MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Pintkunvena monato

Laŭ diversaj popolaj proverboj, la monato majo estas la monato de amo, geamantoj kaj la komenco de nova vivo. Tamen la ĉi-jara monato majo povus havi ankaŭ – metafore dirite, la epiteton pintkunvena monato en monda diplomatio. Kial? Krom diversaj diplomatiaj agadoj en la tuta mondo, kvar eksterordinare gravaj multflankaj pintkunvenoj okazis je plej alta nivelo en diversaj partoj de la mondo (Rejkjaviko, Ŝjiano, Ĝido, Hiroŝimo). La aprobo en Rejkjaviko de la registro de damaĝoj kaj la persona partopreno de Volodimir Zelenskij, prezidanto de Ukrainio, en Ĝido kaj Hiroŝimo akre kontrastis kun la foresto de Rusio ĉe ĉi tiuj pintkunvenoj. Juĝu mem!

Rejkjaviko, Islando (16a–17a de majo)

La celo de la 4a pintkunveno de la ŝtatestroj kaj registarestroj de la membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo (KE), okazinta 18 jarojn post la lasta pintkunveno en Varsovio (2005), estis starigi la strategiajn prioritatojn de KE kadre de la nova geopolitika mapo de Eŭropo kaj ĉesigi la malkreskon de demokratio. La ĉefa temo kaj samtempe la konkludo de la pintkunveno estis la starigo de registro de damaĝoj kaŭzitaj de rusa agreso kontraŭ Ukrainio pere de vastigita parta interkonsento, en kiu partoprenas 41 landoj kaj Eŭropa Unio (EU).

La pintkunveno estis ankaŭ indikilo por eŭropaj komunumoj, ke ankaŭ en la 21a jarcento homaj rajtoj estas grava parto de publikaj politikoj kaj diplomatio. La pintkunveno ankaŭ sendis signalon, ke la prosperaj tri KE-pilieroj – homaj rajtoj, jurŝtato kaj demokratio – iras kune kun la sukcesa disvolviĝo kaj prospero de la demokratia Eŭropo.

Entute 19 prezidantoj, 20 ĉefministroj kaj 13 ministroj pri eksterlandaj aferoj partoprenis en la 4a pintkunveno de KE, kio atestas ne nur pri la graveco, kiun la membroŝtatoj donis al la pintkonferenco, sed ankaŭ pri la defioj, kiujn KE kaj multflankeco alfrontas nuntempe.

Ŝjiano, Ĉinio (18a–19a de majo)

En la ĉina historia urbo Ŝjiano okazis la pintkunveno Ĉinio–Meza Azio kun partopreno de la prezidantoj de Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. Ĝi estis la unua pintkunveno de ĉi tiu formato je la nivelo de prezidantoj; antaŭ ĝi, ekde 2020, kunvenoj regule okazis nur je la nivelo de ministroj pri eksterlandaj aferoj.

Unu el la ĉefaj konkludoj de la pintkunveno estis la anoncita financa subteno kaj helpo de Pekino al la landoj de Meza Azio en kvanto de proksimume 3,72 miliardoj da usonaj dolaroj por starigo de novaj laborlokoj, malgrandigo de malriĉeco kaj plifortigo de ŝtataj institucioj kun celo plifortigi ekonomiajn, kulturajn kaj sekurecajn ligojn en la regiono.

La prezidantoj de ses landoj subskribis la finan dokumenton de la pintkunveno, la t.n. eklaron de Ŝjian. La venonta pintkunveno en ĉi tiu formato okazos en Kazaĥio en 2025.

Ĝido, Sauda Arabio (19a de majo)

El diplomatia vidpunkto, la pintkunveno de Araba Ligo 1 en la due plej granda saud-arabia urbo Ĝido je la plej alta nivelo povas esti priskribita kiel unu el la plej interesaj en la lastaj jardekoj. Invitante la sirian prezidanton Baŝar Al-Asad, Araba Ligo definitive renormaligis rilatojn kun Sirio. Volodimir Zelenskij ĉeestis la pintkunvenon kiel honora gasto.

