LiteraturoRAKONTOMielo kaj absintoBailenambeann [balenamjaun] ne estas aparte interesa aŭ pitoreska urbo, sed Orla estis sufiĉe kontenta, ke tiu estas ŝia hejmo. Tie ŝi naskiĝis kaj edukiĝis, kaj kvankam bone pagata laboro ne abundis, kiam ŝi estis juna virino, ŝi trovis kontentigan postenon kiel dungito en la oficejo de la urbodomo ĝis sia geedziĝo. Plie, ŝi heredis iom da mono, kiam mortis ŝiaj gepatroj kaj pluraj aĝaj parencoj; cetere ŝi iĝis proprietulino de du domoj, antikva posedo de la familio, kaj duonon de la valoro de geedza hejmo, post la separo, kiu okazis pro la fakto, ke ŝi ne povis naski infanon, kiam la edzo deziris esti patro de familio. Unu el la domoj ŝi okupis kiel sian nun fraŭlinan hejmon, kaj la alian ŝi luigis. Do, kvankam Orla ne estis riĉega persono, ŝi ankaŭ ne estis malriĉa, kaj vere ne bezonis la modestan salajron, kiun ŝi ricevis de la urbodomo. Ĉar ŝia sida laboro en la oficejo ne estis tre interesa kaj Orla havis sufiĉe da mono por ferii en landoj pli varmaj kaj malpli pluvaj ol la feriejoj en Irlando, ŝi ŝatis pasigi parton de la jaro en Francio, Hispanio aŭ Italio. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi legis artikolon en la loka ĵurnalo pri la tiel nomata Camino de Santiago, la historia pilgrimado al la historia urbo Santiago de Compostela en Hispanio. Ŝi trovis la artikolon aparte interesa. Ĝi rakontis, kiel tiu urbo portas tiun nomon laŭ la apostolo Jakobo (Santiago en la hispana), kies relikvoj troviĝas en Kompostelo. Dum la mezepoko la urbo iĝis la celo de pilgrimado. Kvankam oni ofte supozas, ke la pilgrimado sekvis sen interrompo ekde tiam, tio estas erara. La moderna revigligo de la pilgrimado datiĝas de la jaro 1957 post la eldono de la libro La vojo al Santiago de la irlanda historiisto kaj vojaĝanto Walter Starkie. La artikolo en la ĵurnalo plie rakontis, ke dum la mezepoko irlandaj pilgrimantoj vojaĝadis ŝipe al Hispanio, de tiel nomata „Kajo de Sankta Jakobo” en Dublino, por partopreni la sanktaĵojn en Santiago de Kompostelo. Kompreneble tio ne plu okazas. Iom nekonvene, sur la Kajo de Sankta Jakobo hodiaŭ staras la granda bierfarejo de la monde fama nigra biero Guinness. La revivigo de la historia pilgrimado estis apogita de la diktatoro Francisko Franco kaj de la hispana registaro. Ekde proksimume 1990 la pilgrimado iĝis aparte populara – ne nur ĉe piaj katolikoj, sed ankaŭ ĉe ordinaraj turistoj, ŝatantoj de piedvagado, kaj sportistoj. Kiel infano, Orla estis katolike edukita, kiel la plimulto da irlandanoj, sed ŝi ne konsideris sin aparte religia. Aliflanke, ŝi ege ŝatis longan piedvagadon, precipe eksterlande. Do, post legado de la artikolo ŝi aĉetis paron de novaj komfortaj botoj kaj grandan dorsosakon; kaj, en turisma buroo en Dublino, ŝi mendis ĉion, kion ŝi bezonis por fari la pilgrimon (flugbiletojn, trajnrezervadojn, la pilgrimantan credencial „pasporton” (sur kiu oni ricevas ĉe ĉiu pilgrima haltejo, kiel pruvon de ĉeesto, stampitan markon); plie, ŝi rezervis loĝlokojn dum la marŝo). Kiam ĉio estis preta, ŝi vojaĝis per trajno kaj aviadilo al landlima loko en Francio (Saint-Jean-Pied-de-Port), kie komenciĝas la pilgrimado al Santiago de Compostela. Alveninte tie, Orla aliĝis al afabla internacia grupo. Por Orla la grupo estis surprize diverskonsista. Ĝi inkludis plurajn romkatolikojn el diversaj landoj, unu nereligian judinon el Israelo, unu anglan islamanon, du ateistojn, unu nigran usonan evangelianon, unu komunistan piedpilkiston el Italio, kaj unu presbiterianon el Skotlando. Tamen, ekde la komenco de la pilgrimado, unu franca sinjoro aparte alligis sin al Orla kiel akompananto de „Camino”. Tio tute ne malplaĉis al ŝi, ĉar la sinjoro estis bonaspekta kaj simpatia. Li havis arĝentgrizan barbon, estis vidvo kun du filinoj kaj unu filo loĝanta en Japanio, kaj estis emeritiĝinta hortikulturisto (tion Orla konstatis poste, kiam ŝi komprenis iom de la franca lingvo). La sinjoro apenaŭ parolis la anglan, kaj tute ne komprenis la irlandan. Tamen, kiel ofte okazas kiam homoj kune simpatias, la manko de komuna lingvo ne estis granda obstaklo. Malkiel Orla, la sinjoro, kiu nomiĝis Robert Malebranche, estis tre pia katoliko, kaj faris la pilgrimon pro religia motivo, ne kiel turisto. Plie, li havis alian egale honestan motivon, nome, trovi novan edzinon. Orla, kontraste, ne serĉis novan edzon aŭ partneron, estante