Moderna vivoVIVOLa apuda lernejo inspirasTrans la strato de mia hejmo kaj abunde videbla kaj aŭdebla tra mia unu granda fenestro estas elementa lernejo: do kun lernantoj inter 7- kaj 13-jaraj. Vi imagas eble, ke mi malĝojus pro la bruo de kriantaj infanoj. Grandskale male. Mi kun ĝojo aŭdas iliajn kriojn kaj admiras iliajn kuradojn. Tia devas esti la vivo de infanoj. Mi mem edukiĝis kiel instruisto en Nov-Zelando antaŭ 50 jaroj. Do, mi lernis la arton elteni junecajn kriojn (feliĉe mi ne plu devas interveni, kiel mi devis en Nov-Zelando) kun la kompreno, ke tio estas simple parto de la eduka procezo. Kun trista menso, trista penso, mi imagas ilian sorton, se ni vivus 300 kilometrojn pli oriente. Tiuj krioj estus de alia speco kaj ilia eduka procezo konsistus el taktikoj eviti bombojn kaj misilojn kaj tranokti en ŝirmejoj. Infanoj en batala medio nelonge restas infanoj, kaj perdas ĉiun sperton, kiu permesus normalan evoluon. Bona edukitecoLa lernejo inspiras min ankaŭ pro la saĝa konduto de la infanoj dum ekskursoj. Tiaj edukaj ekskursoj formas grandan parton de la hungara eduka pejzaĝo, precipe en majo kaj junio, kiuj markas por ni la finon de la lerneja jaro. La infanoj aŭ junuloj iras duope en 2x2-formacio. Sed ĉu soldate-anserpaŝe kun blinda obeo? Tute ne. Ekskursoj ekzistas por esti ĝuataj – do ili paŝas kun libera babilado, kiun neniu bremsas. Ili ĝuas la iradon, sed neniam faras ion malsaĝan aŭ stultan, kio estas preskaŭ deviga en aliaj landoj – eĉ edukitaj, civilizitaj. Neniam ili paŝas surstraten, neniam ili kverelas, puŝas unu la alian, aŭ faras klaŭnaĵojn. Ili pluiras kun ĝojo al la ekskurso. Mi ne trovus tri instruistojn el Hungario, kiuj dirus, ke la instruado estas en bona stato. Same, mi ne trovus tri medicinistojn, kiuj tion kredus pri la sansistemo. Nek tri soldatojn, kiuj opinias, ke nia defendo estas laŭdinda. Sed laŭ mia humila opinio, la instruado en Hungario estas en bona stato. Plibonigebla certe, sed tiel estas pri praktike ĉio en la mondo. Resume, la junuloj de la lernejo longe kaj ĝojplene pasu kaj paŝu sub mia fenestro!
Stefan MACGILL
korespondanto de MONATO en Hungario
|