Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

RUSIO

Ĉu la plej malbona lando por vivi?

La amasa elfluo de la loĝantaro el Rusio, observata en la lastaj jaroj, kaj precipe post la komenco de la milito kontraŭ Ukrainio, montris, ke, malgraŭ la sukceso de propagando, la reala bildo tie estas sufiĉe morna. Por multaj pensemaj rusiaj civitanoj, tio neniam estis sekreto. Pluraj tamen rezignis pri elmigrado, aliaj simple ne havas kuraĝon fari tion, aliaj estas retenataj de familiaj ligoj, ŝatata laboro ktp. Tamen, objektiva vidpunkto, subtenata de nombroj, montras, ke Rusio estas unu el la plej malbonaj landoj por vivi.

Vivnivelo kaj sekureco

Por pruvi tion necesas konsideri plurajn faktorojn, aŭ pli ĝuste, konsideri ilin kune kaj kompari kun aliaj landoj. La unua faktoro estas la vivnivelo. Laŭ pluraj fontoj Rusio okupas ĉi tie la 52an lokon en la mondo.

Kiel duan faktoron mi inkluzivigus sekurecon, ĉar ofte la civitanoj de ĉi tiu lando deklaras, ke ili pretas oferi sian vivnivelon favore al sekureco. Laŭ la nivelo de perfortaj krimoj, Rusio okupas unu el la unuaj lokoj en la mondo. Perfortaj krimoj inkluzivas murdon, seksperforton kaj huliganismon. Ekzemple, la nombro da murdoj en Rusio estas 12,5 por 100 000 homoj jare. En Usono, ĉi tiu nombro estas 5,5 (dum en Usono la nombro da pafiloj estas pli ol 1,2 ekzempleroj por persono, inkluzive de beboj, en Rusio ĉi tiu nombro estas almenaŭ 10-oble malpli alta, sed krimoj kun uzo de pafiloj, kvankam ne nur murdoj, estas farataj duoble pli ofte ol en Usono). Interese, ke samtempe Rusio estas ankaŭ la unua en la mondo laŭ la nombro de policanoj laŭkape. El kiu unu el du konkludoj povas esti tiritaj: aŭ la polico estas neaktiva, aŭ ĝi estas implikita en perfortkrimo.

Trafikakcidentoj

Alia indikilo de vivsekureco povas esti mortemo en trafikaj akcidentoj. Rusio estas unu el la kvin landoj en Eŭrazio kun la plej alta mortokvanto en trafikaj akcidentoj. Ĉiujare tie 18 el 100 000 homoj mortas sur la vojoj, proksimume 3 mortoj por 1000 veturiloj. Por komparo, en Usono, ĉi tiuj nombroj estas 11 kaj 0,1, respektive, en Turkio, 12 kaj 2,5. De la dua nombro de la ĉi-supraj statistikoj, ni povas konkludi, ke aŭtoj uzataj en Rusio estas nesekuraj.

Ankaŭ la mortoprocentaĵo pro malsanoj en Rusio estas unu el la plej altaj en la mondo. Ĝi estas la unua en mortemo pro apopleksio, kancero kaj infektaj malsanoj, kio indikas malaltan nivelon de medicina prizorgo.

Kutime, kiam oni determinas la vivnivelon, parametro kiel la kvalito de nutrado ne estas konsiderata. Vere, ĝi nerekte rilatas al la atendata aĝo de morto, kiu estas konsiderata, kiam oni kalkulas la vivnivelon. Loĝantoj de Rusio tradicie kredas, ke ilia kuirarto estas la plej bona. Pri gustoj ne estu disputo: iu ŝatas rusan kuirarton, iu ŝatas ĉinan. Tamen, vojaĝante eksterlanden, precipe al sud-eŭropaj landoj, ili rimarkas la altan kvaliton de lokaj produktoj. Precipe viando, lakto, faruno. Ekde la tempo de Sovetunio, kie estis ĝenerala manko, rusoj alkutimiĝis al surogatoj kaj malmultekostaj anstataŭaĵoj. Fabrikistoj ankaŭ adaptiĝas al ilia gusto. Malmultaj obeis la ŝtatajn normojn en Sovetunio, kaj poste ili estis tute nuligitaj. Post la altrudo de sankcioj pro la invado en Ukrainion, konkurenco en Rusio malfortiĝis, la kvalito de manĝaĵoj fariĝis eĉ pli malalta.

Nivelo de libereco

Laŭ Freedom House 1, la libereca stato de Rusio okupas la 172an lokon, inter Ruando (171) kaj Kongo (173). Alivorte civitanoj de la Rusia Federacio estas malpli liberaj ol loĝantoj de Maŭritanio aŭ Kuvajto.

