Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Spioni kaj esti spionata

Reveno post jardekoj al la loko de sia knabaĝo; la iama vilaĝo estas la sama aŭ preskaŭ; sama estas la Sakstrateto; la iamajn loĝantojn oni devas rekonstrui: familio Hayward estas la kerno. Kio pensigas pri la iamaj aventuroj, la iama timo, la iamaj suspektoj? La tempo estas la komenco de la dua mondmilito, la loko estas neprecizigita, sed evidente lando kontraŭnazia, kaj timata monpuno estas en ŝilingoj.

La rakonto komenciĝas, kiam estas detale priskribitaj la protagonistoj kaj ties familioj. Abundas detalaj priskriboj de la enĉambra aranĝo (tetrinkaj pletoj, sur kiuj kuŝas bongustaj keksoj) por enigi la leganton en la etoson de iu antaŭe sekreta, sed tuj eksploda sciigo.

La rakontanto klopodas rekonstrui la epizodojn kaj la etoson de sia knabaĝo. Lia tiama nomo estas Stephen, kun fidela (ĉu ĉiam?) kunludanto Keith, sed ie-tie li mismemoras: „Ĉu la policano venis jam pli frue? Estas tre malfacile memori, en kiu ordo la aferoj okazis. Tamen, se ne eblas memori tion, tiam ne eblas elcerbumi, kio kondukis al kio, kaj kia estis la interligo. Kio revenas al mi, kiam mi atente ekzamenas mian memoron, tio eĉ ne estas rakonto. Ĝi estas kolekto da vivaj detaloj. Certaj vortoj parolataj, certaj objektoj ekvidataj. Certaj gestoj kaj mienoj. Certaj humoroj, certaj veteroj, certaj horoj de la tago kaj statoj de la lumo.”

La ĉeffrazo, kiu startigas la sinsekvon de la memorataj epizodoj estas „Mia patrino estas germana spiono”: frazo dirita sekrete, eble eĉ bedaŭre, sed ne tiom.

Rigardado de fotoj, kalendaro kun surskriboj, eble ĉifroj, stimulas dubojn kaj suspektojn. Spioni spionon, kiu tre verŝajne direktiĝas al sekreta rendevuo kun aliaj spionoj, estas tre delikata entrepreno: lin (ĉi-okaze ŝin) gvati kaj kaŝe sekvi, kiam ŝi oftege iras al la poŝtoficejo kaj sendas, sendas, sendas poŝtaĵojn (al kiu?). Barilo dividas mondojn, ĝin transsalti kondukas al mistero, en- kaj el-veno tra tunelo postkure al la spionino, tamen neniam kaptata ĉe l' freŝa faro, entuziasme vigligas momente sed seniluziigas ĉe la posta sekundo. Sonoj aŭdiĝas, donas esperon pri solvo de la mistero sed tuj forfadas: la vera kieo malpreciziĝas, maltroviĝas, malaperas.

Timiga aventuro

Ĉiu el la knabaj maloftaj ekskursoj en la tunelon estis timiga aventuro, sinsekvo da kuraĝoprovoj por onia baldaŭa viriĝo. Kaj la unua el la kuraĝoprovoj estis la tunelo mem. Spure al la virino suspektata pri spionado la du knaboj enkotiĝas en aventuron, kiun ili ne supozis devi entrepreni.

„Denove mi sentas la humidan tuŝon de la muroj sur miaj haroj kaj ŝultro, kaj brosas per la manoj la putrajn eksudaĵojn, kiujn ili postlasis. Denove mi klopodas forviŝi la malhelverdan ŝlimon de miaj manoj.”

Alia loĝantino de la Sakstrateto, Barbara Berrill, aperas abrupte; ĉu ankaŭ ŝi spionas la spionantajn knabojn? Misteras Onjo Dee, vizitata oftege, ĉu nur ĉar simpatia proksima parenco? Aŭ ĉu ŝi ion scias, ion transdonas, ion transprenas? Ĉu kaŝita ŝakrado de cigaredoj (por nefumantoj)? Sekretoj konfidataj, nesuspektataj edzinoj havas koramikon; prefere oni ne sciu, kiu scias tion. Honorpromesoj silenti, muti – pri io, kion oni vidis kaj oni estus devinta ne vidi. Kaj ĉio povas esti registrata en loglibro ...

La tunelo enigas en transmondon, kie la du knaboj celas havi sian gvatejon; sed la spionato iĝas spionanto. Kesto aperas, malaperas, jen kun io interne, jen (surprize) kun nenio, tamen estas io deponita, iu skribaĵo; kiel oni deĉifru frazostumpojn? Kio enestas, se ies mano elvenas humida? La luno aperas kaj vualiĝas, sonoj venas kaj fadas: „Mi aŭdas miajn dentojn klakadi kiel ĵetkuboj en skuilo.” „Silente mi elpaŝas en la arĝentan mallumon, kaj iĝas parto de ĝi.”

Ne ordinara krimromano

La etoso de la tuta rakonto estas streĉa, timiga, morna; aldoniĝas la nigrumo por kaŝiĝo kontraŭ malamikaj avioj. Ĝi ne estas ordinara krimromano, ĉar mortinto ne evidentiĝas (sed eble subkomprenatas), sed apero de misteroj estas ĉiuĉapitra, ekzemple longa lana ŝtrumpeto, malhelblua, kun multe flikita kalkanumo aŭ monujo el bosita ledo. Aperas novaj rolantoj, jen ne pli bone difinita „vojulo” (ĉu seksa deviulo?), jen surbicikla policisto. Kial ili venis? Kion ili komunikis? Al kiu? La du knaboj senpaŭze esploras la straton: „Ni plu iras malrapide, alrigardate kaj albojate, ĝis ni malaperas trans la kurbiĝon.”

Ŝipo ŝanĝas sian kurson, kaj solvo, ĉu parta, ĉu tuta, ĉu akceptebla, kompreneble atingas la ĝisfinan leginton, kiu certe malfacile forgesos tian verkon, kiu eble povos kontribui al ne tute tradormitaj noktoj ... Senti sin spionata ensonĝe ja ne estas trankviliga impreso.

La traduko estas ege flua, kun kelkfoja, eĉ se malofta, bezono de vortaro, ĉar envenas nekutimaj vegetaĵoj, kiuj per sia aspekto, odoro (aŭ fetoro) estas gravaj elementoj de la etoso.

Carlo MINNAJA
Michael Frayn: Spionoj. El la angla tradukis Edmund Grimley Evans. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, Barlastono, 2023. 241 paĝoj. ISBN 978-0-902756-64-9.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 11, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-02