La gastiganta Sauda Arabio uzis ĉi tiun pintkunvenon por sendi gravajn mesaĝojn al okcidentaj landoj, al Israelo kaj al Sirio, tiel konfirmante sian propran novan geopolitikan gvidadon en la regiono. Necesas mencii, ke Rijado daŭrigas sian geopolitikan diplomatian ofensivon post tio, ke ĝi estis ĵetita en (relative mallongan) internacian diplomatian izolitecon post la murdo de la ĵurnalisto Ĝamal Ahmad Ĥaŝugĵi (en angla transskribo Jamal Ahmad Khashoggi) en Istanbulo en 2018 2.

Laŭ diplomatoj kaj politikologoj, Sauda Arabio havas grandajn ambiciojn fariĝi grava internacia ludanto, kiun oni ne plu povas ignori. Estas rimarkinde, ke kronprinco Muhammad bin Salman estis kapabla allogi la ukrainan gvidanton Zelenskij al komuna diskuto kun la ŝtatestroj, kiuj ne estas klaraj aliancanoj de Ukrainio. Ĉi tio estas bonega diplomatia sukceso, kiu resonas en Rusio, Usono, EU kaj ĉie, kie solidareco kun Ukrainio estas perceptata kiel krita okcidenta intereso. Se tion diri simple, la invito de la siria prezidanto Assad al Ĝido estas turnopunkto, kiu praktike signifas la renormaligon de rilatoj de Araba Ligo kun Sirio.

Hiroŝimo, Japanio (19a–21a de majo)

La celo de la pintkunveno de gvidantoj de la Grupo de Sep (G7) 3 estis sendi fortan mesaĝon pri ilia unueco kaj ilia persistemo alfronti tutmondajn defiojn, kiel ankaŭ ilian pretecon kunlabori kun aliaj landoj. Pro tio ankaŭ la gvidantoj de Aŭstralio, Barato, Brazilo, Indonezio, Komoroj, Korea Respubliko, Kuk-Insularo kaj Vjetnamio estis invititaj al la pintkunveno. Ankaŭ Volodimir Zelenskij ĉeestis la pintkunvenon.

La diplomatia rezulto de la pintkunveno estas ne nur komuna komuniko, sed ankaŭ pluraj aliaj deklaroj de la gvidantoj pri Ukrainio, nuklea malarmado, ekonomiaj stabileco kaj sekureco, kaj ankaŭ agadplano de la ekonomio de la pura energio kaj la hiroŝima agad-deklaro por stabila tutmonda nutraĵsekureco 4.

La rezultoj de la pintkunveno estas tute klara sukceso por japana diplomatio kaj persone por japana ĉefministro Fumio Kiŝida precize en lia balotdistrikto Hiroŝimo. La unusenca kondamno de la invado de Rusio en Ukrainio, konfirmo de kontraŭ-rusaj sankcioj kune kun firma malakcepto de ajnaj provoj perforte ŝanĝi la status quo (latine, ekzistanta stato) estas klara mesaĝo ankaŭ al Ĉinio.

La korea prezidanto Yoon Suk-yeol ĉeestis la pintkunvenon de G7 kiel gvidanto de unu el la ok invititaj landoj. Lia invito al la pintkunveno de gvidantoj de G7 estas konfirmo de la kreskanta graveco de Koreio sur la tutmonda scenejo, kaj ankaŭ konfirmo de plibonigo de la rilatoj inter Koreio kaj Japanio.

Fina noto

Oni povas nur esperi, ke la konkludoj de la supre menciitaj pintkunvenoj sukcese realiĝos en la praktiko kaj alportos pacon kaj progreson en la konkretaj regionoj de la mondo. Alie, ĉiuj ĉi tiuj majaj multflankaj pintkunvenoj estus sensignifaj.

1. Araba Ligo estas oficiale fondita la 22an de marto 1945 en Kairo. Hodiaŭ ĝi konsistas el 22 membrolandoj, kaj kvar landoj havas la statuson de observanto (Barato, Brazilo, Eritreo, Venezuelo). La sidejo estas en Kairo, Egiptio.
2. (Re)Legu ankaŭ la artikolon de Julius Hauser Turkio – Sauda Arabio: Ĉu pliboniĝo de duflankaj rilatoj?, Monato 2022/08-09 (p. 7-8).
3. G7 ne estas internacia organizaĵo, ĝi estas nur neformala grupiĝo de la plej gravaj industria landoj. Ĝi konsistas el Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Kanado kaj Usono.
4. Angle Hiroshima Action Statement for Resilient Global Food Security.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05