sufiĉe kontenta kun sia rondo de amikoj en Irlando, kaj sia fraŭlina situacio. Tamen, dum la longa piedirado ili pli kaj pli konatiĝis, kaj kiam ili alvenis al Santiago, ili jam estis bonaj geamikoj, kaj baldaŭ ili iĝis amantoj. Tia estis jam ilia rilato, ke ili decidis pasigi parton de la somero en la irlanda hejmo de Orla en Irlando, kaj parton en la domo de Robert en Francio. Pasis kelkaj jaroj en tiuj cirkonstancoj; la geamikoj de Orla iĝis geamikoj de Robert, kaj inverse, kelkaj el la geamikoj de Roberto iĝis geamikoj de Orla (sed ne la filinoj, kiuj sentis rankoron pri la fakto, ke ilia patro laŭŝajne trovis anstataŭantinon de ilia forpasinta patrino). Do la restadoj de Orla en Francio ne estis ĉiam agrablaj, precipe kiam la kuracisto de Robert malkovris kelkajn kancerajn tumorojn en lia korpo. Feliĉe, dum kelkaj jaroj Robert sentis malmultan doloron, kaj laŭŝajne lia malsano ne videble progresis. Tamen, Orla diris al siaj irlandaj geamikoj, ke, kvankam ŝia amanto ne longe vivos, ili restos koramikoj. Robert senplue akceptis, ke ili geedziĝos, sed li neniam formale petis geedziĝon. Edziĝi ne estis intenco de Orla pro la fakto, ke ŝi ne volis loĝi ekster Irlando, kie vivis ŝiaj geamikoj, kaj kie estis ŝiaj personaj interesoj. Samtempe, Robert ne volis loĝi ekster Francio, kie estis liaj familianoj kaj amikoj. Nur unu kutimo de Robert ĝenis Orlan kaj furiozigis liajn filinojn: li konstante prezentis Orlan al siaj konatoj kiel „mian fianĉinon”. (Supozeble la filinoj pensis, ke Orla deziras posedi la monon de ilia patro, kvankam ŝi nek volis nek bezonis ĝin, estante sufiĉe bonhava. Plie ili timis, ke nova virino uzurpus la lokon de ilia forpasinta patrino en la koro de ilia patro.) Post iom da tempo, tamen, plia progreso de la malsano de Robert ŝajne kaŭzis, ke lia konduto draste ŝanĝiĝis. Li iĝis eksterordinare ĵaluza kaj diktatora. Kiam Orla ricevis leterojn el Irlando, Robert konstante malfermis kaj legis ilin. Se telefonis al ŝi iu vira amiko (el kiuj ŝi havis multajn, precipe ekskolegojn, kaj konatojn de sia familio), Robert malpermesis tiun kontakton, eĉ se la telefonanto estis ŝia frato. Orla konstatis, ke ŝi povas konversacii telefone, nur ferminte sin en la banĉambro. Ŝi menciis tiun strangan konduton al la frato de Robert, senkulpigante lin pro lia malsano, sed la frato ridis kaj asertis, ke Robert estis ĉiam ĵaluza tirano, eĉ kiam li estis juna knabo. Kvankam dum pluraj jaroj la korpo de Robert ne indikis tre evidentajn simptomojn de lia malsano, subite lia stato komencis degeneri. Baldaŭ ŝi tute ne povis lasi lin sola, kaj ŝia amanto iĝis ŝia paciento, malgraŭ la fakto, ke ŝi malmulton sciis pri medicino. Ŝi deziris reiri al Irlando, kie ŝi lasis sian domon kaj sian aŭtomobilon, sed kiam la geamikoj diris, ke ŝi ne povas resti en Francio, ŝi insistis, ke ŝi ne povas forlasi Roberton. Do iom post iom Orla fariĝis malliberulino kaj sklavino de Robert. Liaj fratinoj faris nenion por helpi sian fraton kaj traktis Orlan kiel servistinon kaj flegistinon. La kancero de Robert iĝis pli kaj pli grava, ĝis li kapablis fari nenion por si mem. Li insistis ke Orla restu konstante kun li kaj venu en la liton kun li, do ŝi apenaŭ povis manĝi aŭ dormi. Ŝi devis lavi lin kaj purigi lin, kiam li malpurigis sin. La plej intimajn kaj malagrablajn taskojn ŝi devis fari sendanke kaj senhelpe. Tamen, Orla restis lojala al Robert. Finfine, la malsano atakis lian cerbon, kaj li demencis kaj mortis. Orla nun estis libera. Orla restis en Francio por la funebraĵoj. Feliĉe, ŝi havis unu kunulinon ĉe la okazo. Antaŭ jaroj ŝia frato edziĝis kun simpatia alzaca virino, nome Annamaria. Nelonge post la geedziĝo la frato mortis en tragika akcidento. Kiam ŝi aŭdis pri la malĝoja sperto de Orlo, la vidvino vojaĝis de Alzaco al la tombejo, kie Robert enteriĝis. Orla nun sufiĉe bone parolis la francan, do ŝi kaj Annamaria longe konversaciis post la funebraĵoj. „Vere, la vivo povas esti tre trista”, diris Annamaria. „Ĉu vi konas la poezion de Louis Aragon?” „Ne”, respondis Orla. „Li verkis poemon tre malgajan, sed profunde trafan: Il n'y a pas d'amour heureux.” 1 La unua verso komenciĝas jene: Neniam iam ajn apartenis al la homo
„Aĥ ne, Annamaria”, diris Orla. „Eĉ en la plej malĝoja amo estas momentoj de ĝojo.” Annamaria suspiris. „Jes ja, kara. Vi pravas, vi pravas.” 1. Ne estas ĝoja amo.Garvan MAKAJ'
|