Ekologio

Por ĉi tiu parametro Rusio estas proksimume en la mezo, en la 112a loko, cedante ne nur al evoluintaj landoj, sed ankaŭ al Afganio, Centr-Afrika Respubliko ktp. Ĉi tio rekte influas la nombron de malsanoj, kaj tial la vivdaŭron.

Klimato

Kutime ĉi tiu faktoro ne estas konsiderata, kiam oni taksas la nivelon kaj la kvaliton de la vivo. Tamen ĝi rekte influas la kostojn asociitajn kun disponigado de komforta aŭ eĉ necesa temperaturo en hejmo. La averaĝa jara temperaturo en Rusio estas -5,1 celsiaj gradoj. Kompreneble, ĉi tiun parametron forte influas la enkalkulado en la statistiko de Siberio kaj la Malproksima Nordo, kie loĝas negrava parto de la loĝantaro de ĉi tiu lando. Tial, estas pli bone konsideri la averaĝan temperaturon en la mez-eŭropa parto de Rusio. Ĝi estas +6,3 gradoj. Ĉi tio estas pli bona ol en Kanado (-5,35, Kebekio +5,4), Kartvelio (+5,8), Svedio (+2,1), Svislando (+5,5), sed ĝi estas tute nesufiĉa por supervivado sen specialaj rimedoj por protekti kontraŭ la malvarmo: hejma izolado, varmaj vestaĵoj.

Vivsurfaco

La temo klimato povas esti ligita ankaŭ al loĝado. Malgraŭ la grandega areo kaj senlima kvanto de naturaj konstrumaterialoj aŭ krudmaterialoj por produkti loĝejojn, la norda najbaro de Ĉinio havas grandajn problemojn por solvi la loĝejan problemon. Do, unu persono tie disponas nur ĉirkaŭ 28 kvadratajn metrojn. Tiu ĉi nombro estas tamen pli alta ol ekzemple en Pollando, sed ĝi konsideras kadukajn kaj preskaŭ detruitajn loĝejojn, kaj ankaŭ vilaĝajn barakojn, en kiuj la poloj ne loĝus. Eĉ en Japanio, malriĉa je naturaj rimedoj kaj suferanta pro troloĝateco en urboj, statistiko montras 39 kvadratajn metrojn da loĝloko por loĝanto. La situacio estas pli malbona ol en Rusio nur en Honkongo (15 kvadrataj metroj) kaj Ĉinio (20 kvadrataj metroj).

Konkludo

Ni povas konkludi, eĉ konsiderante personajn subjektivajn preferojn (kuirarto, klimato), ke Rusio estas unu el la plej malbonaj landoj por vivo kaj disvolviĝo de krea potencialo. La klimato tie estas pli bona ol en Kanado aŭ Svislando, sed la vivnivelo estas multe pli malalta. Laŭ libereco, ĝi rangas pli alte ol Egiptio, sed la kvalito de manĝaĵoj en Egiptio estas pli alta kaj la klimato estas pli favora. Tie oni malpli verŝajne povas esti mortigita de krimulo, trafiĝi en mortigan akcidenton, morti pro apopleksio aŭ veneniĝi per surogata alkoholo.

La vivnivelo en Rusio estas pli favora ol en Belorusio, Bulgario, Meksiko kaj Tajlando, sed la rusianoj havas pli altan probablecon morti en akcidento, de la manoj de krimuloj aŭ la polico, de kronika malsano ol la belorusianoj. El la vidpunkto de klimato, ĝi estas malpli komforta ol ĉi tiuj landoj kaj postulas altajn kostojn por havigi varmon, sen mencii la kvaliton de manĝaĵoj.

Rusio havas pli malaltan nivelon de perforta krimo ol Brazilo aŭ Meksiko, sed la totala mortoprocento (laŭ kombinaĵo de kaŭzoj perfortaj, naturaj, malsanoj, trafikaj akcidentoj, akcidentoj, naturaj katastrofoj) en Rusio estas multe pli malbona ol en tiuj ĉi landoj. Nome en Rusia Federacio por 1000 homoj jare estas po 13,4 mortoj, en Brazilo 5,9, en Meksiko 4,8. Kompare kun ĉi tiuj landoj, la nivelo de liberecoj, la kvalito de manĝaĵoj kaj la klimato en Rusio estas multe pli malbonaj. Estas interese, ke en batalanta Afganio ĉi tiu nombro estis 11,5, kaj kvankam la nivelo de libereco tie estas eĉ pli malalta ol en Rusio, la klimato estas pli bona kaj la kvalito de manĝaĵoj estas pli alta.

boch
Andrey BOCHKAREV
Turkio


Andrey BOCHKAREV estas internacia ĵurnalisto, kiu naskiĝis en Siberio en 1964. Li studis la kristanan filozofion en Pollando kaj dum la lastaj 20 jaroj loĝas en Turkio.
1. https://freedomhouse.org/

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 11, p. 21.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andrey Bochkarev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-02