kun ordinaraj homoj el diversaj regionoj de Ukrainio, diversnivele edukitaj kaj laborantaj en absolute diversaj kampoj, lerte montras al ni, kiel Ukrainio ŝanĝiĝis post la disfalo de Sovetio kaj transformiĝas al mal-Rusio. La aŭtoro substrekas: la libro ne estas pri la milito, kiu ĉiam apudas, sed pri homoj, kiuj ne propravole perdis ne nur siajn hejmojn kaj laborlokojn, sed siajn familianojn, amikojn, kolegojn. Pluraj el ili draste ŝanĝis sian vivon, sian okupon kaj – tre grave por la estonteco – sian opinion pri la „frata” najbaro. Por multaj el la intervjuitoj tio ne estis facila: ja oni kutimis paroli ruse, precipe en la orienta parto de la lando, spekti rusajn filmojn, kontakti amikojn kaj familianojn loĝantajn en Rusio. Tamen ... ĉio fulme ŝanĝiĝis. Oni vekiĝis kaj ekpaŝis sian ne-facilan vojon al la nova Ukrainio, al sia kompreno, kiel kaj kial Ukrainio ne estas Rusio. Dankon al la aŭtoro pro la aktuala kaj informplena libro, facile kaj klare verkita pri la teruraj kaj kompleksaj eventoj. Ŝajne ĉiu recenzo devas enhavi ankaŭ ian kritikon. Ĉi-foje mi eĉ ne volas mencii kelkajn mistajpetojn, kiuj cetere tute ne malhelpas la legadon. Iom bedaŭrinde, ke la libron ne eniris fotoj de la intervjuitoj, sed aŭtora TTT-paĝo, facile trovebla en la reto, havas ilin. Laste sed ne balaste, la recenzanto dankas pro la listo de la plej gravaj eventoj en la historio de Ukrainio prezentita fine de la libro. Videblas, kian longan historian vojon trapasis Ukrainio ekde la Kijiva Rusio ĝis la nuna tempo. Kaj malgraŭ tio, ke la vojo estas plenplena de obstakloj kaj diversaj problemoj, ni diru la sloganon jam konatan de multaj homoj: „Slava Ukraine! Heroem slava!” („Vivu Ukrainio! Vivu la herooj!”) Alexander MIKISHEV
Kalle Kniivilä: Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio. Eld. Mondial, Novjorko, 2023. 170 paĝoj. ISBN 978-1-59569-452-2.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|